前往目錄

Ruseca Esperanto

貼文者: sparksbet, 2014年9月2日

訊息: 14

語言: Esperanto

Rujo (顯示個人資料) 2014年9月18日下午6:37:33

sergejm:- ne uzu aktivajn kunmetitajn verboformojn, ekz. "mi estas veninta" => "mi alvenis"
Ŝajnas al mi ke tiuj ekzemploj estas parte, tamen ne plene samsignifaj. Se oni aldonas la vorton "hieraŭ" al ambaŭ frazoj, ekz. "Mi alvenis hieraŭ" estas tuje komprenebla, kvankam "Mi estas veninta hieraŭ", tute ne.

ĉevino (顯示個人資料) 2014年9月18日下午7:17:25

La rusa lingvo havas malmultajn tempojn (tamen aspektojn), sed komparante kun la latinidaj, la simplaj tempoj de esperanto ne tradukas ĉiujn tempojn kaj aspektojn, ĉefe intecajn, krom se oni uzas formajn kiajn "alvenintas/estis alveninta/j"...

Tiun problemon oni renkontas ankaŭ en la anglan kaj aliajn konstruitajn lingvojn, kiajn la Lingua Franca Nova (Elefen). La respondo, kiun oni kutime faras, estas ke oni adverbojn uzu... Sed se oni bezonas adverbojn por precizigi la tempon kaj aspektojn, oni nur adverbojn uzu kaj tempojn ne plu !

Ekz.
esperante mi manĝis
france:
je mangeai (mi manĝis) lit.
j'ai mangé (mi estas manĝinta)
je mangeais (mi estis manĝanta)
j'avais mangé (mi estis manĝinta)
j'eus mangé (mi iĝis manĝinta) lit.

amigueo (顯示個人資料) 2014年10月9日下午1:42:39

sergejm:Krom ne uzi aktrikolon, vi povas meti komojn laŭ ruslingvaj reguloj kaj uzi rusecan vortordon.
- ĉiam metu komon antaux "ke", "ĉar" k.t.p.
- ne uzu infinitivon post akuzativo, ekz. "mi vidis lin veni" => "mi vidis, ke li alvenis"
- ne uzu aktivajn kunmetitajn verboformojn, ekz. "mi estas veninta" => "mi alvenis"
- uzu "sia" (?), kiam la subjekto estas mi, ni kaj vi.
- uzu "sia" (?), kiel malo de "alia/fremda"
- ne uzu "estas" (?).
mi ŝatas tian kamaleonecon, por imiti lingvon. ridulo.gif

nornen (顯示個人資料) 2014年10月9日下午6:17:39

Uzante la proponojn de sergejm, mi klopodis traduki la 6an artikolon de la ekzercaro rusesperanten:

Z:§6
Infano ne estas matura homo. ― La infano jam ne ploras. ― La ĉielo estas blua. ― Kie estas la libro kaj la krajono? ― La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. ― Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo. ― Jen estas pomo. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis. ― Sur la tero kuŝas ŝtono.
Rusece:
§6
Infano ne matura homo.
Infano jam ne ploras.
Ĉielo blua.
Kie libro kaj krajono?
Libro sur tablo, kaj krajono (kuŝas) sur fenestro.
Sur fenestro (kuŝas) krajono kaj plumo.
Jen pomo.
Jen pomo, kiun mi trovis.
Sur tero (kuŝas) ŝtono.
Ĉu tio sonas rusece?

Mi persone ĝenerale forigus la finaĵon -o por aldoni pli konsonantecon:

Rusece:
§6
Infan ne matura hom.
Infan jam ne ploras.
Ĉiel blua.
Kie libr kaj krajon?
Libr sur tabl, kaj krajon (kuŝas) sur fenestr.
Sur fenestr (kuŝas) krajon kaj plum.
Jen pom.
Jen pom, kiun mi trovis.
Sur ter (kuŝas) ŝton.

回到上端