본문으로

"Hen": Svedujo enkondukas genrneutralan personan pronomon - chu uzebla ankau en Eo?

글쓴이: akueck, 2014년 8월 1일

글: 42

언어: Esperanto

Kirilo81 (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오후 12:53:11

akueck:Tial tiu chi diskutado enfokusigu ne eventulajan alternativojn al "hen", kiuj sendube ne estas internaciaj, sed nur "hen", nome koncerne jenon: Ghiskiugrade "hen" estas - au spekulative estos - internacia, por ke ghi povu esti rigardata kiel uzebla lau Regulo 15?
Mi ne vidas tendencon, ke he/än aperus en aliaj lingvoj ol en la sveda kaj finna, kaj eĉ tie oni ŝajne ne atingis certan stabilecon kaj plenan disvastiĝon, do tiu debato povas ankoraŭ atendi en Esperantujo (krome ŝvitigus min la demando, kiaforme oni transprenu hen...).

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오후 2:58:44

Kirilo81:
akueck:Tial tiu chi diskutado enfokusigu ne eventulajan alternativojn al "hen", kiuj sendube ne estas internaciaj, sed nur "hen", nome koncerne jenon: Ghiskiugrade "hen" estas - au spekulative estos - internacia, por ke ghi povu esti rigardata kiel uzebla lau Regulo 15?
Mi ne vidas tendencon, ke he/än aperus en aliaj lingvoj ol en la sveda kaj finna,
Kontraste al aliaj personaj pronomoj "hen" sukcesis estigi alilingvajn gazetan kaj enciklopediajn artikolojn. Lige kun tre, tre, tre malrigorega interpreto je Regulo 15 "hen" kredeble estas rigardebla kiel internacia okulumo.gif

Kirilo81:(krome ŝvitigus min la demando, kiaforme oni transprenu hen...).
Kiel "hen"; akuzativo: "henn". Chi-rilate mi memorigas, ke analoga esprimo, nome "Anno", estas Fundamenta kaj precipe okaze de elizio estu lauprononce nepre distingebla disde "an'": "Tie estis Ann'" / "Tie estis an'".

Saluton al miaj finnnaciaj samideanoj okulumo.gif

Iippa (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오후 5:02:58

Ne; en la standardlingvo kaj cioj dialektoj hän (ulo) kaj se ("malulo") estas malsamaj vortoj. Nur en malbona parolado estas uzata nur se.
Kaj nenio seksodiferenco estas.
mordaunt:Eble temas pri diversaj dialektoj de la finna lingvo? Estas la standarda lingvo kaj ĝiaj dialektoj.

Oijos (프로필 보기) 2014년 8월 2일 오후 7:41:52

Iippa, kial vi ne eĉ uzas x-sistemon aŭ pli malbonan h-sistemon en viaj mesaĝaĉoj?

Vi ĵus ofendis multajn homojn, kiuj parolas tian gepatran lingvon.

Polaris (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오전 7:47:47

akueck:

Kion vi opinias?
Mi ne pensas ke Esperanto bezonas alian personan pronomon. Oni ne ŝanĝu la lingvon pro motivoj de politika taŭgeco. Nuntempe, estas mojose nubligi la liniojn inter la seksoj kaj fantazii ke ne ekzistas diferencon. Kio estos la nova furoro post kelkaj jaroj? Ĉu ni ŝanĝos la lingvon refoje por akomodi ĝin? Espereble ne.

Ĉiu persono estas aŭ viro aŭ virino, pro tio ni havas virgenran pronomon kaj viringenran pronomon--kaj vere, tiuj pronomoj kiujn ni havas estas ĉio, kion ni bezonas.

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오후 3:01:40

Polaris:
akueck:

Kion vi opinias?
Mi ne pensas ke Esperanto bezonas alian personan pronomon. Oni ne ŝanĝu la lingvon pro motivoj de politika taŭgeco.
Se "hen" estas rigardebla kiel internacia - kaj lau ne tro malrigoraj kriterioj io tia certe ne trafas -, tiam uzo je ghi en Esperanto ne shanghas Esperanton.

Polaris:Nuntempe, estas mojose nubligi la liniojn inter la seksoj kaj fantazii ke ne ekzistas diferencon. Kio estos la nova furoro post kelkaj jaroj? Ĉu ni ŝanĝos la lingvon refoje por akomodi ĝin? Espereble ne.
Estas ankau tute inversa alir-maniero: Ghuste por redoni tiun chi eventualan karakterizajhon de la nuntempa epoko en estontaj epokoj, povas esti utile, ke Esperanto disponu pri laua persona pronomo aplikebla nur por homoj.

Analogajho: Precipe fine de 1980aj kaj komence de la 1990aj jaroj oni ofte bezonis en la siatempaj novajh-elsendoj la internacian vorton "perestrojko". Nur pro tio, ke tiu afero nuntempe estas eksmoda, nepre estas saghe, disponi pri tiu vorto ankau en Esperanto ankorau nun.

Christa627 (프로필 보기) 2014년 8월 5일 오후 6:50:41

Polaris:Ĉiu persono estas aŭ viro aŭ virino, pro tio ni havas virgenran pronomon kaj viringenran pronomon--kaj vere, tiuj pronomoj kiujn ni havas estas ĉio, kion ni bezonas.
Finfine! Iu parolas sencaĵon! Vere, mi ne ŝatus se oni parolus pri mi per "ri" aŭ simila. Ne estus kaŭzo militi, sed tamen ne plaĉus al mi.

akueck (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 2:23:55

Christa627:
Polaris:Ĉiu persono estas aŭ viro aŭ virino, pro tio ni havas virgenran pronomon kaj viringenran pronomon--kaj vere, tiuj pronomoj kiujn ni havas estas ĉio, kion ni bezonas.
Finfine! Iu parolas sencaĵon! Vere, mi ne ŝatus se oni parolus pri mi per "ri" aŭ simila. Ne estus kaŭzo militi, sed tamen ne plaĉus al mi.
Supoze ke oni devas traduki en Esperanton - plej eble lauvorte - svedlingvan tekston, en kiu "hen" estas uzata kiel persona pronomo por transgenrulo; la traduko estu farata sendepende de tio, chu la tradukisto "kredas" en la ekzisto de transgenruloj au ne. Kiel la tradukisto traduku tian "hen" en Esperanton? Chu "ghi" taugas, kvankam "ghi" ne ekskluzive estas por transgenruloj?

sergejm (프로필 보기) 2014년 8월 7일 오후 2:38:33

akueck:Kiel la tradukisto traduku tian "hen" en Esperanton? Chu "ghi" taugas, kvankam "ghi" ne ekskluzive estas por transgenruloj?
"Eks-li" aŭ "eks-ŝi" se klaras eksa genro.
"Re-li" kaj "re-ŝi" post duobla transgenrado.

Iippa (프로필 보기) 2014년 8월 9일 오전 8:01:05

Oijos:Iippa, kial vi ne eĉ uzas x-sistemon aŭ pli malbonan h-sistemon en viaj mesaĝaĉoj?

Vi ĵus ofendis multajn homojn, kiuj parolas tian gepatran lingvon.
Pardonon, sed estas malfacila kaj stranga.

다시 위로