Mergi la conținut

"Hen": Svedujo enkondukas genrneutralan personan pronomon - chu uzebla ankau en Eo?

de akueck, 1 august 2014

Contribuții/Mesaje: 42

Limbă: Esperanto

akueck (Arată profil) 1 august 2014, 18:41:05

La germanlingva artikolo "Schweden führt geschlechtsneutrales Personalpronomen ein" diskonigas, ke Svedujo enkondukas genrneutralan personan pronomon ("hen").

Estas ech jam angla, franca kaj sveda Vikipediaj artikoloj pri ghi. Supoze ke "hen" farighos internacia: Tiaokaze ghi estos uzebla en Esperanto pro Regulo 15 - kaj tial ne postulos aprobon de autoritata centra internacia (tia aprobo estas necesa okaze de ne internaciaj formoj novaj).

Kion vi opinias?

Kirilo81 (Arată profil) 1 august 2014, 18:50:10

Ekzsitas jam tia pronomo en Esperanto, nome ĝi, kiu estas uzebla ne nur por bestoj, aĵoj kaj infanoj, sed ankaŭ por plenkreskaj homoj.
Rilate regulon 15, mi ne certas, ĉu ĝi eble estas intencita nur por la "malfermitaj , vortklasoj", t.e. substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj verboj.

Alkanadi (Arată profil) 1 august 2014, 18:51:34

Mi ne komprenas ĉion en la posteno. Sed, mi pensas ke sekso neutrala pronomo estas bona afero por ĉiu lingvo adopti.

Bonvolu korekti miajn erarojn

akueck (Arată profil) 1 august 2014, 19:08:59

Kirilo81:Rilate regulon 15, mi ne certas, ĉu ĝi eble estas intencita nur por la "malfermitaj , vortklasoj", t.e. substantivoj, adjektivoj, adverboj kaj verboj.
En la regultekstoj mi ghis nun ne trovis tiajn limigojn. Lau mi tamen la internacieco de "hen" estas kontestebla: "Hen" ja ne estas vere prenita de aliaj lingvoj (nek de ties chiutagaj nek de ties fakaj lingvajhoj); en lingvoj aliaj, ol la sveda, "hen" estas uzata nur, por klarigi ghin kaj ties uzon en la sveda.

kaŝperanto (Arată profil) 1 august 2014, 19:47:34

Alkanadi:Mi ne komprenas ĉion en la posteno. Sed, mi pensas ke sekso neutrala pronomo estas bona afero por ĉiu lingvo adopti.

Bonvolu korekti miajn erarojn
Unue, posteno signifas "loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio". Vi devis diri "afiŝo".

Due, uzu "seks-neŭtrala" aŭ "seksa neŭtrala" anstataŭ "sekso neŭtrala", ĉar ambaŭ vortoj agas kiel adjektivoj. Ankaŭ, ne forgesu la ŭ.

Alie vi skribas bone.

kaŝperanto (Arată profil) 1 august 2014, 19:57:13

Mi ne scias pri "hen", ĉar ĝi jam signifas "ĉevalblekon". Ankaŭ, angle ĝi signifas kokon. Laŭ mi "ĝi" tute sufiĉas.

Christa627 (Arată profil) 1 august 2014, 20:33:46

kaŝperanto:
Alkanadi:Mi ne komprenas ĉion en la posteno. Sed, mi pensas ke sekso neutrala pronomo estas bona afero por ĉiu lingvo adopti.

Bonvolu korekti miajn erarojn
Unue, posteno signifas "loko, kie soldato estas starigita; ofico donita al iu; laborfunkcio". Vi devis diri "afiŝo".

Due, uzu "seks-neŭtrala" aŭ "seksa neŭtrala" anstataŭ "sekso neŭtrala", ĉar ambaŭ vortoj agas kiel adjektivoj. Ankaŭ, ne forgesu la ŭ.

Alie vi skribas bone.
Mi dirus, "sekse neŭtrala." Kiel ĝi estas neŭtrala? Ĝi estas neŭtrala rilate al sekso. Do, "sekse" estas priskribo de "neŭtrala." Atentu, ke mi ne estas spertulo.

En Esperanto pronomoj ĉiam finiĝas per "i"; mi ne scias, ĉu vere estas regulo pri tio, sed pro tio "hen" estus tre stranga kiel pronomo. Krome, jam estas multaj pronomoj jam proponitaj tiucele. Estas ŝli, ri, gi, kaj tiel plu. Neniu el ili necesas; "li" havas kaj viran kaj neŭtran signifon. Kiel estas dirita en PMEG,
PMEG:Pli-malpli ĉiu libera konsonanto + “i” estas jam proponita kiel anstataŭaĵo de neŭtra li – eĉ sola “i” estas proponita! – sen praktikaj rezultoj. Ankoraŭ neniu proponis ekiri la saman vojon kiel la Angla lingvo, en kiu kelkaj uzas la multe-nombran pronomon they (= ili) ankaŭ en unu-nombro: *Ĉiu homo pensas, ke ili scias la respondon.* Per la ĉi-tiea mencio de tiu same senŝanca ideo, la ebloj de reformproponoj espereble estas tute elĉerpitaj. Tiuj, kiuj pripensas reformojn, estu do avertitaj, ke apenaŭ eblas ion novan proponi.

maratonisto (Arată profil) 1 august 2014, 20:36:22

En Esperanto jam de jardekoj ekzistas neoficiala pronomo "ri", kiu signifas personon de nekonata aŭ nedifinita sekso. Mi ne komprenas, kial tiu pronomo havas tiom da kontraŭulojn. "Ri" ne kontraŭdiras al ideologio de Esperanto kaj Esperanto nenion perdus pro oficiala enkonduko de "ri". Al kiu ne plaĉas, ne estas devigita uzi ĝin.

asdfghjk (Arată profil) 1 august 2014, 20:56:30

En la persa ekxistas la tria persona pronombro u. Tiu pronombro povas rilati al viro aŭ virino, do, en la persa tute ne estas necesa la pronomo hen. Mi supozas, ke en aliaj lingvoj ankaŭ ne, ĉar mi pensas, ke tiuj ankaŭ havas la saman metodon por la tria persono ol la persa

novatago (Arată profil) 2 august 2014, 00:06:30

En la lingvaj respondoj Zamenhof jam parolis pri la pronomo “ĝi” por uzi ĝin kiel neŭtran personan pronomon. Kaj ankaŭ diris ke se iu sentis sin malkomforta simple uzu neŭtre la pronomon “li”.

Tamen, mi opinias ke estas kaprica sinteno senti sin malkomfortan pro uzado de la vorto “ĝi” kaj “ĝi” funkcias bone por tio. Kvankam, mi agnoskas ke mi ofte uzas la pronomon “li” por tio.

Nu, ni daŭrigu eternajn diskutojn. Haltu neniam.

Ĝis, Novatago.

Înapoi mai sus