Zum Inhalt

Kiuj landoj eblas esti sendependaj?

von piotrek92, 16. Dezember 2007

Beiträge: 92

Sprache: Esperanto

cursbenicassim (Profil anzeigen) 31. Juli 2008 08:50:10

Vi diris:
Mi ankaŭ scias ke kelkaj katalunoj (eĉ en la kataluna registaro) ne favoras la multlingvismon (almenaŭ kiam oni parolas pri la kastilia) kaj klopodas forigi la kastilian lingvon el sia regiono.

Meeeek! Eraro.
En Katalunio estas oficialaj la 3 lingvoj: la Okcitana, la Kataluna kaj la Hispana.

En Madrido nur estas oficiala 1: la Hispana.

novatago (Profil anzeigen) 31. Juli 2008 10:40:05

cursbenicassim:Vi diris:
Mi ankaŭ scias ke kelkaj katalunoj (eĉ en la kataluna registaro) ne favoras la multlingvismon (almenaŭ kiam oni parolas pri la kastilia) kaj klopodas forigi la kastilian lingvon el sia regiono.

Meeeek! Eraro.
En Katalunio estas oficialaj la 3 lingvoj: la Okcitana, la Kataluna kaj la Hispana.

En Madrido nur estas oficiala 1: la Hispana.
Jes, en Madrido nur estas oficiala la Hispana sed mi ne eraris. Legu bone:
"kelkaj katalunoj (eĉ en la kataluna registaro) ne favoras la multlingvismon (almenaŭ kiam oni parolas pri la kastilia)" ... tio estas tiel

Mi scias bone kiuj lingvoj estas oficialaj en katalunio vi povas vidi ke mi menciis ĉiujn el ili en mia lasta mesaĝo.

Ĝis, Novatago

3anclas (Profil anzeigen) 31. Juli 2008 19:21:52

Kiu estas pli grava? Ĉu la libereco de persono aŭ la libereco de popoloj? Ĉu la libereco de persono aŭ kulturo aŭ lingvoj? Mi pensas ke libereco de persono estas pli grava. Libereco de popoloj ne ekzistas kaj ne ekzistos. Tiu estas mensogo. Kiam politikistoj parolas pri libereco de popoloj, ili mensogas. Kiam ili parolas pri tio, ili sole volas forpreni liberecon de persono. Demokratio ne estas elekti registaro, demokratio estas ke registaro ne intervenas en aferoj de personoj.

En Katalonio ne estas libereco. Gepatroj ne povas elektis la instruadon de siaj gefiloj. En ŝtataj lernejoj la sola uzata lingvo estas la katalana. En ŝtataj lernejoj estas malpermisita la Hispana lingvo. Ĉu ĉiu la katalana popolo parolas la katalana? Ne. Gepatroj kiuj ne konas la katalana ne povas hellpi siajn gefiloj en la instruado.

Ĉu vi scias, kie la gefiloj de la ĉefo de la katalana registaro studas? Ili ne studas en lernejo de la Ŝtato. Ili studas en privata lernejo. Ili studas en germana privata lernejo. Tie la lingvoj uzatas estas la germana kaj la hispana. En Katalunio, se oni volas hispane studi, oni devas iri al privataj lernejoj: germanaj lernejoj, anglaj lernejo, francaj lernejoj, ktp.

Alia afero estas Katalanaj entrepenoj. Iliaj klientoj estas en Hipanio kaj en Iber-Ameriko. Kiuj estas las lingvoj de negocoj? Ne estas la angla kiel pensas multaj usonuloj. La lingvo de negocoj estas la lingvoj de la klientloj. Se oni ne parolas la lingvo de kliento, oni vendas nenion. Se la katalana lingvo altrudas, Kataluno atingos du aferojn: foresto de libereco kaj mizero.

Vivu liberarismo!

Ĝis revido.

cursbenicassim (Profil anzeigen) 5. August 2008 07:17:25

Mi ankaŭ ne povas loĝi en Madrido kaj fari ke miaj filoj studu en la kataluna.

Do, en Madrido ne ekzistas ankaŭ libereco.

Sed en Valencilando aŭ Katalunio, mi ripetas, la oficialaj lingvoj estas la kataluna kaj kastiliana (kaj en Katalunio ankaŭ la Okcitana), kaj krom tio... ni ankaŭ studas la anglan en lernejoj kaj Universitatoj.

Nu, la rezumo:

* Madrido: 1, la kastiliana.
* Katalunio: 3, la kastiliana, kataluna kaj okcitana.
* Valencilando: 2, la kataluna kaj kastiliana.

KIUJ DO ESTAS LA MALTOLEREMULOJ?

novatago (Profil anzeigen) 5. August 2008 08:27:13

cursbenicassim:Mi ankaŭ ne povas loĝi en Madrido kaj fari ke miaj filoj studu en la kataluna.

Do, en Madrido ne ekzistas ankaŭ libereco.

Sed en Valencilando aŭ Katalunio, mi ripetas, la oficialaj lingvoj estas la kataluna kaj kastiliana (kaj en Katalunio ankaŭ la Okcitana), kaj krom tio... ni ankaŭ studas la anglan en lernejoj kaj Universitatoj.

Nu, la rezumo:

* Madrido: 1, la kastiliana.
* Katalunio: 3, la kastiliana, kataluna kaj okcitana.
* Valencilando: 2, la kataluna kaj kastiliana.

KIUJ DO ESTAS LA MALTOLEREMULOJ?
Laŭ mi, vi. En la kataluna regiono oni parolas la kastilian de multaj jarcentoj antaŭ kaj kvankam vi eble ne ŝatas tion la kastilia lingvo estas parto de la kataluna kulturo kaj multaj katalunoj volas lerni bone la kastilian.

En Madrido... kiam oni parolis la katalunan?, kiom da katalunoj devas lasi sian regionon por trovi laboron en Madrido? kiom da katalunoj petas lerni la katalunan ĉe madridaj lernejoj?

Ĝis, Novatago

cursbenicassim (Profil anzeigen) 5. August 2008 20:06:04

En Valencilando oni parolas la hispana ĉar la milito de 1707.
En Katalunio oni parolas la hispanan ĉar la milito de 1714.

Kial vi estas KONTRAŬ-KATALUNISTOJ?

Mi ne nur parolas pri Katalunio... ankaŭ pri Ĉeĉenio, Palestino, Euŝkio, ktp, ktp, ktp...

¡¡¡La mondo estas tro granda.. kaj Hispanio nur estas unu simpla lando!!!

novatago (Profil anzeigen) 5. August 2008 23:48:07

cursbenicassim:En Valencilando oni parolas la hispana ĉar la milito de 1707.
En Katalunio oni parolas la hispanan ĉar la milito de 1714.

Kial vi estas KONTRAŬ-KATALUNISTOJ?

Mi ne nur parolas pri Katalunio... ankaŭ pri Ĉeĉenio, Palestino, Euŝkio, ktp, ktp, ktp...

¡¡¡La mondo estas tro granda.. kaj Hispanio nur estas unu simpla lando!!!
Do, estis milito tricent jaroj antaŭ kaj vi estis tie, Ĉu ne? Kaj tial vi scias sen dubi ke antaŭ tiu milito neniu parolis la kastilian en la kataluna regiono.

Kompreneble oni parolis tie la kastilia antaŭ tiu milito. Verŝajne kiel dua lingvo kaj kompreneble ne ĉiu parolis ĝin. Ni rigardu momente proksima sendependa lando: Andoro (kies defendo fakte dependas de Francio kaj Hispanio). Tie, kiel vi bone jam scias, la oficiala lingvo estas la kataluna, la kastilia estas la unua lingvo por multegaj loĝantoj:
Loĝantoj kiuj uzas la katalunan (jaro 2004): 20555 (31,4 %)
Loĝantoj kiuj uzas la kastilian (jaro 2004): 23454 (35,9 %)
(tiujn datumojn kolektis la kataluna kaj la andora estraroj)

Mi ne timas diri ke tie gajnas tiuj, kiuj sentas kiel propra lingvo la kataluna. Nu, ĉu milito atingis tion ĉe Andoro?

Mi ne estas kontraŭ-katalunisto sed vi estas kontraŭ-hispanisto kaj ekstremisto.

Laŭ vi, ni devas reveni al malnovaj tempoj ĉar estis militoj en eŭropo en la pasinto. Ni devas reiri al la tempoj, kiam nur riĉuloj havis rajtojn. Eble ni devus redoni ĉiujn landojn al la Romia Imperio. Nur ĉar tiuj landoj du mil jaroj antaŭ apartenis al ĝi. Kaj mi devas malami francojn ĉar ili okupis iam Hispanio. LA PASINTO ESTIS BONEGA, REIRU NI AL ĜI. Ni ne uzu interreton plu ĉar ĝi ne apartenas al nia pasinta kulturo.

Oni necesas esti senhontemulon ne por mensogi (sen halti) pri Hispanio (kie vi vivas libere, kie vi rajtas sprimi viajn naciajn sentojn kaj kie vi povas moviĝi libere) sed por kompari la katalunan regionon kun Palestino, kie oni ne vivas libere kaj oni ne povas moviĝi libere ploro.gif. Iru tien, senhontemulo, se vi volas kompreni tion, kio estas mallibero.

Ĝis, Novatago.

Miland (Profil anzeigen) 6. August 2008 07:29:17

La diskuto pri Katalunio interesis min, ĉar mi renkontis Katalunon ĉe la Universala Kongreso en Roterdamo antaŭ du semajnoj. Mi kuriozis pri tio, ke lia insigno ne priskribis lia lando kiel Hispanio sed Katalunio. Mi sciis nur svage ke ekzistis loko nomita tiel, ĉar sur mia breto estas libro de George Orwell, Homage to Catalonia (Omaĝo al Katalunio). Li konfirmis tion, kion mi suspektis, ke dum la Hispana civila milito en la 1930-aj jaroj, Katalunio estis kontraŭ Franko. Tio klarigus parte kial Katalunoj volas sendependiĝi.
Sed fine temas pri naciismo, ĉu ne? Eble paralela ekzemplo en Britio estas Skotlando. Mi bedaŭrus se Skotlando sendependiĝus. Tamen, se la plimulto de Skotoj volus sendependiĝi, ne ŝajnus al mi juste malhelpi ilin. Sed mi esperas ke la Skotoj (plimulte) ne elektos sendependiĝi!

novatago (Profil anzeigen) 6. August 2008 09:28:53

Miland:Li konfirmis tion, kion mi suspektis,ke dum la Hispana civila milito en la 1930-aj jaroj, Kataluno estis kontraŭ Franko. Tio klarigus parte kial Katalunuloj volas sendependiĝi.
Sed fine temas pri naciismo, ĉu ne? Eble paralela ekzemplo en Britio estas Skotlando. Mi bedaŭrus se Skotlando sendependiĝus. Tamen, se la plimulto de Skotoj volus sendependiĝi, ne ŝajnus al mi juste malhelpi ilin. Tamen mi esperas ka la Skotoj (plimulte) ne elektos sendependiĝi!
Jes, la kataluna regiono estis kontraŭ la dekstra flanko kaj Franko sed ne pensu ke la lasta enlanda milito hispana temis pri katalunoj kontraŭ dekstremuloj. La enlada milito temis pri hispanaj respublikanoj (kaj aliuloj maldekstremuloj) kontraŭ hispanaj ne respublikanoj (faŝistoj, reĝistoj kaj aliuloj dekstremuloj). Ĝi estas tre malgaja epizodo de la hispana historio kaj bedaŭrinde multaj uloj (kiel vi povas vidi) ne povas malmemori ĝin kaj ŝatas vivi en la pasinto. Mi jam diris ĝin: la diktatorecon oni finigis multajn jarojn antaŭ.

Jes, mi estas kun vi, se katalunoj plimulte volus sendependecon laŭ mi ne estus problemo. Dudek jaroj antaŭ ne estis tiel. Dum multaj jaroj jam naciistoj klopodas "purigi" infanajn cerbojn kaj nune estas pli naciistoj sed ankoraŭ ili ne estas plimulto ĉar estas malfacila konvinki pri io malvera kiam oni vidas kaj vivas la veron... Laŭ mi se tie (aŭ ie en Hispanio) la plimulto volus vere tion ili jam estus sendependaj de multaj jaroj antaŭ.

Ĝis, Novatago.

davidwelsh (Profil anzeigen) 6. August 2008 10:56:16

Miland:Sed fine temas pri naciismo, ĉu ne?
Jes, sed estas grave konscii ke temas pri naciismo ambaŭflanke. Mi, kiel skoto kiu subtanas la sendependecon de mia lando, ne estas necese pli naciisma ol vi, kiu subtenas unuiĝinta brita ŝtato. Temas pri la skota naciismo unuflanke, kaj la brita naciismo aliflanke.

Estas ankaŭ memorinda ke gravega nenaciisma afero por la skota sendependiĝa movado estas rekta membriĝo en la Europa Unio. Kiel parto de la maleŭropema brita ŝtato, la ebleco por Skotujo ludi aktivan rolon en EU, membriĝi en la eŭro ktp estas ege limigita.

Cetere, en mia persona sperto, angloj kiu kontraŭas skotan sendependiĝon emas esti pli naciistaj ol skotoj kiuj subtenas ĝin.

Zurück nach oben