Aller au contenu

Tri etaj demandoj pri iĉismo

de mbalicki, 7 août 2014

Messages : 87

Langue: Esperanto

novatago (Voir le profil) 16 octobre 2014 19:38:14

amigueo:
seksismo? en Okcidento, hominoj nur ĵuse ekrajtis baloti aŭ posedi. eĉ moderna kristismo pentris hominojn senanimaj. vi defendas tiaman lingvon nuntempe plui seksrolsama. iuj lingvoj ol aliaj iĝis pli seksrolegalemaj (ekz angle, "they" funkcius kiel ge/ri/..., ĉar angla lingvo absorbis tiun stultan antaŭjuĝon ke seksismo povas loĝi ankaŭ gramatikon; tamen mi uzadas "ey", ĉar mi trovas tiun ŝanĝon tro timida)
Vi insultas min. Se vi diras ke Esperanto estas seksisma, vi diras ke mi estas seksisto. Petu pardonon al mi, tuj! Tio estas neakceptebla. Vi ne celas egalrajton, vi nur celas insulti Esperantoparolantojn. Vi nur venas ĉi tien por insulti nin kaj eĉ pli, akuzi nin pri apogi malegalecon! Mi jam diris al vi serĉu alian lingvon se vi ne ŝatas ĉi tiun (kaj certe vi ne ŝatas ĝin), SED NEPRE VI NE MENSOGU PRI LA LINGVO KAJ PRI ĜIAJ PAROLANTOJ. Kaj observu la Fundamenton se vi uzas ĝin.

Ĝis, Novatago.

Bernadox (Voir le profil) 16 octobre 2014 20:14:48

novatago:Vi insultas min.
Ne manĝigu trolon, Novatago. Tia ulo meritas eĉ ne kvin sekundojn de via atento. Verdire li jam ne plu ekzistas. Amike Bernadox

amigueo (Voir le profil) 17 octobre 2014 12:18:39

novatago:
amigueo:
seksismo? en Okcidento, hominoj nur ĵuse ekrajtis baloti aŭ posedi. eĉ moderna kristismo pentris hominojn senanimaj. vi defendas tiaman lingvon nuntempe plui seksrolsama. iuj lingvoj ol aliaj iĝis pli seksrolegalemaj (ekz angle, "they" funkcius kiel ge/ri/..., ĉar angla lingvo absorbis tiun stultan antaŭjuĝon ke seksismo povas loĝi ankaŭ gramatikon; tamen mi uzadas "ey", ĉar mi trovas tiun ŝanĝon tro timida)
Vi insultas min. Se vi diras ke Esperanto estas seksisma, vi diras ke mi estas seksisto. Petu pardonon al mi, tuj! Tio estas neakceptebla. Vi ne celas egalrajton, vi nur celas insulti Esperantoparolantojn. Vi nur venas ĉi tien por insulti nin kaj eĉ pli, akuzi nin pri apogi malegalecon! Mi jam diris al vi serĉu alian lingvon se vi ne ŝatas ĉi tiun (kaj certe vi ne ŝatas ĝin), SED NEPRE VI NE MENSOGU PRI LA LINGVO KAJ PRI ĜIAJ PAROLANTOJ. Kaj observu la Fundamenton se vi uzas ĝin.

Ĝis, Novatago.
insulti? mi nur rimarkas ke samaj al esperantlingvaj fenomenoj okazas en aliaj lingvoj. trovi taŭgan reformon prian por hispanlingva gramatiko ne estas facila. sama ŝanĝabomeno trovat en hispanlingvkomunumo. kaj la argumentoj favor kaj kontraŭ reformoj estas la samaj al esperantlingvkaze. mi ne diris ke dum mezepoko ekzistis seksismo, "seksismo" estas nova koncepto, do "mezepoke ne ekzistis seksismo".
"trolo" ne estas insulto, ĉar ĝia signifo estas: homo kiu insistas kontraŭi la forumĉefulan vidpunkton.

novatago (Voir le profil) 17 octobre 2014 12:31:02

amigueo:
insulti? mi nur rimarkas ke samaj al esperantlingvaj fenomenoj okazas en aliaj lingvoj. trovi taŭgan reformon prian por hispanlingva gramatiko ne estas facila. sama ŝanĝabomeno trovat en hispanlingvkomunumo. kaj la argumentoj favor kaj kontraŭ reformoj estas la samaj al esperantlingvkaze. mi ne diris ke dum mezepoko ekzistis seksismo, "seksismo" estas nova koncepto, do "mezepoke ne ekzistis seksismo".
"trolo" ne estas insulto, ĉar ĝia signifo estas: homo kiu insistas kontraŭi la forumĉefulan vidpunkton.
Por rimarkigi ion al aliuloj pri io, oni devas scii pri tio. Vi eĉ ne parolas Esperanton (nek bone, nek malbone), nek scias tion, kio estas seksismo.

Kompreneble por trolo, “trolo” ne estas insulto.

Opinioj sensciaj ĉiam malmankas, kaj tia estas la via. Viaj argumentoj ne estas ridindaj ĉar tio ne estas argumentoj.

La solaj atentindaj aferoj estas:

Ĉu Esperanto funkcias? jes.
Do, ĉu ĝi bezonas ian ŝangôn? ne.
Ĉu ie en la reguloj petas diskriminacii al viroj aŭ virinoj? ne.
Do, ĉu ĝi bezonas tial ian ŝanĝon? ne.
Ĉu oni povus diskrimacii al ĉiaj personoj same kiel oni povas fari nun per ĉiu lingvo, se oni aldonas aŭ forigas elementoj al lingvo? sendube.
Do, tiu-sence, sencus ŝanĝi lingvon, kiu funkcias kaj petas nenian diskriminacion? tute ne.
Ĉu ne bezonataj ŝanĝoj problemigos la lingvon? evidente.
Kiel? dependas de pri kiaj ŝanĝoj estas, tamen oni ne rajtas peti al komunumo lerni denove lingvon, kiun ili jam parolas, speciale se estas por egositaj kialoj. Aldone, bonajn kaj pravajn ideojn havas ni ĉiu, do, evidentas tial, ke por ne ĥaosigi la lingvon oni devas atenti ĉefe neceson (kaj nun tio ne ekzistas). Alie, preskaŭ ĉia propono estus akceptinda kaj lernendaĵoj estus senfinaj kaj tiu facile lernebla planlingvo iĝus simple alia lingvo pli, kaj por tio ni jam havas la anglan.
Kiuj estas la plej ŝatataj mensogoj kaj manipulado de reformistoj? “Ĝi estas malgranda ŝanĝo”, “Esperanto bezonas ĉi tio, se oni volas akceptigi ĝin”.
Kio vere estas reformproponoj? Frukto de vanto.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (Voir le profil) 17 octobre 2014 19:22:18

Ho, karaj saĝeguloj… simple stampi kontraŭdirantojn kiel trolojn estas ja tre facila.

"novatago":Ĉu Esperanto funkcias? jes.
konsentite

"novatago":Do, ĉu ĝi bezonas ian ŝangôn? ne.
Dependas je la celo. Se Esperanto nur funkciu, vi pravas. Sed kio se ĝi taŭgu por pli grandaj celoj?

"novatago":Ĉu ie en la reguloj petas diskriminacii al viroj aŭ virinoj? ne.
Tio ne estas la temo.

"novatago":Do, ĉu ĝi bezonas tial ian ŝanĝon? ne.
Denove: Dependas

"novatago":Ĉu oni povus diskrimacii al ĉiaj personoj same kiel oni povas fari nun per ĉiu lingvo, se oni aldonas aŭ forigas elementoj al lingvo? sendube.
Bonvolu reskribi tiun pliklare

"novatago":Do, tiu-sence, sencus ŝanĝi lingvon, kiu funkcias kaj petas nenian diskriminacion? tute ne.
Vi ripetadas viajn eldirojn.

"novatago":Ĉu ne bezonataj ŝanĝoj problemigos la lingvon? evidente.
"bezonataj ŝanĝoj"? ĉu vi ne skribis ke iu ajn ŝanĝo ne bezonatas?

EDIT: Ha, vi celis al "Ĉu nebezonataj ŝanĝoj …"
Kia ŝanĝo estus bezonata laŭ vi (ne pri Esperanto, pri ia lingvo)?

"novatago":Kiel? dependas de pri kiaj ŝanĝoj estas, tamen oni ne rajtas peti al komunumo lerni denove lingvon, kiun ili jam parolas, speciale se estas por egositaj kialoj. Aldone, bonajn kaj pravajn ideojn havas ni ĉiu, do, evidentas tial, ke por ne ĥaosigi la lingvon oni devas atenti ĉefe neceson (kaj nun tio ne ekzistas). Alie, preskaŭ ĉia propono estus akceptinda kaj lernendaĵoj estus senfinaj kaj tiu facile lernebla planlingvo iĝus simple alia lingvo pli, kaj por tio ni jam havas la anglan.
Kiuj estas la plej ŝatataj mensogoj kaj manipulado de reformistoj? “Ĝi estas malgranda ŝanĝo”, “Esperanto bezonas ĉi tio, se oni volas akceptigi ĝin”.
Kio vere estas reformproponoj? Frukto de vanto.
Ŝajnas ke vi ignoras, ke tiaj ŝanĝoj jam okazis — eĉ al naturaj lingvoj: Kvankam multaj personoj estis kontraŭ la "neue deutsche Rechtschreibung" ("nova Germana ortografio" ), ĝi nun estas la normala skribmaniero en Germanio kaj aliaj Germanan-parolantaj landoj. Ĝi iĝis tute normala afero kaj post kelkaj jaroj oni kvazaŭ forgesos, ke iam ekzistis alia Germana ortografio. Kial kredas vi, ke tia procedo difektiĝus Esperanton?

Bernadox (Voir le profil) 18 octobre 2014 20:00:51

Fenris_kcf:Ŝajnas ke vi [= Novatago] ignoras, ke tiaj ŝanĝoj jam okazis ...
Por pli bone kompreni, kion Novatago diris, eble estus bone, se vi unue legas la Antaŭparolon al la Fundamento, (A) laŭ kiu ŝanĝoj okazis kaj okazu en Esperanto. 11 mallongaj alineoj nur. La ideoj pri "ge", "iĉ" k.t.p. koncernas A 8.1, A 10.4, A 9.3, krome art. 23 Statuto de la AdE.

Pri "pli grandaj celoj" bv. legi la Bulonjan Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo" (BD 1.2).

Rugxdoma (Voir le profil) 18 octobre 2014 22:15:30

Fenris_kcf:
Ŝajnas ke vi ignoras, ke tiaj ŝanĝoj jam okazis — eĉ al naturaj lingvoj: Kvankam multaj personoj estis kontraŭ la "neue deutsche Rechtschreibung" ("nova Germana ortografio"), ĝi nun estas la normala skribmaniero en Germanio kaj aliaj Germanan-parolantaj landoj. Ĝi iĝis tute normala afero kaj post kelkaj jaroj oni kvazaŭ forgesos, ke iam ekzistis alia Germana ortografio. Kial kredas vi, ke tia procedo difektiĝus Esperanton?
Ŝanĝoj al naturaj lingvoj estas alia afero. Antaŭ la germana ortografio-reformo, okazis multegaj diskutoj, al kiuj povis partopreni preskaŭ ĉiu germano. Ankaŭ en iuj aliaj landoj eblus reformi lingvojn. Per televidilo, gazetaro, lernejoj, kaj kontakto homo al homo oni atingus 90 procento de la parolantoj. Oni eĉ povas aranĝi referendumon antaŭe pri la afero.

Por Esperanto tio ne eblas - ne antaŭ fina venko aŭ iu simila. Ĉar oni ne atingus la parolantojn. Ne eĉ per granda monsumo oni povas havigi informon pri la opinio de la plejmulto el la esperantistaro. Plejmultaj neniam vizitas lernu!, ne vizitas aliajn retpaĝojn, ne vizitas kongresojn, ne renkontas aliajn esperantistoj, ne legas Esperantajn revuojn. Iuj nur legas librojn. Aliaj lernis la lingvon iam, poste estas okupita dum multaj jaroj de laboro, infanzorgado k.t.p. Ili ankoraŭ estas Esperantistoj. Iliaj opinioj gravas. Iam ili espereble revenos kaj aktivos. Tiam ili renkontu lingvon, kiu ne estas malfacile komprenebla, sed prefere eĉ pli simpla kaj taŭga ol tiu, kiun ili iam forlasis. Gravaj ŝanĝoj devas okazi ne-fuŝe.

morfran (Voir le profil) 18 octobre 2014 23:22:15

Rugxdoma:Ne eĉ per granda monsumo oni povas havigi informon pri la opinio de la plejmulto el la esperantistaro ... Iam ili espereble revenos kaj aktivos. Tiam ili renkontu lingvon, kiu ne estas malfacile komprenebla, sed prefere eĉ pli simpla kaj taŭga ol tiu, kiun ili iam forlasis.
Dum mi akordas kun la punktoj atentigitaj de Fenris, ankaŭ vi atentigas bonan punkton.

Por mi, la demando, kiel ĉiam, estas duparta:

Ĉu tiu aŭ alia nova vorto estus granda ŝanĝo? Por iuj, anstataŭigi vir- per afikso malpli dubasenca ja estas malgranda kaj helpa ŝanĝo; por aliaj, ia ajn ŝanĝo estas granda Idismo kaj motivo por tuja malamikeco.

Ĉu la Fina Venko ankoraŭ okazos? Se jes, neŝanĝemo eble estas prudenta. Se ne — kaj post pli ol jarcento, estus pardoneble tion kredi — estus pli prudente prezenti malgrandajn plibonigojn al la lingvo nun prefere ol esperi la alteriĝon de la patrinŝipo Fina Venko. Informa monsumo ne necesus, nur enigo en la PIV.

Kompreneble, nenio skribita ĉi tie vere gravas; Esperantio faros laŭvole, por bono aŭ malbono.

Bernadox (Voir le profil) 19 octobre 2014 04:15:42

morfran:Ĉu tiu aŭ alia nova vorto estus granda ŝanĝo? Por iuj, anstataŭigi vir- per afikso malpli dubasenca ja estas malgranda kaj helpa ŝanĝo; por aliaj, ia ajn ŝanĝo estas granda Idismo kaj motivo por tuja malamikeco.
Vi parolas pri "nova vorto" kaj celas ekz. "iĉ". "Nova vorto" estas faka termino el la Antaŭparolo al la Fundamento, alineo 7 (A 7). Tia "iĉ" ne estas. Temas pri "regulo nova" en la senco de A 8, A 10.4, A 9.3.

Estas senchave apliki la kategoriojn de la Fundamento. Tiam tiaj diskutoj estas facile solveblaj tre sobre kaj sen referenco al nebulaj kategorioj kiel "Idismo" aŭ emocioj kiel "malamikeco".

"Alineo 8: [„Formoj novaj“]
[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio [la Akademio] trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo ["vir-"] estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [A 8.3]."

[9] Mi [Z] montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la « Fundamento » gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi [A 9.1]. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].
... ĝis la tempo kiam aŭtoritata centra institucio decidos pligrandigi (neniam ŝanĝi!) la ĝisnunan fundamenton per oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ... [A 10.4].

Fenris_kcf (Voir le profil) 19 octobre 2014 07:43:58

La Fundamento havis kaj ankoraŭ havas sencon; sed rigardi ĝin kiel dian leĝon estas sensenca.
Apude: Aldoni la radikon "iĉ" ja estas laŭ-Fundamenta. Ankoraŭ ekzistas nenia radiko kun tiu signifo. Kio estus la problemo?

Retour au début