前往目錄

Kio estas la plej facila maniero por gajni monon per Esperanto?

貼文者: Alkanadi, 2014年9月11日

訊息: 20

語言: Esperanto

Alkanadi (顯示個人資料) 2014年9月11日下午2:40:51

Kio estas la plej facila maniero por gajni monon per Esperanto?

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年9月11日下午2:52:24

Rabu bankoj... okulumo.gif

efilzeo (顯示個人資料) 2014年9月11日下午5:27:31

1) belega kanalo en youtube. vi jam gajnus iom se vi akirus 1000 abonatojn.
2) kreu belegan retejon kie vi vendas aferojn pri esperanto kiel t-ĉemizoj, vestoj, flagoj ktp.
3) instruu esperanton. mi konas ulon kiu instruas esperanton en ĉinio. li ne profitas multe sed profitas.

morico (顯示個人資料) 2014年10月6日下午1:44:49

Kiom da mono oni povus gajni per esperanto?
Minimume 30.000 MILIARDOJ DA DOLAROJ aŭ EŬROJ ĉar :
Paroli esperanto necesas meze 500 horojn.
Paroli la anglan necesas meze minimume 3500 horojn.
Mi pripensas al la 95% da ne naskiĝ-angloparolantoj.
La diferenco por ĉiu lernanto estas 3000 horojn.
Hipotezu ke du miliardoj da homoj necesas Internacian lingvon (ILO).
Se akordo ekzistus por esperanto, la ŝparo por ĉiu estus 3000 horoj.
La ŝparo por la du miliardoj estas 6000 miliardoj da horoj.
Hipotezu ke la meza gajno por la mezaj klasoj estas 5 dolaroj (pli en la Nordo, malpli en la Sudo).
La totala ŝparo estas 6000 miliardoj mult-obligataj da 5 $ = 30.000 miliardoj da dolaroj.)

jismith1989 (顯示個人資料) 2014年10月6日下午5:08:45

kaŝperanto:Rabu bankoj... okulumo.gif
Kiamaniere gravas la rabado de banko plu ol la fondado?

Bertolt Brecht (angla ligilo -- nur ĉar la esperanta kaj germana kaj franca vikiaj paĝoj ne enhavas tiun citaĵon)

pedroluis (顯示個人資料) 2014年10月7日下午1:46:52

Tolstoï:
Alkanadi:Kio estas la plej facila maniero por gajni monon per Esperanto?
Kial vi gajnis monojn per Esperanto ? Mi ne komprenas. Estas ne la celo el Esperanto. Lerni esperantlingvon , ne simple lerni lingvon, ankaŭ estas viva filiozofio. Mi ne kredas ke esperantlingvo kreigis por gajni da monoj, ne estas Esperanta filozofio.

Kore

Makzbo
Mi konsentas.

kaŝperanto (顯示個人資料) 2014年10月7日下午3:25:41

Ho, ĉi fadeno reviviĝas.

Eble pli serioza respondo estus ludi aŭ kanti muzikon kaj vendi mp3-ojn kaj KD-ojn. Vi ankaŭ povas vendi instruaĵojn pri Esperanto, sed estas sufiĉa kvanto da senpagaj fontoj, do eble vi ne gajnus multe da mono tiomaniere.

jismith1989:
kaŝperanto:Rabu bankoj... okulumo.gif
Kiamaniere gravas la rabado de banko plu ol la fondado?

Bertolt Brecht (angla ligilo -- nur ĉar la esperanta kaj germana kaj franca vikiaj paĝoj ne enhavas tiun citaĵon)
Mi eble tradukus tiun citaĵon kiel "Kiel kompari rabado de banko al fondado de banko." Sed estas iom malfacile tradukite ĉiuokaze...

ustra (顯示個人資料) 2014年10月7日下午4:20:07

Kvankam mia kapablo de Esperanto estas ankoraŭ modesta, mi trovas ambaŭ tradukojn tro malprecize.

La germana "Was ist ein Einbruch in eine Bank gegen die Gründung einer Bank?" mi tradukus jene:

Kio estas enrompiĝo en banko kontraŭ la fondiĝo de banko?

Christa627 (顯示個人資料) 2014年10月7日下午8:07:20

ustra:Kio estas enrompiĝo en banko kontraŭ la fondiĝo de banko?
Mi ne komprenas la germanan, do povas diri nenion pri la precizeco de la traduko. Mi nur scias, ke mi tute ne scias kion signifas tiu frazo.

ustra (顯示個人資料) 2014年10月7日下午8:34:32

Christa627:
ustra:Kio estas enrompiĝo en banko kontraŭ la fondiĝo de banko?
Mi ne komprenas la germanan, do povas diri nenion pri la precizeco de la traduko. Mi nur scias, ke mi tute ne scias kion signifas tiu frazo.
Angle vortvorte signifas tiun:
What is a break-in into a bank against the foundation of a bank?

Ĉi tiu ankaŭ estas la ekzakta germana senco.
Ĉu vere estas mia traduko tiel malĝusta?
Kiel vi tradukus ĝin?

回到上端