Kiel mi (aŭ ni) povas malfreneziĝi?
貼文者: baibaibibi, 2014年8月11日
訊息: 25
語言: Esperanto
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月11日下午7:53:42
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
novatago (顯示個人資料) 2014年8月11日下午8:24:55
baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?Frenezulo en mondo de frenezuloj, verŝajne ne estas frenezulo. Tamen, mi rekomendas al vi meditadon, aŭ ekloĝi en kamparo sen dependi multe de teĥnologiaĵoj. Meditado, laŭ mia propra sperto, helpas se estas ĉiutaga. Mi ne faras tion ĉiu tage kaj la diferenco estas rimarkebla. Komprenu ke iaj meditadoj estas parto de kelkaj religioj, sed meditado ne nepre estas io religia.
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Nu jen du konsiloj, kiuj tamen eble nur ŝanĝos, kia frenezulo estas vi.
Ĝis, Novatago.
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月11日下午9:02:36
novatago:Kial frenezulo en mondo de franezuloj ne estas frenezulo? Ĉu formiko en formikejo ne estas formiko?baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?Frenezulo en mondo de frenezuloj, verŝajne ne estas frenezulo. Tamen, mi rekomendas al vi meditadon, aŭ ekloĝi en kamparo sen dependi multe de teĥnologiaĵoj. Meditado, laŭ mia propra sperto, helpas se estas ĉiutaga. Mi ne faras tion ĉiu tage kaj la diferenco estas rimarkebla. Komprenu ke iaj meditadoj estas parto de kelkaj religioj, sed meditado ne nepre estas io religia.
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Nu jen du konsiloj, kiuj tamen eble nur ŝanĝos, kia frenezulo estas vi.
Ĝis, Novatago.
Meditado? Ĉu vi pensas ke infano kiu suferis dum 15 jaroj publikajn lernejojn, kiu vidis multnombrajn frenezigajn filmojn kaj konsumiga propagando, kiu devis lukti kontraŭ siaj propraj kamaradoj en ekzamenoj, ŝporto, laboro, ktp, kiu devis kunvivi en frenezula socio dum tuta vivo.... povas malfreneziĝi nur per meditado?
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月11日下午9:23:26
vidas vandenis:Mi tute ne troladas, amiko, kvankam povus ŝajni, mi parolas tre serioze.baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?Eble vi ankoraŭ ne estas senespera frenezulo, ĉar vi kapablis starigi antaŭ vi mem tian demandon. Mi petas, ke vi malkaŝeme, sincere eldiru vian opinion pri via parlamentario V. Ĵirinovskij.Li senkaŝe minacas je nova mondmilito, eĉ postulas per bomboj forigi Litovion, Latvion kaj alian landojn. Tiam oni povos pli certe paroli pri via sano aŭ malsano.
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
Aŭ eble vi nur simple troladas?
Pri jirinovski mi opinias ke li estas tre freneza sed bedaŭrinde li ne estas sola.
Multe pli malfacile estus trovi malfrenezulojn, se vi konas iun, diru.
kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年8月11日下午9:32:33
La vojo de normaleco estas frenezaĵo kaj morto. Esti "sanmensa" oni devas estiĝi "frenezulo" laŭ la "normalaj" homoj. Vere estas ili kiu frenezas.
Studu filozofio kaj eble legas pri minimumismo kaj/aŭ esencismo. Ĉu vi iam spektis la filmon "Fight Club"? Ankaŭ, la sugesto de novatago pri meditado tre bonas. Se vi "ne havas tempon por mediti", tiam vi vere bezonas meditadon.
Mi sugestas legi la "Enchiridion" de Epictetus (Manlibro de Epikteto). Ĝi tre mallongas kaj tre bonegas. Ankaŭ la "Meditations" de Marcus Aurelius ("Meditadoj" de Marko Aŭrelio). La Stoikaj filozofoj estas tre bonaj, kaj ĝuigis mian vivon (stoika != Stoika filozofo)
novatago (顯示個人資料) 2014年8月11日下午9:41:55
baibaibibi:Ĉar kutime oni nomas frenezulon al tiu, kiu ne estas kiel la plimulto.
Kial frenezulo en mondo de franezuloj ne estas frenezulo? Ĉu formiko en formikejo ne estas formiko?
baibaibibi:Meditado? Ĉu vi pensas ke infano kiu suferis dum 15 jaroj publikajn lernejojn, kiu vidis multnombrajn frenezigajn filmojn kaj konsumiga propagando, kiu devis lukti kontraŭ siaj propraj kamaradoj en ekzamenoj, ŝporto, laboro, ktp, kiu devis kunvivi en frenezula socio dum tuta vivo.... povas malfreneziĝi nur per meditado?Nu, la afero ne temas pri kio mi pensas. Mi scias (ne opinias, kredas aŭ pensas), kian efikon havas meditado en mi. La tuta afero, ne temas pri kredado, sed pri sperti. Veras tio, ke ne estas facila afero por ĉiu (por mi ne estis facila), kaj multaj bezonas multajn monatojn por kompreni pri kio temas kaj por sperti plibonigojn en si.
Ĝis, Novatago.
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月12日下午12:36:04
Frenezulo: homo kiu havas psikologiajn konfliktojn, li estas malstabila kaj timema, tio malfeliĉigas kaj suferigas lin.
Malfrenezulo: homo kiu ne havas psikologiajn konfliktojn, li estas stabila kaj ne estas timema, li estas feliĉa kaj trankvila.
Mi dankas pro viaj konsiloj pri meditado, filozofio, ktp. Mi pensas ke ili estas interesaj kaj komentos ilin estontece.
Sxak (顯示個人資料) 2014年8月13日上午1:35:02
baibaibibi:Ne estas humura demando amikoj, Kiel mi povas malfreneziĝi? Ĉu mi estas multe pli freneza ol la plej multaj homoj aŭ inverse?Legu Vojaĝon al Kazohinio. Tiu libro temas pri via frenezo
Mi estis enkarcerigita en lernejo el kiam mi estis 4aĝa, tie oni manipulis mian cerbon senlime kaj oni batis kaj timigis min. Mi ankaŭ vidis multnombrajn usonajn frenezigajn filmojn, oni instruis min ke mi devas ŝati miajn kamaradojn sed en la realo mi devis venki ilin en la ekzamenoj, en la serĉo de laboro, ktp. Ĉio tio faris min frenezulo en mondo de frenezuloj... Do bv. Diru al mi, kiel mi povas malfreneziĝi?
robbkvasnak (顯示個人資料) 2014年8月13日上午2:55:04
Se vi lernis Esperanton, vi jam estas freneza laŭ la ideoj de kelkaj homoj, kiujn mi konas. Sed ili ja trovas veron de la vivo en la aklamado por iuj stultaj sportteamoj. Por mi, ili frenezas. Kial mi tristus se iu futbalteamo perdas kontraŭ alia?
baibaibibi (顯示個人資料) 2014年8月16日下午8:14:46
kial mi devas vivi en ĉi mondo ĉiam en konflikto kun la aliaj kaj kun mi mem, ĉiam konkurante, timante, sentante kulpon, malĝojon, ktp? mi pensas ke tio tute ne estas mia naturo, sed kultura programo kaj do eblas malprogrami, sed mi ne scias kiel.