Sadržaj

Tri etaj demandoj pri iĉismo

od mbalicki, 7. kolovoza 2014.

Poruke: 87

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaz profila) 12. kolovoza 2014. 04:39:58

Sunjo:
Se mi ĝuste komprenis la klarigojn pri la fundamenta semaforo, oficiala aprobo okazas nur post kiam iu vorto jam estis uzita. Do nuntempe klare temas pri neoficiala uzo.
Okaze de formo nova, kiu ne estas internacia, t. e. ne aprobita de Regulo 15 de la [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gram... ]Fundamenta Gramatiko[/url], kaj ankau ne estas aprobita de autoritata centra institucio, la uzado antau eventuala aprobo-atingo devas limighi je propon-tekstoj k. s.

Koncerne internaciecon: En pagho 71 de la Unua Parto de la [url= http://esperanto-konsultejo.info/bk.htm]Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto[/url] estas redonita jena Zamenhofa klarigo:

"b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj 'aŭtoro', 'telegrafo' k. t. p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro)."

Por eltrovi, kiel internacia estas la sveda "hen" (= persona pronomo por [url= http://eo.wikipedia.org/wiki/Transgenrulo ]transgenrulo[/url]), mi demandis, kiel oni tradukas ghin interalie francen.

Alia demando: Chu Regulo 15 entute superatutas Regulon 5, kiu pro la difina artikolo ("Die persönlichen Fürwörter sind ...") celas kompletecon de la personaj pronomoj, al kiuj tamen aldonighas "ci" pro apero en la [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/ekzercaro.html]Fundamenta Ekzercaro[/url] kaj [url= http://h.akademio-de-esperanto.org/fundamento/universala_vortaro.html]Universala Vortaro[/url]?

Lau mi: Jes.

amigueo (Prikaz profila) 10. listopada 2014. 07:40:00

mi en la hispana ne bezonas ŝanĝon, do en esperanto ne necesas ŝanĝo pri iĉ.
mi, en la hispana, forte bezonas ŝanĝon, fakte mi jam de dek jaroj adaptis gramatikon, facilregule prononcas kaj skribas @ kiel e.

"hola, amiges, hoy os hablaré de mis adres"

novatago (Prikaz profila) 10. listopada 2014. 08:56:10

Esperanto ne estas eksperimento, nek estas por eksperimenti rilate al tiaj aĵoj. Estas uzata lingvo kaj oni devas uzi ĝin laŭ la rekomendata uzo. Ne pravigu kontraŭesperantistojn per stultaĵoj ne bezonataj, kiuj solvas nenion kaj nur ridindigas la lingvon.

Ĝis, Novatago.

novatago (Prikaz profila) 11. listopada 2014. 08:06:35

ĉevino:
novatago:Esperanto ne estas eksperimento, nek estas por eksperimenti rilate al tiaj aĵoj. Estas uzata lingvo kaj oni devas uzi ĝin laŭ la rekomendata uzo. Ne pravigu kontraŭesperantistojn per stultaĵoj ne bezonataj, kiuj solvas nenion kaj nur ridindigas la lingvon.

Ĝis, Novatago.
Laŭ amasa plimulto da homoj, esperanto estas unu el tiuj "stultaĵoj nebezonataj, kiuj solvas nenion...", kaj ĝi ne atendis iun alian krom la esperantista ŝafaro por memridindigi sin...

Despli bone kiam oni jam parolas lingvon parolata de 500 000 000 (nome la hispana/kastila) kaj komprenata de dufoje pli da homoj tra la tuta mondo kaj kiu pli facile utilus al internacian komunikadon ol esperanto...
Nu, tio neniel kontraŭdiras min kaj fakte apogas miajn vortojn. Se estas homoj, kiuj pravigas al la amaso, kiu malŝatas Esperanton, per stultaĵoj, kiuj kreas komunikajn problemojn kaj fine malutiligas Esperanton, la amaso ne ŝanĝos sian opinion.

Mi nur scias tion, ke se io funkcias, ne klopodu riparu ĝin. Esperanto estas uzata lingvo, ne eksperimento. Do, oni lernu ĝin same, kiel oni lernas aliajn uzatajn lingvojn.

Aliflanke, oni ne povas priskribi per laŭdaj vortoj insiste veni ĉi tien (de longa tempo, ree kaj ree kun malsamaj kromnomoj) por ploraĉi pri tio, ke la Esperantista ŝafaro ne atentas vin kaj viajn bonegajn ideojn.

Ĝis, Novatago.

novatago (Prikaz profila) 11. listopada 2014. 08:08:27

amigueo:…ĉismo ne estas fenomeno nur esperantlingva.
Tio ne estas Esperanto. Tio nur ĝenas al Esperanto.

Ĝis, Novatago.

amigueo (Prikaz profila) 13. listopada 2014. 13:39:51

ĉu pronomo "ri", "gi", "hi" ktp?
mi preferus "ge" ĉar jam uzat por geamikoj, geiĉistoj ktp.
"la kandidato presentiĝis, ge estis nervoza."

amigueo (Prikaz profila) 13. listopada 2014. 15:37:59

novatago:
amigueo:…ĉismo ne estas fenomeno nur esperantlingva.
Tio ne estas Esperanto. Tio nur ĝenas al Esperanto.

Ĝis, Novatago.
mi signifas ke la argumentoj favor kaj kontraŭ iĉismo troviĝas preskaŭ la samaj en aliaj lingvokomunumoj, almenaŭ en tiuj hispana kaj portugala.

mi povas resumi:
malantiaj: nova sento socia bezonas ankaŭ novajn lingvuzojn, ĉar lingvuzoj spegulas kaj plifirmigas sociuzojn. lingvo gravas pri identeco kaj senti sin rekonita (se oni enkondukas ekz pronomojn "kses" kaj "ikses" por rekoni transseksulojn, iel oni kompensas ilin pri bruligiti far iam Sankta Inkvizicio).

kontraŭaj: nova sento socia (aŭ nur efemera modo) ne devas tuŝi la lingvon, ĉar lingvo estas super pendolaj sentoj sociaj, kaj lingva naturo estas tro kompleksa por bonvenigi naivajn (eĉ nur stultajn aŭ kretenajn) aŭ populismajn reformojn kiuj malfortigus kaj ridindigus "nian" lingvon en la konkurenco kun aliaj pli seriozaj lingvoj.

la hispana teksto kiu ŝajne malaperis de ĉi forumo, volis montri la vidpunkton de tiuj kiuj vidas iĉismon nur populisma stultaĵo en la hispanlingva komunumo.
en hispanio, la "lingva terurismo" ne nur konstas el idiot-novisma aŭ feminisma iĉismo sed ankaŭ el la regionaj aŭ naciaj senŝtataj lingvoj, tio estas, politikaj bomboj de naciistoj kaj lukraj ludiloj de lingvistoj (kataluna, galega, eŭska, babla ktp).

Bernadox (Prikaz profila) 13. listopada 2014. 16:59:16

novatago:Esperanto estas uzata lingvo, ne eksperimento. Do, oni lernu ĝin same, kiel oni lernas aliajn uzatajn lingvojn.
Mi tute konsentas, Novatago. Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto (BK I) havas pri ge-:

b) La prefikso ge- (FE 36.1-5)
Literaturo (selekto): Göhl 1932, § 22. Breuninger, H. (1967). Ĉu prefikso « ge » antaŭ singularo? En: GER 1967/11, p. 114 (« geedzo = edz(in)o ». Kun respondo de H. Wingen. - Papp, K. (1969). "Ge". En: HdE 1969/11 (1474), p. 3 (pri misuzo de ge-). - Avo [= Venture, Alec] (1973). Laŭokazaj lingvaj notoj LVII: [...] „gekonatuloj“. En: BritE 1973:795, p. 132. - Avo [= Venture, Alec] (1974). Laŭokazaj lingvaj notoj LVIII: [...] „geurbestroj“. En: BritE 1974:800, p. 214-215. - PAG 1985, § 419. - Bavant 2002, § 36. - PIV 2005. - PMEG (2013-06) 38.3.6.

647 Signifo kaj fakta apliko de ge- estis plurpaŝe ampleksigitaj. El tiu tendenco ekestis jenaj demandoj:
1. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por personoj ne starantaj en la sama linio de parenceco (gefiloj – ĉiuj filoj kaj filinoj de unu familio)? – rekte ligita al tiu demando:
2. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por pli ol nur unu vira kaj nur unu virina persono (paro) („geamikoj“ – ĉiuj amikoj kaj amikinoj)?
3. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por bestoj („gekolomboj“)?
4. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun –aro („gekolegaro“)
5. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun o-formo („gepatro“ – aŭ patro aŭ patrino, kp. germane Elternteil)?
6. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun i-formo („geeduki“ – kune eduki knabojn kaj knabinojn)?
7. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun aj-formoj („gekaraj“ – karaj amikoj kaj amikinoj)?
8. Krome la ĝenerala demando de sekso-inkluziviga lingvaĵo ankaŭ koncernas ge- (ĉu „esperantistoj“ signifas „esperantistoj kaj esperantistinoj“ aŭ nur [viraj] esperantistoj?).
648 La tradukoj en UV kaj la lecion-fina vortlisto en FE 36 estas samsignifaj en ĉiuj kvin referenc-lingvoj: “de ambaŭ seksoj”. La ekzemploj estas gepatroj kaj gemastroj (vd. BK II). Ili do estas pli malvastaj ol la difino per la referenc-lingvoj, nome signifas „unu patro kaj unu patrino“, „unu mastro kaj unu mastrino“ (geedza paro de mastro kaj mastrino).
649 1.-2. Tiel ankaŭ estas en DL 1888. La kunteksto montras, ke „geonkloj“ celas ne ĉiujn onklojn kaj onklinojn, sed certa geedza paro de geonkloj. Sama klarigo troveblas en la vortaro de Beaufront (vd. BK II). En EG 1 de 1904 estas notita: gefratoj, Geschwister (Bruder und Schwester [= frato kaj fratino; ambaŭ singulare]), malgraŭ FE 36.2 (Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj), kiu klare montras, ke ge- povas indiki grupon kun almenaŭ unu vira kaj almenaŭ unu virina membro. Tiun uzon Z konfirmis en 1907:
LR 6 A (1907): La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ... Daŭrigon legu en BK I.

Bernadox (Prikaz profila) 13. listopada 2014. 18:06:34

Ankoraŭ iom pri tiu fadeno:

Estas konata fenomeno, ke Esperanto altiras lingvokonsciajn, lingvoludemajn homojn. Ĝuste kaj precipe multaj kun ankoraŭ tre malstabila kono de la lingvo mem kaj preskaŭ nula kono de ĝia historio emas eksperimenti per "siaj" "tre originalaj" "inventaĵoj" (ekz. "-iĉ" ). Por mi tio ĉiam estas iel ridinda, ĉar - karaj - 95 elcentoj el tiuj "supermodernaj", "tre originalaj" "inventaĵoj" jam de cent jaroj ĉiam denove estas diskutata de esperantistoj, kompreneble per la ĉiam samaj argumentoj. Eble 90 elcentoj inter tiuj 95 oni trovas jam antaŭ la unua mondmilito, do inter 1887 kaj 1914.

Jam la Bulonja Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo [BD] en 1905 admonas:

"... tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo [BD 2.2]."

Ni agu laŭe.

amigueo (Prikaz profila) 13. listopada 2014. 20:16:26

Kirilo81: -iĉ ja aŭ estus superflua aŭ ŝanĝus la signifon de Fundamentaj radikoj, forigante el ili la informon [+maskla].
(mi rekomendas al la partoprenantoj bone kopii vian tekston en sekura loko, ĉar ĝi mistere povus malaperi)

fakte, Kirilo81 rimarkigis min ke "virhomo" estas tute normala "signifo" (nek sciencfikcia, nek einstein-mensa, nek feminisma, nek populisma) sed tamen maloftega "vorto" en Esperanto. eĉ neniam mi uzis ĝin ĝis nun ĉitekste. mia cerbo devis iomete labirintumi por eviti uzi eĉ pensi eblon de ekzisto de vorto "virhomo". tio amuze malsimetria kaze de "virkato", nepenseblis por "virhomo". kiam mi ekis respiranta, eĉ malposte, se mi pravigas tiun por-vivan aŭ antiabortigan movadon, mi iĝis "virhomo". sed nur kelkajn jardekojn poste mi ekrimarkis finfine tiun nekontraŭdireblan fakton (danko al Kirilo81), ke mi novnaskito estis ankaŭ virhomo, aŭ homiĉo (nur freneze hipoteze ke mi pravigus kelkajn lingvonerespondecajn, tio estas, nur lernu-ulojn sed ne verajn uzantojn de vivanta lingvo Esperanto, kiuj neniam bezonis maldes revis diri aŭ pensi la ridindan vorton "virhomo" (kaj kompreneble, ankaŭ ne, vade retro satano, la kontraŭfundamentan vortaĉon "homiĉo").

mirinda fenomeno: u homo (homino aŭ virhomo, nome homo aŭ seksmatura aŭ seksnematura aŭ alia tamen homo) povas dum jardekoj neuzi vorton simple ĉar ge ne konas ĝin aŭ neniam trovis ĝin edife uzata, sed kiam ge ekkonas ĝin, ge ne povas eviti uzadi ĝin nature ĉiutage, eĉ kontraŭkontraŭnaturleĝe kaj riske perdon de bona reputacio kiel lingvuzanto. prestiĝaj esperantpropagandistoj mokis nacilingvajn malregulaĵojn, ili aplaŭdis Piron ke gramatikaj malreguloj estas nenecesaj labirintoj kiu malhelpas la inteligentan cerbon kaj malŝparas milojn de lingvostudhoroj. kia estas labirinto kiu malhelpas la cerbon uzi la koncepton virhomo aŭ homiĉo?

Natrag na vrh