Contenido

Kiel mi (aŭ ni) povas malfreneziĝi?

de baibaibibi, 11 de agosto de 2014

Aportes: 25

Idioma: Esperanto

baibaibibi (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 19:53:42

Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?

novatago (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 20:24:55

baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Frenezulo en mondo de frenezuloj, verŝajne ne estas frenezulo. Tamen, mi rekomendas al vi meditadon, aŭ ekloĝi en kamparo sen dependi multe de teĥnologiaĵoj. Meditado, laŭ mia propra sperto, helpas se estas ĉiutaga. Mi ne faras tion ĉiu tage kaj la diferenco estas rimarkebla. Komprenu ke iaj meditadoj estas parto de kelkaj religioj, sed meditado ne nepre estas io religia.

Nu jen du konsiloj, kiuj tamen eble nur ŝanĝos, kia frenezulo estas vi.

Ĝis, Novatago.

baibaibibi (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 21:02:36

novatago:

Kial frenezulo en mondo de franezuloj ne estas frenezulo? Ĉu formiko en formikejo ne estas formiko?
Meditado? Ĉu vi pensas ke infano kiu suferis dum 15 jaroj publikajn lernejojn, kiu vidis multnombrajn frenezigajn filmojn kaj konsumiga propagando, kiu devis lukti kontraŭ siaj propraj kamaradoj en ekzamenoj, ŝporto, laboro, ktp, kiu devis kunvivi en frenezula socio dum tuta vivo.... povas malfreneziĝi nur per meditado?

baibaibibi (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 21:23:26

vidas vandenis:
baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Eble vi ankoraŭ ne estas senespera frenezulo, ĉar vi kapablis starigi antaŭ vi mem tian demandon. Mi petas, ke vi malkaŝeme, sincere eldiru vian opinion pri via parlamentario V. Ĵirinovskij.Li senkaŝe minacas je nova mondmilito, eĉ postulas per bomboj forigi Litovion, Latvion kaj alian landojn. Tiam oni povos pli certe paroli pri via sano aŭ malsano.
Aŭ eble vi nur simple troladas?
Mi tute ne troladas, amiko, kvankam povus ŝajni, mi parolas tre serioze.
Pri jirinovski mi opinias ke li estas tre freneza sed bedaŭrinde li ne estas sola.
Multe pli malfacile estus trovi malfrenezulojn, se vi konas iun, diru.

kaŝperanto (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 21:32:33

Ĉu vi ankoraŭ ne diplomiĝis el lernejo kaj progresis al la cubicula karcero? Ĉu vi ankoraŭ ne iras el hejma kubo en fera kaĝo al laboreja kubo, kaj male ĉe la fino de la tago? Ĉu vi malplenanime aĉetas aĵojn kiu nur nedaŭre sensentigas la menson?

La vojo de normaleco estas frenezaĵo kaj morto. Esti "sanmensa" oni devas estiĝi "frenezulo" laŭ la "normalaj" homoj. Vere estas ili kiu frenezas.

Studu filozofio kaj eble legas pri minimumismo kaj/aŭ esencismo. Ĉu vi iam spektis la filmon "Fight Club"? Ankaŭ, la sugesto de novatago pri meditado tre bonas. Se vi "ne havas tempon por mediti", tiam vi vere bezonas meditadon.

Mi sugestas legi la "Enchiridion" de Epictetus (Manlibro de Epikteto). Ĝi tre mallongas kaj tre bonegas. Ankaŭ la "Meditations" de Marcus Aurelius ("Meditadoj" de Marko Aŭrelio). La Stoikaj filozofoj estas tre bonaj, kaj ĝuigis mian vivon (stoika != Stoika filozofo)

novatago (Mostrar perfil) 11 de agosto de 2014 21:41:55

baibaibibi:
Kial frenezulo en mondo de franezuloj ne estas frenezulo? Ĉu formiko en formikejo ne estas formiko?
Ĉar kutime oni nomas frenezulon al tiu, kiu ne estas kiel la plimulto.

baibaibibi:Meditado? Ĉu vi pensas ke infano kiu suferis dum 15 jaroj publikajn lernejojn, kiu vidis multnombrajn frenezigajn filmojn kaj konsumiga propagando, kiu devis lukti kontraŭ siaj propraj kamaradoj en ekzamenoj, ŝporto, laboro, ktp, kiu devis kunvivi en frenezula socio dum tuta vivo.... povas malfreneziĝi nur per meditado?
Nu, la afero ne temas pri kio mi pensas. Mi scias (ne opinias, kredas aŭ pensas), kian efikon havas meditado en mi. La tuta afero, ne temas pri kredado, sed pri sperti. Veras tio, ke ne estas facila afero por ĉiu (por mi ne estis facila), kaj multaj bezonas multajn monatojn por kompreni pri kio temas kaj por sperti plibonigojn en si.

Ĝis, Novatago.

baibaibibi (Mostrar perfil) 12 de agosto de 2014 12:36:04

Kvankam povas ekzisti diversaj gradoj intermezaj, pli aŭ malpli miaj celataj konceptoj de frenezeco kaj malfrenezeco estus:
Frenezulo: homo kiu havas psikologiajn konfliktojn, li estas malstabila kaj timema, tio malfeliĉigas kaj suferigas lin.
Malfrenezulo: homo kiu ne havas psikologiajn konfliktojn, li estas stabila kaj ne estas timema, li estas feliĉa kaj trankvila.
Mi dankas pro viaj konsiloj pri meditado, filozofio, ktp. Mi pensas ke ili estas interesaj kaj komentos ilin estontece.

Sxak (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2014 01:35:02

baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Legu Vojaĝon al Kazohinio. Tiu libro temas pri via frenezo ridulo.gif

robbkvasnak (Mostrar perfil) 13 de agosto de 2014 02:55:04

JESS JAAAA! Vojaĝo al Kazohinio frenezigos vin. Mi relegis ĝin trifoje ĝis ĝi perdiĝis dum domomovado. Do mi reaĉetis ĝin lastjare sed ĝis hodiaŭ mi ne kuraĝis relegi ĝin. Temas pri timiga pentrado de nia mensmalsana mondo - bedaŭrinde iel prava.
Se vi lernis Esperanton, vi jam estas freneza laŭ la ideoj de kelkaj homoj, kiujn mi konas. Sed ili ja trovas veron de la vivo en la aklamado por iuj stultaj sportteamoj. Por mi, ili frenezas. Kial mi tristus se iu futbalteamo perdas kontraŭ alia?

baibaibibi (Mostrar perfil) 16 de agosto de 2014 20:14:46

Dankon pro la rekomenditaj libroj kaj konsiloj, mi komentos kiam mi legos, mi pensas ke "vojaĝo al kazohinio" devas esti interesa libro, laŭ la recenzo, tamen mi ne pensas pri utopiaj socioj sed pri individua feliĉo kaj sano, ĉar se ni estus individue feliĉaj kaj liberaj ankaŭ socio estus, sed ne pro sekvi ian programon, sed ĉar ni sekvus nenian kulturan programon, do eble tiu libro ne estas kion mi serĉas.

kial mi devas vivi en ĉi mondo ĉiam en konflikto kun la aliaj kaj kun mi mem, ĉiam konkurante, timante, sentante kulpon, malĝojon, ktp? mi pensas ke tio tute ne estas mia naturo, sed kultura programo kaj do eblas malprogrami, sed mi ne scias kiel.

Volver arriba