Kwa maudhui

protestanto

ya Junpe, 14 Septemba 2014

Ujumbe: 10

Lugha: Esperanto

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2014 3:58:32 asubuhi

Ĉu oni devas eviti uzadon de la vortoj "protestanto" kaj "protestanta", kiam oni volas diri pri persono, kiu protestas, kaj ne pri persono je religio protestantismo?

HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2014 5:49:05 asubuhi

Tute ne. La fraza senco ebligas distingi la du sencojn. Ekzakte kiel la vorto esperanto ki povas signifi ne lingvon sed tiun, kiu esperas.
PIV metas majusklon por la religia senco.

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2014 10:01:46 asubuhi

Dankon! (^^)

Alkanadi (Wasifu wa mtumiaji) 14 Septemba 2014 3:38:10 alasiri

Vi povu diri "manifestanto" mi pensas, sed mi ne scias.

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2014 12:31:49 asubuhi

Alkanadi:Vi povu diri "manifestanto" mi pensas, sed mi ne scias.
Ho, jes. Dankon!

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2014 7:23:10 asubuhi

Junpe:Ĉu oni devas eviti uzadon de la vortoj "protestanto" kaj "protestanta", kiam oni volas diri pri persono, kiu protestas, kaj ne pri persono je religio protestantismo?
Protestanto signifas unuavice ‘persono kiu protestas’. Nur en kunteksto, kiu klare komprenigas, ke temas pri diversspecaj kristanoj, ĝi povas signifi membron de Reformacia kristana eklezio. Ankaŭ en tia uzo la origino de la vorto estas ‘presono kiu protestas (kontraŭ la la papo aŭ ties katolika eklezio)’.

Vi ne bezonas eviti la uzon en la normala signifo. Kiel HaleBopp atentigis, oni povas skribi, kun majusklo, "Protestanto" por neprigi la religian sencon. Sed eblas diversmaniere uzi majusklojn pri eklezioj kaj religianoj.

Junpe (Wasifu wa mtumiaji) 15 Septemba 2014 9:58:44 alasiri

Ondo:

Oni ne povas uzi majusklojn, kiam oni parolas, sed, ho, "protestanto" signifas unuavice "persono, kiu protestas". Dankon!

mbalicki (Wasifu wa mtumiaji) 16 Septemba 2014 8:28:55 asubuhi

Ĉu Zamenhof iam ajn uzis tiun vorton? Eble li provis uzi iome ŝanĝitan formon de tio? Eble kiel „flam·ing·o”—„flameng·o”, „ĝin·o”—„ĝinn·o” aŭ „ĥoler·o”—„koler·o” li diris pri „protest·ant·o”—„protestent·o”?

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2014 1:13:11 alasiri

Junpe:Oni ne povas uzi majusklojn, kiam oni parolas, sed, ho, "protestanto" signifas unuavice "persono, kiu protestas". Dankon!
Jes, pri uzo de majuskloj en parolo vi ja pravas. Sed oni povas ĉiam aldoni ion al la kunteksto por klarigi, ke temas pri branĉo de la kristana religio, aŭ uzi pli longan vorton, ekz. kristano-protestanto. Certe eblas ankaŭ nomi kristanojn-protestantojn reformacianoj. Tamen, oni memoru, ke precipe iuj branĉoj de la movado estas nomataj reformitaj eklezioj, kaj se temas pri detala pritrakto de Kristanismo, oni estu iom singarda pri siaj terminoj kaj klare difinu tiujn.

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Septemba 2014 1:20:35 alasiri

mbalicki:Ĉu Zamenhof iam ajn uzis tiun vorton? Eble li provis uzi iome ŝanĝitan formon de tio? Eble kiel „flam·ing·o”—„flameng·o”, „ĝin·o”—„ĝinn·o” aŭ „ĥoler·o”—„koler·o” li diris pri „protest·ant·o”—„protestent·o”?
Ne, almenaŭ mi ne scias pri tia provo, kaj laŭ la Plena Ilustrita Vortaro la vorto Protestanto estas Zamenhofa.

Kurudi juu