Đi đến phần nội dung

Tikla demando pri "tajd'o"

viết bởi akueck, Ngày 23 tháng 8 năm 2014

Tin nhắn: 35

Nội dung: Esperanto

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 18:50:25 Ngày 24 tháng 8 năm 2014

En la finna oni diras "vuorovesi". Tiu signifas "alternakvo", aŭ "periodakvo".

hilex (Xem thông tin cá nhân) 22:32:54 Ngày 24 tháng 8 năm 2014

akueck:
hilex:
akueck:
hilex:

Sed "tajdo" estas nur paŭsaĵo de angla "tide".
Kredeble jes. Prie indikas precipe la transpreno de "high tide" en Esperanton, nome kiel "alta tajdo".

hilex:Por kio oni bezonas ĝin?
En Germanujo chiujare estas publikigata la "Gezeitenkalender" (tajdkalendaro). Esprimi tiun chi vorton nur per oficialaj/Fundamentaj radikoj rezultigas monstrojn, kiel ekzemple "Kaldendaro de alflu- kaj reflu-ches-tempoj" au "Kalendaro de la tempoj de alflu-reflu-ciklaj maksimumoj kaj minimumoj".
Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj".
Sed via propono malobeas la premison uzi nur oficialajn/Fundamentajn radikojn: "Flus'" ne estas tia.
Bone, se ni volas la plenan purecon de la lingvo, ni povas stariĝi sur la simplaj "alfluo" kaj "defluo" ( aŭ "refluo" ) kaj ankaŭ aldoni al ili la tempan sencon, kiel en rusa lingvo. Tiele "Kalendaro de alfluoj kaj defluoj".

hilex (Xem thông tin cá nhân) 23:30:29 Ngày 24 tháng 8 năm 2014

Terurĉjo:
hilex:Ruse ankaŭ ne eblas fari tion mallonge --- "Календарь приливов и отливов". Esperante oni povas skribi --- "Kalendaro de flusoj kaj malflusoj". Estas senbezone plene kopii eblojn de via lingvo.
ge-flus-kalendaro lango.gif
Ankaŭ mi pensis pri tiu problemo. ridulo.gif
Estus bone, se kiel en ĉina lingvo oni povus fari novajn vortojn per la kombinado de du malaj laŭsence vortoj. Ekzemple, en la ĉina 多少 egalas "kiom" kaj konsistas el du partoj 多=multe kaj 少=malmulte. Esperante tamen tio aspektus ne tre bele ( "multemalmulte" ). Tial estus bone elpensi iun prefikson por tio.

akueck (Xem thông tin cá nhân) 05:23:49 Ngày 25 tháng 8 năm 2014

hilex:Tiele "Kalendaro de alfluoj kaj defluoj".
Au ech "alflu-deflu-kalendaro". Chiuokaze estas grave, ke la audanto/leganto tuj asocias "alfluo"-n kaj "defluo"-n al la fenomeno "tajdo". Kaj tio chi lau mi ne nepre estas certigita.

yugary (Xem thông tin cá nhân) 11:47:46 Ngày 07 tháng 9 năm 2014

Mi trovas tajdo ne klara. Anglalingve oni diras "The tide is in," "The tide is out," "It's high tide," "It's low tide," kaj tiel plu, sed kial Esperanto devas sekvi la anglan modelon? Kial ne diri "La marakvo jam alfluis", "La marakvo defluis", "La marakvo altiĝis", "La marakvo malaltiĝis", kaj tiel plu? Eĉ la angla esprimo "tide table" povas esti tradukita kiel "marakva horaro".

Sxak (Xem thông tin cá nhân) 02:11:42 Ngày 01 tháng 10 năm 2014

Estas strange legi 3 paĝojn da tiaj opinioj, en kiuj eĉ ne unu provis ion, krom anstataŭigi la vorton tajdo (alta-malalta) Sed oni ne povas simple forigi iun radikon sen elpensi anstataŭojn por ĉiuj ĝiaj derivaĵoj.
Krom tiu vorto, ekzistas ankaŭ ĝiaj derivaĵoj tiaj, kiel ekz-le "tajda forto" (Tidal force, Gezeitenkraft, se kredi vikipedion) Mi ne rimarkis, ke en tiu temo eĉ unu proponis novan vorton por tio. Kion oni povas proponi? Gradientgravita forto? Alflua aŭ deflua forto? Sed konsideru, ke tajda forto estas forto, kiu kaŭzas tajdojn kaj la vorton alflua-deflua forto mi komprenas kiel forto, kies kaŭzo estas alfluoj-defluoj, kio estas granda diferenco Gravitgradienta (aŭ gradientgravita?) forto estas bona esprimo, sed tro longa
Ekzistas ankaŭ tajdaj elektrocentraloj, eble ankoraŭ io tajda...

akueck (Xem thông tin cá nhân) 07:37:44 Ngày 01 tháng 10 năm 2014

Sxak:Estas strange legi 3 paĝojn da tiaj opinioj, en kiuj eĉ ne unu provis ion, krom anstataŭigi la vorton tajdo (alta-malalta)
Nu, la vera strangajho estas, ke ghis nun ne estis respondo al mia deir-demando legebla en [url= http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... ]la unua kontribuajho[/url] de tiu chi temfadeno. (La deir-demando estis nome ne, chu oni bezonas la radikon "tajd'" au kiel oni povas anstatauigi ghin.)

sergejm (Xem thông tin cá nhân) 08:13:12 Ngày 01 tháng 10 năm 2014

Estas bone konata libro "La tajdo" de Nikolao Ĥoĥlov.
Do, "tajdo" en ia stato, almenaŭ neoficila, devas resti en Esperanto.

sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 11:03:10 Ngày 01 tháng 10 năm 2014

La vorto tajdo estas firme establita en Esperanto.

Foje oni povas uzi alternativan esprimon - alta maro anstataŭ alta tajdo - sed anstataŭigi 'tajdo' en ĉiuj kazoj sajnas al mi ne-praktike.

do eble ili kredas, ke la tajdo turniĝas, favore al Eŭro
La luno influas la tajdojn
Tiu planto troviĝas en la intertajda zono
konsulti la tajdaron
kiu leviĝis kaj falis kun la tajdo

akueck (Xem thông tin cá nhân) 19:23:02 Ngày 02 tháng 10 năm 2014

sudanglo:La vorto tajdo estas firme establita en Esperanto.
Kaj kion vi do opinias pri jenaj duboj de Akademiano Sergio Pokrovskij:

"Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon. La vorto 'tajdo' sendube estas uzata, sed la uzmanieroj estas konfuzaj, kaj la uzantoj mem malklare komprenas ĝian sencon (eĉ la aŭtoroj de la PIV-oj ĝin miskomprenas).
La Akademio ŝajnas konsciiĝi pri la plureco kaj malkohero de la sencoj de tiu vorto. Konsciinte tion, ni ne hastu beni tiun kaĉon jam en la 9a OA, sed unue ni pridiskutu la situacion — kaj ene de la Akademio, kaj publike. Nur esplorinte eblajn solvojn ni faru niajn rekomendojn"
(fonto)?

Quay lại