Kiuj landoj eblas esti sendependaj?
de piotrek92, 16 de diciembre de 2007
Aportes: 92
Idioma: Esperanto
piotrek92 (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2007 22:47:08
Mi pensas ke ĉiu nacio, kiu plejparte volas havi sian landon, devas ricevi ĝin. Ja tia maniero estas vere demokratia, ĉu ne?
Skribu, kiujn naciojn vi pensas ke devus havi sendependecon, temo plejparte estas pri Eŭropo, sed estas ankaŭ aliaj landoj dependaj:
-Quebec
-Darfur
-Kurdio
-Tibeto
Mi pensas ke se ĉiu nacio havus sia lando aŭ landeto, mondo estus pli pacama, ĉar teritoriaj konfliktoj estas vere oftaj. Dank' al dono de sendependeco tiuj konfliktoj povus pli malgrandiĝi. Tiel mi pensas.
Mi ankaŭ donas enketon - bv partopreni en ĝi. Se iun nacion mi ne skribis - bv skribu en via komento.
Ĝis!
piotrek92 (Mostrar perfil) 16 de diciembre de 2007 22:50:16
Pardonon
Miss_Kafeina (Mostrar perfil) 17 de diciembre de 2007 16:33:50
Mi pensas ke la sendependeco eblas.
Vere, mi volas ĝin ĉar mi timas pri la disapero de mia lingvo kaj mia kulturo.
Multe da homoj jam ne parolas la kataluna kaj estas tre malgaja ke multfoje mi eniras en vendejo kaj la vendisto ne komprenas min se mi ne parolas al li/ŝi en la kastilia...
Anna.
novatago (Mostrar perfil) 17 de diciembre de 2007 22:12:24
Miss_Kafeina:Mi pensas que ĉiu popolo rajtas sendependiĝi (se la plejmulta parto el ili, volas tiun) sed mi estis en Katalunio kaj mi ne vidis la problemon pri kiun vi parolas. Katalunio estas unu el la plej riĉaj regionoj de Hispanio (eble la unua aŭ la dua) kaj dum tiu estos tiel, nek la kulturon nek kompreneble la lingvon malaperos. Katalunanoj ne devas iri al aliaj regionoj por povi labori kaj povas protekti sian kulturon. Kastilianoj, galegianoj kaj multaj el la lonĝantoj de la internaj regionoj devas iri al Katalunio por povi labori kaj perdas sian kulturon. Tia situacio verkas grandan miskomprenon inter la hispanananoj el aliaj regionoj kaj la katalunanoj. La elmigradoj al katalunio ekzistis jam en la mezepoko kaj poste ĝis hodiaŭ kaj la kataluna lingvo ekzistas ankoraŭ. La katalunanoj volas uzi sian lingvon kaj tiu estas respektinda. Se tiu daŭras tiel la lingvon ne malaperos. Ne estos la sendependo tiu, kiu savos la katalunan lingvon. Ni povas rigardi al Irlando. Ili sendependigis kaj badaŭrinde preskaŭ ĉiu uzas la anglan de propra decido (almenaŭ povas pensi tiun eksterlandanoj kvankam mi povis aŭdi la irlandan iam). Se ili volos, savos sian lingvon, se katalunanoj volos, ne malaperos la katalunan. Tiu estas tiel.
Multe da homoj jam ne parolas la kataluna kaj estas tre malgaja ke multfoje mi eniras en vendejo kaj la vendisto ne komprenas min se mi ne parolas al li/ŝi en la kastilia...
Anna.
Ĝis, Novatago.
annadahlqvist (Mostrar perfil) 17 de diciembre de 2007 23:51:53
Mi kredas ke la pli granda problemon se unu popolo volas havi propran ŝtaton, estas ke ili ne estas sola popolo kiu loĝas tie, eble tiam federacio aŭ simila estas pli bona.
Sed kiel kun situacioj kun darfur kaj kosovo? Se ili povas vidi sub ŝtato kio havis provi mortigi ilia popolo? Mi ne povus...
rosto (Mostrar perfil) 22 de diciembre de 2007 19:23:26
cursbenicassim (Mostrar perfil) 23 de julio de 2008 16:52:04
Ŝtato ne signifas landon.
* Ŝtato = la rezulto de la militoj, imperialismon kaj aŭtoritatismon.
* Lando = propra identeco kaj kultureco el unu popolo
novatago (Mostrar perfil) 23 de julio de 2008 17:55:20
cursbenicassim:propra identeco kaj kultureco el unu popoloOni ne bezonas sendependeco por havi identeco kaj kultureco. Multaj popoloj sentas sian propra identeco kaj kultureco sen havi propra ŝtato kaj ĝuas la diversecon kulturan de la ŝtato.
Aliflanke ŝtato ne nepre estas tiel pro militoj ktp... Foje popoloj povas krei ŝtaton por kunlabori inter si. Popoloj povas vidi avantaĝojn je kunlaboro eĉ kiam ne ĉiu estas riĉaj. La Eŭropa Unio ne estas ŝtato sed estas bona ekzemplo (almenaŭ momente) pri kion mi parolas. Oni devas memori ke la kunlaboro ne nur havas avantaĝojn, ankaŭ malavantaĝojn sed oni devas memori ke la sendependeco ankaŭ havas ambaŭ âjojn.
Mi nek metas nek malmetas rajtojn. Mi nur donas mian vidpunkton, kiu klopodas rigardi pli malproksime ol tie, kie estas mia lando.
Ĝis, Novatago.
Frankouche (Mostrar perfil) 23 de julio de 2008 18:42:13
cursbenicassim:propra identeco kaj kultureco el unu popoloKelkaj kvartaloj de mia loĝurbo konformiĝas pri tiujn.
Ĉu ili devas demandi ilian sendependecon?
cursbenicassim (Mostrar perfil) 23 de julio de 2008 21:47:02
Kial Usono, Kubo, Islandio, Ukrainio... povas esti sendependaj (kaj vi ne protestas pri tio) sed la regiono apud via kvartalo ne povas?
Vi defendas ke "estas landoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas kulturoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas homoj kiuj povas peti la sendependecon kaj aliaj ne".
Ĉiuj popoloj (forviŝu la mapoj de via kapo) rajtas esti liberaj kaj festemaj kaj sendependaj kaj feliĉaj.