Ku rupapuro rw'ibirimwo

Ruseca Esperanto

ca, kivuye

Ubutumwa 13

ururimi: Esperanto

Rujo (Kwerekana umwidondoro) 18 Nyakanga 2014 18:37:33

sergejm:- ne uzu aktivajn kunmetitajn verboformojn, ekz. "mi estas veninta" => "mi alvenis"
Ŝajnas al mi ke tiuj ekzemploj estas parte, tamen ne plene samsignifaj. Se oni aldonas la vorton "hieraŭ" al ambaŭ frazoj, ekz. "Mi alvenis hieraŭ" estas tuje komprenebla, kvankam "Mi estas veninta hieraŭ", tute ne.

amigueo (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2014 13:42:39

sergejm:Krom ne uzi aktrikolon, vi povas meti komojn laŭ ruslingvaj reguloj kaj uzi rusecan vortordon.
- ĉiam metu komon antaux "ke", "ĉar" k.t.p.
- ne uzu infinitivon post akuzativo, ekz. "mi vidis lin veni" => "mi vidis, ke li alvenis"
- ne uzu aktivajn kunmetitajn verboformojn, ekz. "mi estas veninta" => "mi alvenis"
- uzu "sia" (?), kiam la subjekto estas mi, ni kaj vi.
- uzu "sia" (?), kiel malo de "alia/fremda"
- ne uzu "estas" (?).
mi ŝatas tian kamaleonecon, por imiti lingvon. ridulo.gif

nornen (Kwerekana umwidondoro) 9 Gitugutu 2014 18:17:39

Uzante la proponojn de sergejm, mi klopodis traduki la 6an artikolon de la ekzercaro rusesperanten:

Z:§6
Infano ne estas matura homo. ― La infano jam ne ploras. ― La ĉielo estas blua. ― Kie estas la libro kaj la krajono? ― La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. ― Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Sur la tero kuŝas ŝtono.
Rusece:
§6
Infano ne matura homo.
Infano jam ne ploras.
Ĉielo blua.
Kie libro kaj krajono?
Libro sur tablo, kaj krajono (kuŝas) sur fenestro.
Sur fenestro (kuŝas) krajono kaj plumo.
Jen pomo.
Jen pomo, kiun mi trovis.
Sur tero (kuŝas) ŝtono.
Ĉu tio sonas rusece?

Mi persone ĝenerale forigus la finaĵon -o por aldoni pli konsonantecon:

Rusece:
§6
Infan ne matura hom.
Infan jam ne ploras.
Ĉiel blua.
Kie libr kaj krajon?
Libr sur tabl, kaj krajon (kuŝas) sur fenestr.
Sur fenestr (kuŝas) krajon kaj plum.
Jen pom.
Jen pom, kiun mi trovis.
Sur ter (kuŝas) ŝton.

Subira ku ntango