K vsebini

Usono bezonas la militon.

od ustra, 29. julij 2014

Sporočila: 465

Jezik: Esperanto

ustra (Prikaži profil) 29. julij 2014 21:17:04

La titolo de la fadeno ne estas akuzo, sed neŭtrala taksado. Fakte, la milito estas bezonata por mem postvivi. Ekde kelkaj jaroj estas la ekonomia situacio de Usono mizera. La komercbilanco jam longe estas negativa, kio signifas, ke Usono importas pli ol ĝi eksportas. Usono povis permisi al si tion, ĉar la dolaro estas la dominanta valuto. Ĉiuj aliaj landoj devas pagi por la uzo de la dolaro, ekz. kiam nafto estas aĉetata. Tiel Usono povas permisi al si negativan komercbilancon. Ĉiu, kiu riskis solviĝi de la dolaro, estis feliĉigita pere usonaj bomboj, ekz. Gaddafi aŭ Hussein (ambaŭ ne estis sanktoj).

Hodiaŭ la BRICS-landoj prezentas realan minacon por la hegemonio de Usono, precipe ĉar la dolaro estos degradata pro BRICS. Por instigi la enlandan ekonomion Usono bezonas la militon.

Fine la doktrino de Wolfowitz:

Our first objective is to prevent the re-emergence of a new rival, either on the territory of the former Soviet Union or elsewhere, that poses a threat on the order of that posed formerly by the Soviet Union. This is a dominant consideration underlying the new regional defense strategy and requires that we endeavor to prevent any hostile power from dominating a region whose resources would, under consolidated control, be sufficient to generate global power.

Polaris (Prikaži profil) 30. julij 2014 04:12:32

Ne, Usono ne bezonas militon. Usono bezonas novan prezidanton. Nuntempe, Usono havas prezidanton, kiu tute ne kapablas estri. Li elspezas ŝokantajn kvantojn da mono, kaj samtempe li jam estis plialtigita la nacian deficiton tiel malzorge kaj neglekteme ke oni memoriĝas pri sovaĝa adoleskula riĉulo kun la kreditkarto de siaj gepatroj. Li faris tiom da malutilo ke Usono bezonos jarojn por malfari la damaĝon.

sergejm (Prikaži profil) 30. julij 2014 04:44:13

Polaris:Ne, Usono ne bezonas militon. Usono bezonas novan prezidanton.
Usonanoj bezonas novan CIA, novan armeon, novajn armilajn korporaciojn ktp. Ĉion ĉi nuna prezidanto heredis de la antaŭa, kaj devas pagi ties elspezojn. Nova prezidento ankaŭ heredos tion de la nuna, kaj ankaŭ devos pagi la elspezojn.

mordaunt (Prikaži profil) 30. julij 2014 05:10:46

Polaris:Ne, Usono ne bezonas militon. Usono bezonas novan prezidanton.
Ĉu la persono de prezidanto tiom gravas? Mi kredas, temas pri sistemo, ne pri persono. Se estus Romney anstataŭ la nuna Obama, kio diferencus?

Junpe (Prikaži profil) 30. julij 2014 06:10:18

Historio de Usono estas historio de invadado, ĉu ne? Tio, ke ekzistas lando, en kiu armila industrio ludas gravan rolon, estas tragedio.

ustra (Prikaži profil) 30. julij 2014 07:51:54

ĉevino:Usono bezonas militon kaj ni la venkon. "Delenda est Carthago."
Vi plantas vortojn en mia buŝo. Ĝi ne estas "ni". Ĝin estas konflikto de la financkapitalo. Por ĉi tio financkapitalon aŭ la tiel nomatan eliton ni estas indeferente. Kiu ajn "venkos", ne estos "ni".

mordaunt:Ĉu la persono de prezidanto tiom gravas? Mi kredas, temas pri sistemo, ne pri persono. Se estus Romney anstataŭ la nuna Obama, kio diferencus?
Tio estas ekzakte mian opinion. Politikistoj estas nur marionetojn de la ekonomio. La problemo fundamenta estas la ŝuldmonsistemon kun la eksponenta interezo. Pro tion ĉiam ekzistos militoj.

Junpe:Historio de Usono estas historio de invadado, ĉu ne? Tio, ke ekzistas lando, en kiu armila industrio ludas gravan rolon, estas tragedio.
Tiel vera!
https://en.wikipedia.org/wiki/Timeline_of_United_S...

Polaris (Prikaži profil) 30. julij 2014 15:13:59

sergejm:
Polaris:Ne, Usono ne bezonas militon. Usono bezonas novan prezidanton.
Usonanoj bezonas novan CIA, novan armeon, novajn armilajn korporaciojn ktp. Ĉion ĉi nuna prezidanto heredis de la antaŭa, kaj devas pagi ties elspezojn. Nova prezidento ankaŭ heredos tion de la nuna, kaj ankaŭ devos pagi la elspezojn.
Kial Usono bezonas novan CIA? La funkcio de la CIA estas kolekti informadon. Ŝajnas al mi ke CIA funkcias bone; tamen, gravas la maniero en tiu, kiu la informaĵo estas utiligata (aŭ NE-utiligata). Konsideru tio, kio ĵus okazis en Bengazio...la informaĵo pri la minaco terorista estis disponebla, sed la registaro ignoris ĝin.

Same pri la armeo kaj la aliaj militaj servoj...bedaŭrinde, la prezidanto estas la ĉef-komandanto de la milita servo, kaj senĉese li reduktas kaj obstrukcas ĝin.

La plialtigo de la deficito ne temas nenie pri la antaŭa prezidanto. Legu la statistikoj...la kvanto da mono kiu elspezis Bush nek alproksimiĝis al la de Obama.

Lakiro (Prikaži profil) 30. julij 2014 17:56:59

Usono, Usono... Estas tia parazita lando, kiu vivas dank' al la landoj-donantoj. Ĝia ĉefa politika pozicio - preni disde aliaj landoj ĉion por "si amata". Kaj Usono devas vivi feliĉe, kiam aliaj landoj militas. Forestos diversaj konkurantoj kaj Usono evoluos. Sed restaj landoj devas senkondiĉe degeneri. Jen estas la plej grava tasko de usona registaro. Necesas konstanta milito en alia mondo, necesas politikaj spionaj kombinaĵoj, koloraj revolucioj kaj aliaj mavaj aferoj. Ĉiuj landoj devas plenumi usonan volon. Estas lando-mastro kaj estas landoj-vasaloj. Jen tia estas vera bildo. Usono kreis kievan majdanon kaj nun postulas, ke Rusio faru en Ukrainio la ordon. Kia cinismo! Usono kakis, sed Rusio devas forigi usonan fekaĵon. Alivorte Usono enkondukos kontraŭrusiajn sankciojn.
Sed pli grande min mirigas eŭropa pozicio. Ĝi estas preta militi sur sia teritorio kontraŭ usona malamiko Rusio. Eŭropanoj estas pretaj perei por Usono.

ustra (Prikaži profil) 30. julij 2014 19:12:19

Lakiro:Sed pli grande min mirigas eŭropa pozicio. Ĝi estas preta militi sur sia teritorio kontraŭ usona malamiko Rusio. Eŭropanoj estas pretaj perei por Usono.
Tio estas la ŝlosilo por solvon de la tuta afero, precipe ĝustas tio por Germanon. Unu vorto de germana federacia registaro kaj la fantomo estus pasinta. Bedaŭrinde Germano ne estas suverena, sed estas okupi per Usonon. Cetere ĝin fariĝas regi per abomenindaj transatlantistoj.
Ili reprezentas nek la popolon germanan nek sanan intelekton.

baibaibibi (Prikaži profil) 30. julij 2014 20:00:00

Anstataŭ paroli, ni silentu kaj aŭskultu usonon por kompreni.

Nazaj na začetek