본문으로

Tikla demando pri "tajd'o"

글쓴이: akueck, 2014년 8월 23일

글: 35

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2014년 10월 2일 오후 10:02:56

Mi ĉiam profundgorĝe ridumas kiam mi aŭdas instruistojn diri por la angla: Ne disigu infinitivon! aŭ por la germana: nur uzu genitivon kun "wegen"! Kaj ke ni decidus ĉi-tie en lernu ĉu oni uzu la vorton "tajdo" aŭ ne! Ŝajnas al mi ke la ĝenerala Esperantistaro decidos per la lango (kiel oni diras "voĉdoni per la piedoj" ) aŭ per la fingroj [sur klavaro]. Mi vivas apud la maro kaj mi parolas Esperante kun mia edzo (jes, mia edzo - ekkri'!) Ni ofte promenas surstrande kaj ni - sen konsulti la verkistaron de lernu - uzas la vorton "tajdo" kaj verŝajne tiu vorteto eskapos aŭ likos el niaj buŝoj kiam ni interbabilas kun la pokaj aliaj E-parolantoj de nia regiono, kaj ili komprenas kaj kapsignas - la hundoj belas, la karavano pluiras.
Eble ni nun povus fendi kelkajn harojn skribante pri la vortoj "hospitalo", "kliniko", kaj "malsanulejo". ridulo.gif hehe!

Sxak (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오전 2:45:45

akueck:

Kaj kion vi do opinias pri jenaj duboj de Akademiano Sergio Pokrovskij:

"Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon.
Nu, unue mi ne komprenas kio estas "oficialigi". La vorto ekzistas kaj ekzistis, kio ŝanĝiĝos de decido de la akademio - mi ne imagas
Due, Antaŭ 2 monatoj mi vidis Sergion kaj, kiam li diris ion similan, mi demandis lin pri la vorto холодильник kaj li konsentis, ke li diras "fridujo" por ĝi

akueck (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오전 9:35:35

Sxak:
akueck:

Kaj kion vi do opinias pri jenaj duboj de Akademiano Sergio Pokrovskij:

"Mi opinias, ke la Akademio ne hastu oficialigi tiun aĉaĵon.
Nu, unue mi ne komprenas kio estas "oficialigi".
Chi-kuntekste tio signifas, ke autoritata centra institucio aldonas la vorton al la Fundamento de Esperanto; detaloj (serchu tie lau "Aldonon al la Fundamento").

Sxak:La vorto ekzistas kaj ekzistis, kio ŝanĝiĝos de decido de la akademio - mi ne imagas
Se tiun vorton oficialigos la Akademio, ghi devos ankau difini ghin. Kaj tio chi evidente tropostulas la Akademion - se mi ghuste interpretas la tamenojn de Sergio Pokrovskij.

Tial la demandoj estas:

Chu oni uzu vorton, kies signifon
a) ech la Akademio ne sukcesas difini kaj
b) PIV - lau Akademiano - mise difinas?

Chu estas risko je miskompreno sen unuece interkonsentita signifo de la vorto "tajd'o"?

akueck (프로필 보기) 2014년 10월 3일 오후 1:58:13

robbkvasnak:Mi vivas apud la maro kaj mi parolas Esperante kun mia edzo (jes, mia edzo - ekkri'!) Ni ofte promenas surstrande kaj ni - sen konsulti la verkistaron de lernu - uzas la vorton "tajdo" kaj verŝajne tiu vorteto eskapos aŭ likos el niaj buŝoj kiam ni interbabilas kun la pokaj aliaj E-parolantoj de nia regiono, kaj ili komprenas kaj kapsignas
Kion vi komprenas, audante la esprimon "alta tajdo"?

Sxak (프로필 보기) 2014년 10월 6일 오전 1:41:39

akueck:

Chi-kuntekste tio signifas, ke autoritata centra institucio aldonas la vorton al la Fundamento de Esperanto; detaloj (serchu tie lau "Aldonon al la Fundamento").
Kaj kio ŝanĝiĝios pro tio?

akueck:
Chu oni uzu vorton, kies signifon
a) ech la Akademio ne sukcesas difini kaj
b) PIV - lau Akademiano - mise difinas?

Chu estas risko je miskompreno sen unuece interkonsentita signifo de la vorto "tajd'o"?
Ĝi ne "ne sukcesas", ĝi ne vere zorgis pri tio. Mi dubas, ke bona difino ne eblas.
Kiel mi komprenas, la sola problemo pri ĝia difino estas, ke ne estas menciite, ke tiun movon kaŭzas gradiento de gravito (de la luno sur la tero)?
Oni povas ne uzi la vorton tajdo, sed ne uzi la esprimon "tajda forto" estas multe pli malfacile
Tie modela parlament'
diskutas en malbolo
okazas foje malsilent'
kaj foje malparolo
kaj kiam en la malmaten'
malluno malaŭroras
malvek' maliras kun malplen'
kaj oni maldeĵoras

다시 위로