目次へ

Tri etaj demandoj pri iĉismo

mbalicki,2014年8月7日の

メッセージ: 91

言語: Esperanto

Bernadox (プロフィールを表示) 2014年10月16日 9:11:40

marcuscf:
Terurĉjo:kacmamhomo - mamsenpiĉsenkachomoj

la vorto viro devas esti nepre malpermesita por uzado aŭ ekzekuto okazos

amen
Hahaha, mi ridis!
okulumo.gif Mi ankaŭ, spasibego! okulumo.gif

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月16日 15:10:06

Bernadox:647 Signifo kaj fakta apliko de ge- estis plurpaŝe ampleksigitaj. El tiu tendenco ekestis jenaj demandoj:
1. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por personoj ne starantaj en la sama linio de parenceco (gefiloj – ĉiuj filoj kaj filinoj de unu familio)? – rekte ligita al tiu demando:
2. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por pli ol nur unu vira kaj nur unu virina persono (paro) („geamikoj“ – ĉiuj amikoj kaj amikinoj)?
3. Ĉu uzo de ge- ankaŭ por bestoj („gekolomboj“)?
4. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun –aro („gekolegaro“)
5. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun o-formo („gepatro“ – aŭ patro aŭ patrino, kp. germane Elternteil)?
6. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun i-formo („geeduki“ – kune eduki knabojn kaj knabinojn)?
7. Ĉu uzo de ge- ankaŭ kun aj-formoj („gekaraj“ – karaj amikoj kaj amikinoj)?
8. Krome la ĝenerala demando de sekso-inkluziviga lingvaĵo ankaŭ koncernas ge- (ĉu „esperantistoj“ signifas „esperantistoj kaj esperantistinoj“ aŭ nur [viraj] esperantistoj?).
648 La tradukoj en UV kaj la lecion-fina vortlisto en FE 36 estas samsignifaj en ĉiuj kvin referenc-lingvoj: “de ambaŭ seksoj”. La ekzemploj estas gepatroj kaj gemastroj (vd. BK II). Ili do estas pli malvastaj ol la difino per la referenc-lingvoj, nome signifas „unu patro kaj unu patrino“, „unu mastro kaj unu mastrino“ (geedza paro de mastro kaj mastrino).
649 1.-2. Tiel ankaŭ estas en DL 1888. La kunteksto montras, ke „geonkloj“ celas ne ĉiujn onklojn kaj onklinojn, sed certa geedza paro de geonkloj. Sama klarigo troveblas en la vortaro de Beaufront (vd. BK II). En EG 1 de 1904 estas notita: gefratoj, Geschwister (Bruder und Schwester [= frato kaj fratino; ambaŭ singulare]), malgraŭ FE 36.2 (Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj), kiu klare montras, ke ge- povas indiki grupon kun almenaŭ unu vira kaj almenaŭ unu virina membro. Tiun uzon Z konfirmis en 1907:
LR 6 A (1907): La prefikso ge rilatas ne sole al du personoj, sed ĝi povas rilati ankaŭ al multaj personoj; ... Daŭrigon legu en BK I.
mia pria konstato estas konveno pliapaŝan ampleksigon de ge-, tio estas, demeti la streketon, kaj uzi ĝin kiel personan pronomon. "la gepatro salutis min; mi konjektis gen hasti hejmen plonĝi matĉon".

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月16日 15:53:04

novatago:Vi simple ne komprenas ke la netuŝebleco de la Fundamento (informu vin bone pri tio) ekzistas kulpe de tiaj homoj, KIAJ vi, kiuj nur volas vidi la lingvon egoiste kaj volas difekti ĝin.

Per “aktualaj preferoj” vi celas viajn “personajn preferojn” bazitaj sur mensogoj. Lingvo ne povas esti seksisma krom se oni planas konkrete por tio.
seksismo? en Okcidento, hominoj nur ĵuse ekrajtis baloti aŭ posedi. eĉ moderna kristismo pentris hominojn senanimaj. vi defendas tiaman lingvon nuntempe plui seksrolsama. iuj lingvoj ol aliaj iĝis pli seksrolegalemaj (ekz angle, "they" funkcius kiel ge/ri/..., ĉar angla lingvo absorbis tiun stultan antaŭjuĝon ke seksismo povas loĝi ankaŭ gramatikon; tamen mi uzadas "ey", ĉar mi trovas tiun ŝanĝon tro timida)

Bernadox (プロフィールを表示) 2014年10月16日 18:21:16

Kiu intersiĝas pri la Fundamenta sistemo de pronomoj povas legi enkondukon en la Berlina Komentario (BK I) pri § 5 Gramatiko:

5. [1] La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo).

1. R 5.1: Fermita listo de pronomoj
341 La listo de pronomoj en R 5.1 kaj FE 16 estas kompleta kaj finita. Novajn pronomojn nur rajtas aldoni „aŭtoritata centra institucio“ laŭ A 8, A 10.4.
342 La kompleteco de la listo de pronomoj sekvas el jenaj konsideroj.
R 5 en la franca, angla kaj germana versioj, do en tiuj lingvoj, kiuj havas difinitan artikolon, komenciĝas per jenaj vortoj:
Les pronoms personnels sont: ...
The personal pronouns are: ...
Die persönlichen Fürwörter sind: ...
La difinitaj artikoloj „les“, „the“, kaj „die“ eksplicite konfirmas, ke sekvas ĉiuj elementoj de la klaso de personaj pronomoj (kp. la saman argumenton supre ĉe R 4). Tamen aldoniĝas al ĝi la pronomo „ci“, ĉar tiu ĉi troviĝas en FE 16.2 kaj la Universala Vortaro.
343 El tio sekvas, ke ĉiuj proponoj, ekzemple enkonduki virinan pluralan pronomon ŝi - iŝi ŝajne paralele al li – ili (kp. france elle – elles, il – ils) estas kontraŭfundamentaj kaj malĝusta Esperanto. La enkondukon de „iŝi“ la Lingva Komitato diskutis jam en 1910, reage al la 1a eldono de la vortaro Esperanto-Franca de E. Grosjean-Maupin kaj prave rifuzis ĝin. Same staras pri nuntempaj proponoj kiel „ri“, „ŝli“, „imi“, „zi“, „gi“ (sen supersigno) k.t.p. Ankaŭ ili estas kontraŭfundamentaj. ... k.t.p.

novatago (プロフィールを表示) 2014年10月16日 19:38:14

amigueo:
seksismo? en Okcidento, hominoj nur ĵuse ekrajtis baloti aŭ posedi. eĉ moderna kristismo pentris hominojn senanimaj. vi defendas tiaman lingvon nuntempe plui seksrolsama. iuj lingvoj ol aliaj iĝis pli seksrolegalemaj (ekz angle, "they" funkcius kiel ge/ri/..., ĉar angla lingvo absorbis tiun stultan antaŭjuĝon ke seksismo povas loĝi ankaŭ gramatikon; tamen mi uzadas "ey", ĉar mi trovas tiun ŝanĝon tro timida)
Vi insultas min. Se vi diras ke Esperanto estas seksisma, vi diras ke mi estas seksisto. Petu pardonon al mi, tuj! Tio estas neakceptebla. Vi ne celas egalrajton, vi nur celas insulti Esperantoparolantojn. Vi nur venas ĉi tien por insulti nin kaj eĉ pli, akuzi nin pri apogi malegalecon! Mi jam diris al vi serĉu alian lingvon se vi ne ŝatas ĉi tiun (kaj certe vi ne ŝatas ĝin), SED NEPRE VI NE MENSOGU PRI LA LINGVO KAJ PRI ĜIAJ PAROLANTOJ. Kaj observu la Fundamenton se vi uzas ĝin.

Ĝis, Novatago.

Bernadox (プロフィールを表示) 2014年10月16日 20:14:48

novatago:Vi insultas min.
Ne manĝigu trolon, Novatago. Tia ulo meritas eĉ ne kvin sekundojn de via atento. Verdire li jam ne plu ekzistas. Amike Bernadox

amigueo (プロフィールを表示) 2014年10月17日 12:18:39

novatago:
amigueo:
seksismo? en Okcidento, hominoj nur ĵuse ekrajtis baloti aŭ posedi. eĉ moderna kristismo pentris hominojn senanimaj. vi defendas tiaman lingvon nuntempe plui seksrolsama. iuj lingvoj ol aliaj iĝis pli seksrolegalemaj (ekz angle, "they" funkcius kiel ge/ri/..., ĉar angla lingvo absorbis tiun stultan antaŭjuĝon ke seksismo povas loĝi ankaŭ gramatikon; tamen mi uzadas "ey", ĉar mi trovas tiun ŝanĝon tro timida)
Vi insultas min. Se vi diras ke Esperanto estas seksisma, vi diras ke mi estas seksisto. Petu pardonon al mi, tuj! Tio estas neakceptebla. Vi ne celas egalrajton, vi nur celas insulti Esperantoparolantojn. Vi nur venas ĉi tien por insulti nin kaj eĉ pli, akuzi nin pri apogi malegalecon! Mi jam diris al vi serĉu alian lingvon se vi ne ŝatas ĉi tiun (kaj certe vi ne ŝatas ĝin), SED NEPRE VI NE MENSOGU PRI LA LINGVO KAJ PRI ĜIAJ PAROLANTOJ. Kaj observu la Fundamenton se vi uzas ĝin.

Ĝis, Novatago.
insulti? mi nur rimarkas ke samaj al esperantlingvaj fenomenoj okazas en aliaj lingvoj. trovi taŭgan reformon prian por hispanlingva gramatiko ne estas facila. sama ŝanĝabomeno trovat en hispanlingvkomunumo. kaj la argumentoj favor kaj kontraŭ reformoj estas la samaj al esperantlingvkaze. mi ne diris ke dum mezepoko ekzistis seksismo, "seksismo" estas nova koncepto, do "mezepoke ne ekzistis seksismo".
"trolo" ne estas insulto, ĉar ĝia signifo estas: homo kiu insistas kontraŭi la forumĉefulan vidpunkton.

novatago (プロフィールを表示) 2014年10月17日 12:31:02

Por rimarkigi ion al aliuloj pri io, oni devas scii pri tio. Vi eĉ ne parolas Esperanton (nek bone, nek malbone), nek scias tion, kio estas seksismo.

Kompreneble por trolo, “trolo” ne estas insulto.

Opinioj sensciaj ĉiam malmankas, kaj tia estas la via. Viaj argumentoj ne estas ridindaj ĉar tio ne estas argumentoj.

La solaj atentindaj aferoj estas:

Ĉu Esperanto funkcias? jes.
Do, ĉu ĝi bezonas ian ŝangôn? ne.
Ĉu ie en la reguloj petas diskriminacii al viroj aŭ virinoj? ne.
Do, ĉu ĝi bezonas tial ian ŝanĝon? ne.
Ĉu oni povus diskrimacii al ĉiaj personoj same kiel oni povas fari nun per ĉiu lingvo, se oni aldonas aŭ forigas elementoj al lingvo? sendube.
Do, tiu-sence, sencus ŝanĝi lingvon, kiu funkcias kaj petas nenian diskriminacion? tute ne.
Ĉu ne bezonataj ŝanĝoj problemigos la lingvon? evidente.
Kiel? dependas de pri kiaj ŝanĝoj estas, tamen oni ne rajtas peti al komunumo lerni denove lingvon, kiun ili jam parolas, speciale se estas por egositaj kialoj. Aldone, bonajn kaj pravajn ideojn havas ni ĉiu, do, evidentas tial, ke por ne ĥaosigi la lingvon oni devas atenti ĉefe neceson (kaj nun tio ne ekzistas). Alie, preskaŭ ĉia propono estus akceptinda kaj lernendaĵoj estus senfinaj kaj tiu facile lernebla planlingvo iĝus simple alia lingvo pli, kaj por tio ni jam havas la anglan.
Kiuj estas la plej ŝatataj mensogoj kaj manipulado de reformistoj? “Ĝi estas malgranda ŝanĝo”, “Esperanto bezonas ĉi tio, se oni volas akceptigi ĝin”.
Kio vere estas reformproponoj? Frukto de vanto.

Ĝis, Novatago.

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2014年10月17日 19:22:18

Ho, karaj saĝeguloj… simple stampi kontraŭdirantojn kiel trolojn estas ja tre facila.

"novatago":Ĉu Esperanto funkcias? jes.
konsentite

"novatago":Do, ĉu ĝi bezonas ian ŝangôn? ne.
Dependas je la celo. Se Esperanto nur funkciu, vi pravas. Sed kio se ĝi taŭgu por pli grandaj celoj?

"novatago":Ĉu ie en la reguloj petas diskriminacii al viroj aŭ virinoj? ne.
Tio ne estas la temo.

"novatago":Do, ĉu ĝi bezonas tial ian ŝanĝon? ne.
Denove: Dependas

"novatago":Ĉu oni povus diskrimacii al ĉiaj personoj same kiel oni povas fari nun per ĉiu lingvo, se oni aldonas aŭ forigas elementoj al lingvo? sendube.
Bonvolu reskribi tiun pliklare

"novatago":Do, tiu-sence, sencus ŝanĝi lingvon, kiu funkcias kaj petas nenian diskriminacion? tute ne.
Vi ripetadas viajn eldirojn.

"novatago":Ĉu ne bezonataj ŝanĝoj problemigos la lingvon? evidente.
"bezonataj ŝanĝoj"? ĉu vi ne skribis ke iu ajn ŝanĝo ne bezonatas?

EDIT: Ha, vi celis al "Ĉu nebezonataj ŝanĝoj …"
Kia ŝanĝo estus bezonata laŭ vi (ne pri Esperanto, pri ia lingvo)?

"novatago":Kiel? dependas de pri kiaj ŝanĝoj estas, tamen oni ne rajtas peti al komunumo lerni denove lingvon, kiun ili jam parolas, speciale se estas por egositaj kialoj. Aldone, bonajn kaj pravajn ideojn havas ni ĉiu, do, evidentas tial, ke por ne ĥaosigi la lingvon oni devas atenti ĉefe neceson (kaj nun tio ne ekzistas). Alie, preskaŭ ĉia propono estus akceptinda kaj lernendaĵoj estus senfinaj kaj tiu facile lernebla planlingvo iĝus simple alia lingvo pli, kaj por tio ni jam havas la anglan.
Kiuj estas la plej ŝatataj mensogoj kaj manipulado de reformistoj? “Ĝi estas malgranda ŝanĝo”, “Esperanto bezonas ĉi tio, se oni volas akceptigi ĝin”.
Kio vere estas reformproponoj? Frukto de vanto.
Ŝajnas ke vi ignoras, ke tiaj ŝanĝoj jam okazis — eĉ al naturaj lingvoj: Kvankam multaj personoj estis kontraŭ la "neue deutsche Rechtschreibung" ("nova Germana ortografio" ), ĝi nun estas la normala skribmaniero en Germanio kaj aliaj Germanan-parolantaj landoj. Ĝi iĝis tute normala afero kaj post kelkaj jaroj oni kvazaŭ forgesos, ke iam ekzistis alia Germana ortografio. Kial kredas vi, ke tia procedo difektiĝus Esperanton?

Bernadox (プロフィールを表示) 2014年10月18日 20:00:51

Fenris_kcf:Ŝajnas ke vi [= Novatago] ignoras, ke tiaj ŝanĝoj jam okazis ...
Por pli bone kompreni, kion Novatago diris, eble estus bone, se vi unue legas la Antaŭparolon al la Fundamento, (A) laŭ kiu ŝanĝoj okazis kaj okazu en Esperanto. 11 mallongaj alineoj nur. La ideoj pri "ge", "iĉ" k.t.p. koncernas A 8.1, A 10.4, A 9.3, krome art. 23 Statuto de la AdE.

Pri "pli grandaj celoj" bv. legi la Bulonjan Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo" (BD 1.2).

先頭にもどる