Till sidans innehåll

Uzado de Esperanto post uzado de angla lingvo.

av Francisko1, 3 september 2014

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

Francisko1 (Visa profilen) 3 september 2014 22:18:37

Hieraŭ venis al mia kapo ĉi tiu frazo, kiun mi publikigis en mia fejsbuko. Kion vi opinias? Dankon.

"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)

robbkvasnak (Visa profilen) 4 september 2014 05:03:28

Mojosa!

Larmel (Visa profilen) 4 september 2014 06:49:40

Tre bele! Tamen ankaŭ Esperanto havas siajn malfacilaĵojn, kvankam ĝi estas pli facile lernebla ol la angla. Atentu, ke oni normale ne bezonas la akuzativon post la vorto "post".

maratonisto (Visa profilen) 4 september 2014 09:17:42

Francisko1:"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)
Tute vera.La angla estas malfacile lernebla. Kaj tio estas esprimebla ankaŭ en mono. Oni kalkulis, ke en EU la instruado kaj uzo de fremdaj lingvoj kostas 350 miliardoj (!) da eŭroj ĉiujare. Eĉ kruda pritakso rezultas pli ol miliardo eŭroj en mondo ĉiujare. Substitui kun Esperanto ebligus ŝpari du trionon de tiuj elspezoj. Sed en mondo regas amasa mazoĥismo kun lernado de la angla.

sergejm (Visa profilen) 4 september 2014 09:34:26

maratonisto:Substitui kun Esperanto ebligus ŝpari du trionon de tiuj elspezoj. Sed en mondo regas amasa mazoĥismo kun lernado de la angla.
Lernado de la angla tuj donas profiton, lernado de Esperanto donos profiton nur kiam aliaj elektos Esperanton kaj tradukos necesajn anglaĵojn en Esperanton.

maratonisto (Visa profilen) 4 september 2014 15:46:08

"Lernado de la angla tuj donas profiton, lernado de Esperanto donos profiton nur kiam aliaj elektos Esperanton kaj tradukos necesajn anglaĵojn en Esperanton."

Jes, se hodiaŭ la duonmondo parolas la anglan, morgaŭ ne parolos ĉiuj esperanton. Ne eblas rapide substitue la anglan kun esperanto, tio estas klarega.
Tamen ekzistas vojo iomete enkonduki esperanton, farante tiel la lernadon de fremdlingvoj pli malmultekosta kaj la mondon pli ĝusta. Por tio bezonas fari esperanton plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Tiam ĉiam pli kaj pli lernantoj (aŭ iliaj gepatroj) elektus esperanton. Tiu vojo praktike ne bezonas elspezojn kaj estas sendolora.
Nun la konkurenco de esperanto kaj angla ne estas justa. Por instruado de la angla oni elspezas trilionon da eŭroj ĉiujare kaj por instruado de esperanto nenion. Simple pro tio, ke ne eblas elekti esperanton.

kaŝperanto (Visa profilen) 5 september 2014 13:01:26

Terurĉjo:
Esperanto estas morta artefarita elpensita tute ne progresanta kodo, kiu taŭgas nur esprimi simplajn pensojn kaj opiniojn.
Parolu por vi mem. Mi kaj multaj aliaj povas esprimi tiel bone kiel en la denaskajn lingvojn. La nura limo de uzado por mi estas la vortprovizon, kiu pligrandiĝas ĉiutage.

Alkanadi (Visa profilen) 9 september 2014 14:42:58

Francisko1:Hieraŭ venis al mia kapo ĉi tiu frazo, kiun mi publikigis en mia fejsbuko. Kion vi opinias? Dankon.

"UZADO DE ESPERANTO POST UZADO DE ANGLA LINGVO ESTAS KVAZAUX RICEVI KARESON POST AMASON DA FRAPOJ" (Francisko J. Garcia)
Bona frazo sed eble ŝanĝos la ĉapojn.

Mi estas denaska anglalingvano, sed mi pensas ke mi devas konsenti kun vin. La angla estas tre malfacila.

robbkvasnak (Visa profilen) 9 september 2014 16:15:01

Kaj jam la sono de Esperanto estas pli bela ol la angla.

kaŝperanto (Visa profilen) 9 september 2014 21:02:44

Terurĉjo:
kaŝperanto:
Terurĉjo:
Esperanto estas morta artefarita elpensita tute ne progresanta kodo, kiu taŭgas nur esprimi simplajn pensojn kaj opiniojn.
Parolu por vi mem. Mi kaj multaj aliaj povas esprimi tiel bone kiel en la denaskajn lingvojn. La nura limo de uzado por mi estas la vortprovizon, kiu pligrandiĝas ĉiutage.
kaj damnita akuzativo
Ve, vi elmetis mian fiuzadon de akuzativo trifoje en unu afiŝo. Me provus senkulpigi min ĉar "estis malfrue" aŭ "mi estis laca", sed eble la vero estas ke mi estis iomete senzorga. lango.gif

Mi vere ankaŭ havas problemojn uzi akuzatiovon post iuj prepozicioj, sed ne post ĉiuj prepozicioj. Mi ne komprenas kial mi uzis akuzativon sur "vortprovizo". Eble mi ekfreneziĝas. okulumo.gif

Tillbaka till toppen