Mergi la conținut

Kiuj landoj eblas esti sendependaj?

de piotrek92, 16 decembrie 2007

Contribuții/Mesaje: 92

Limbă: Esperanto

piotrek92 (Arată profil) 16 decembrie 2007, 22:47:08

Saluton karaj, mi hodiaŭ legis multe pri nacioj en Eŭropo,kiuj ne posedas propran landon. Mi legis pri Kosovo, Skotio, Vaskio, Katalonio, Korsiko, mi eĉ legis pri Laponio.

Mi pensas ke ĉiu nacio, kiu plejparte volas havi sian landon, devas ricevi ĝin. Ja tia maniero estas vere demokratia, ĉu ne?

Skribu, kiujn naciojn vi pensas ke devus havi sendependecon, temo plejparte estas pri Eŭropo, sed estas ankaŭ aliaj landoj dependaj:
-Quebec
-Darfur
-Kurdio
-Tibeto

Mi pensas ke se ĉiu nacio havus sia lando aŭ landeto, mondo estus pli pacama, ĉar teritoriaj konfliktoj estas vere oftaj. Dank' al dono de sendependeco tiuj konfliktoj povus pli malgrandiĝi. Tiel mi pensas.

Mi ankaŭ donas enketon - bv partopreni en ĝi. Se iun nacion mi ne skribis - bv skribu en via komento.

Ĝis!

piotrek92 (Arată profil) 16 decembrie 2007, 22:50:16

Pardonu - estas unu eraro - eblas klaki nur unu ebleco.

Pardonon okulumo.gif

Miss_Kafeina (Arată profil) 17 decembrie 2007, 16:33:50

Bone, mi klakis sub katalunio ĉar estas mia lando kaj mi vere konas la situacio.
Mi pensas ke la sendependeco eblas.
Vere, mi volas ĝin ĉar mi timas pri la disapero de mia lingvo kaj mia kulturo.
Multe da homoj jam ne parolas la kataluna kaj estas tre malgaja ke multfoje mi eniras en vendejo kaj la vendisto ne komprenas min se mi ne parolas al li/ŝi en la kastilia...

Anna.

novatago (Arată profil) 17 decembrie 2007, 22:12:24

Miss_Kafeina:
Multe da homoj jam ne parolas la kataluna kaj estas tre malgaja ke multfoje mi eniras en vendejo kaj la vendisto ne komprenas min se mi ne parolas al li/ŝi en la kastilia...

Anna.
Mi pensas que ĉiu popolo rajtas sendependiĝi (se la plejmulta parto el ili, volas tiun) sed mi estis en Katalunio kaj mi ne vidis la problemon pri kiun vi parolas. Katalunio estas unu el la plej riĉaj regionoj de Hispanio (eble la unua aŭ la dua) kaj dum tiu estos tiel, nek la kulturon nek kompreneble la lingvon malaperos. Katalunanoj ne devas iri al aliaj regionoj por povi labori kaj povas protekti sian kulturon. Kastilianoj, galegianoj kaj multaj el la lonĝantoj de la internaj regionoj devas iri al Katalunio por povi labori kaj perdas sian kulturon. Tia situacio verkas grandan miskomprenon inter la hispanananoj el aliaj regionoj kaj la katalunanoj. La elmigradoj al katalunio ekzistis jam en la mezepoko kaj poste ĝis hodiaŭ kaj la kataluna lingvo ekzistas ankoraŭ. La katalunanoj volas uzi sian lingvon kaj tiu estas respektinda. Se tiu daŭras tiel la lingvon ne malaperos. Ne estos la sendependo tiu, kiu savos la katalunan lingvon. Ni povas rigardi al Irlando. Ili sendependigis kaj badaŭrinde preskaŭ ĉiu uzas la anglan de propra decido (almenaŭ povas pensi tiun eksterlandanoj kvankam mi povis aŭdi la irlandan iam). Se ili volos, savos sian lingvon, se katalunanoj volos, ne malaperos la katalunan. Tiu estas tiel.

Ĝis, Novatago.

annadahlqvist (Arată profil) 17 decembrie 2007, 23:51:53

laŭ mi, tio estas tre malfacila demando. Mi voĉdonis scotio, ĉar mi legis ke multajn personoj tie volas havi sendependon, sed ne majoritato, sed ke majoritato de anglaj volas ke scotio iĝas sendependa. Kaj ili jam havas propran parlamenton kaj skolsistemon ktp.

Mi kredas ke la pli granda problemon se unu popolo volas havi propran ŝtaton, estas ke ili ne estas sola popolo kiu loĝas tie, eble tiam federacio aŭ simila estas pli bona.
Sed kiel kun situacioj kun darfur kaj kosovo? Se ili povas vidi sub ŝtato kio havis provi mortigi ilia popolo? Mi ne povus...

rosto (Arată profil) 22 decembrie 2007, 19:23:26

Pri kio disputo estas? Ni devas klarigi, kio estas tia sendependeco? Ĉu formala sendependeco ĉiam estas reala? Aŭ ili nur volas ŝanĝi mastrojn? Ne pli bone estus labori kaj pliriĉigi sian regionon kaj pro tio fariĝi reale sendependa, sed ne politiki tiom multe?

cursbenicassim (Arată profil) 23 iulie 2008, 16:52:04

ĉiuj la landoj rajtas esti sendependaj.

Ŝtato ne signifas landon.

* Ŝtato = la rezulto de la militoj, imperialismon kaj aŭtoritatismon.
* Lando = propra identeco kaj kultureco el unu popolo

novatago (Arată profil) 23 iulie 2008, 17:55:20

cursbenicassim:propra identeco kaj kultureco el unu popolo
Oni ne bezonas sendependeco por havi identeco kaj kultureco. Multaj popoloj sentas sian propra identeco kaj kultureco sen havi propra ŝtato kaj ĝuas la diversecon kulturan de la ŝtato.

Aliflanke ŝtato ne nepre estas tiel pro militoj ktp... Foje popoloj povas krei ŝtaton por kunlabori inter si. Popoloj povas vidi avantaĝojn je kunlaboro eĉ kiam ne ĉiu estas riĉaj. La Eŭropa Unio ne estas ŝtato sed estas bona ekzemplo (almenaŭ momente) pri kion mi parolas. Oni devas memori ke la kunlaboro ne nur havas avantaĝojn, ankaŭ malavantaĝojn sed oni devas memori ke la sendependeco ankaŭ havas ambaŭ âjojn.

Mi nek metas nek malmetas rajtojn. Mi nur donas mian vidpunkton, kiu klopodas rigardi pli malproksime ol tie, kie estas mia lando.

Ĝis, Novatago.

Frankouche (Arată profil) 23 iulie 2008, 18:42:13

cursbenicassim:propra identeco kaj kultureco el unu popolo
Kelkaj kvartaloj de mia loĝurbo konformiĝas pri tiujn.
Ĉu ili devas demandi ilian sendependecon? okulumo.gif

cursbenicassim (Arată profil) 23 iulie 2008, 21:47:02

Kial ne?

Kial Usono, Kubo, Islandio, Ukrainio... povas esti sendependaj (kaj vi ne protestas pri tio) sed la regiono apud via kvartalo ne povas?

Vi defendas ke "estas landoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas kulturoj pli gravaj ol aliaj".
Vi defendas ke "estas homoj kiuj povas peti la sendependecon kaj aliaj ne".

Ĉiuj popoloj (forviŝu la mapoj de via kapo) rajtas esti liberaj kaj festemaj kaj sendependaj kaj feliĉaj.

Înapoi mai sus