Al la enhavo

Uzado de Esperanto post uzado de angla lingvo.

de Francisko1, 2014-septembro-03

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2014-septembro-03 22:18:37

Hieraŭ venis al mia kapo ĉi tiu frazo, kiun mi publikigis en mia fejsbuko. Kion vi opinias? Dankon.

"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-04 05:03:28

Mojosa!

Larmel (Montri la profilon) 2014-septembro-04 06:49:40

Tre bele! Tamen ankaŭ Esperanto havas siajn malfacilaĵojn, kvankam ĝi estas pli facile lernebla ol la angla. Atentu, ke oni normale ne bezonas la akuzativon post la vorto "post".

maratonisto (Montri la profilon) 2014-septembro-04 09:17:42

Francisko1:"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)
Tute vera.La angla estas malfacile lernebla. Kaj tio estas esprimebla ankaŭ en mono. Oni kalkulis, ke en EU la instruado kaj uzo de fremdaj lingvoj kostas 350 miliardoj (!) da eŭroj ĉiujare. Eĉ kruda pritakso rezultas pli ol miliardo eŭroj en mondo ĉiujare. Substitui kun Esperanto ebligus ŝpari du trionon de tiuj elspezoj. Sed en mondo regas amasa mazoĥismo kun lernado de la angla.

sergejm (Montri la profilon) 2014-septembro-04 09:34:26

maratonisto:Substitui kun Esperanto ebligus ŝpari du trionon de tiuj elspezoj. Sed en mondo regas amasa mazoĥismo kun lernado de la angla.
Lernado de la angla tuj donas profiton, lernado de Esperanto donos profiton nur kiam aliaj elektos Esperanton kaj tradukos necesajn anglaĵojn en Esperanton.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-septembro-04 15:46:08

"Lernado de la angla tuj donas profiton, lernado de Esperanto donos profiton nur kiam aliaj elektos Esperanton kaj tradukos necesajn anglaĵojn en Esperanton."

Jes, se hodiaŭ la duonmondo parolas la anglan, morgaŭ ne parolos ĉiuj esperanton. Ne eblas rapide substitue la anglan kun esperanto, tio estas klarega.
Tamen ekzistas vojo iomete enkonduki esperanton, farante tiel la lernadon de fremdlingvoj pli malmultekosta kaj la mondon pli ĝusta. Por tio bezonas fari esperanton plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Tiam ĉiam pli kaj pli lernantoj (aŭ iliaj gepatroj) elektus esperanton. Tiu vojo praktike ne bezonas elspezojn kaj estas sendolora.
Nun la konkurenco de esperanto kaj angla ne estas justa. Por instruado de la angla oni elspezas trilionon da eŭroj ĉiujare kaj por instruado de esperanto nenion. Simple pro tio, ke ne eblas elekti esperanton.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-05 13:01:26

Terurĉjo:
Esperanto estas morta artefarita elpensita tute ne progresanta kodo, kiu taŭgas nur esprimi simplajn pensojn kaj opiniojn.
Parolu por vi mem. Mi kaj multaj aliaj povas esprimi tiel bone kiel en la denaskajn lingvojn. La nura limo de uzado por mi estas la vortprovizon, kiu pligrandiĝas ĉiutage.

Alkanadi (Montri la profilon) 2014-septembro-09 14:42:58

Francisko1:Hieraŭ venis al mia kapo ĉi tiu frazo, kiun mi publikigis en mia fejsbuko. Kion vi opinias? Dankon.

"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)
Bona frazo sed eble ŝanĝos la ĉapojn.

Mi estas denaska anglalingvano, sed mi pensas ke mi devas konsenti kun vin. La angla estas tre malfacila.

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-septembro-09 16:15:01

Kaj jam la sono de Esperanto estas pli bela ol la angla.

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-septembro-09 21:02:44

Terurĉjo:
kaŝperanto:
Terurĉjo:
Esperanto estas morta artefarita elpensita tute ne progresanta kodo, kiu taŭgas nur esprimi simplajn pensojn kaj opiniojn.
Parolu por vi mem. Mi kaj multaj aliaj povas esprimi tiel bone kiel en la denaskajn lingvojn. La nura limo de uzado por mi estas la vortprovizon, kiu pligrandiĝas ĉiutage.
kaj damnita akuzativo
Ve, vi elmetis mian fiuzadon de akuzativo trifoje en unu afiŝo. Me provus senkulpigi min ĉar "estis malfrue" aŭ "mi estis laca", sed eble la vero estas ke mi estis iomete senzorga. lango.gif

Mi vere ankaŭ havas problemojn uzi akuzatiovon post iuj prepozicioj, sed ne post ĉiuj prepozicioj. Mi ne komprenas kial mi uzis akuzativon sur "vortprovizo". Eble mi ekfreneziĝas. okulumo.gif

Reen al la supro