Beiträge: 12
Sprache: Esperanto
AnthonyLondon (Profil anzeigen) 22. September 2014 16:12:05
"Li leviĝis kaj turnis sin al mi"
Ĉu eblas diri:
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"
Dankon.
KoLonJaNo (Profil anzeigen) 22. September 2014 19:40:45
AnthonyLondon:Ĉu eblas diri:Kial ne?
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"
Oni uzus "stariĝis" kaj "sidiĝis" simile.
Post pli ol kvin jaroj en Peplando mi eble inklinas
pli al iĝ-umado ol uzado de "sin" simple pro la
limigo de longo por ĉiu pepo (140 signoj).
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Ĝis!
Terurĉjo (Profil anzeigen) 23. September 2014 09:17:40
laŭ mi ĉiun esprimon "-i sin" oni povas anstataŭigi per -iĝi, sed ne male
ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari.
krome (pri tio siatempe Zamenhof skribis), -iĝ- uziĝas, kiam la ago estas aŭtomata, ekz. pordo fermiĝas, sed ne fermas sin (ĉar ĝi ne kapablas tion fari pro manko de manoj
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
akueck (Profil anzeigen) 23. September 2014 14:51:07
Terurĉjo:... kaj starigi sin.
ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
Terurĉjo:krome (pri tio siatempe Zamenhof skribis), -iĝ- uziĝas, kiam la ago estas aŭtomata,Chu? En la Fundamenta Ekzercaro sin trovas jena ekzemplo:
§39: "Sidigu vin (au sidighu), sinjoro!"
Nu, eble temas pri sinjoro, kies alparolanto ne scias, chu li povas nur sigidi sin ne-automate au chu li povas nur sidighi automate
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Terurĉjo:ekz. pordo fermiĝas, sed ne fermas sin (ĉar ĝi ne kapablas tion fari pro manko de manoj§25: "Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton.")
Bolanta akvo kaj fenestro havas nek manojn nek okulojn nek orelojn nek nazojn, kaj tamen ili kapablas sin trovi
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Terurĉjo (Profil anzeigen) 23. September 2014 15:59:15
akueck:vi pravasTerurĉjo:ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari... kaj starigi sin.
turniĝi estas turnigi sin
leviĝi estas levigi sin
esperanto ne estas dogmo. ĉiu rajtas uzi ĝin laŭplaĉe, necesas nur, ke la ceteraj tiun komprenu.
mi opinias, ke "domo konstruiĝas" estas pli konvena esprimo ol "domo konstruas sin", ĉu ne?
akueck (Profil anzeigen) 23. September 2014 16:20:15
Terurĉjo:Ne, turni sin.akueck:turniĝi estas turnigi sinTerurĉjo:ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari... kaj starigi sin.
Terurĉjo:leviĝi estas levigi sinNe, levi sin.
Terurĉjo:esperanto ne estas dogmo. ĉiu rajtas uzi ĝin laŭplaĉe,necesas nur, ke la ceteraj tiun komprenu.Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.
matus1940 (Profil anzeigen) 23. September 2014 16:45:22
Jen sugesto: Esperante oni pensu laŭ pepoj. Tiel, oni skribu: "...en kiu bolantas akvo, eliras vaporo; tra la fenestro apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."
Mia opinie, "vox media" t.e. "Li turnis sin" k.sim. taŭgas al pensantaj estaĵoj; temante pri senanimaĵoj, oni uzu "Ĝi turniĝas..." k.sim. Ĉiam oni preferu pli konĉizan esprimon.
Terurĉjo (Profil anzeigen) 23. September 2014 16:48:25
akueck:Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.sekvante vian logikon, ne fariĝi, sed fari sin (vin). mi ja havas manojn.
Terurĉjo (Profil anzeigen) 23. September 2014 16:53:41
matus1940:Jen sugesto: Esperante oni pensu laŭ pepoj. Tiel, oni skribu: "...en kiu bolantas akvo, eliras vaporo; tra la fenestro apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."unue, la verbo "bolanti" ne ekzistas.
Mia opinie, "vox media" t.e. "Li turnis sin" k.sim. taŭgas al pensantaj estaĵoj; temante pri senanimaĵoj, oni uzu "Ĝi turniĝas..." k.sim. Ĉiam oni preferu pli konĉizan esprimon.
due, eĉ se mi estas pensanta estaĵo, mi ne kapablas fari min membro de la akademio, nur fariĝi (se oni min elektos), ĉu ne?
akueck (Profil anzeigen) 23. September 2014 17:54:32
Terurĉjo:Temas ne pri mia logiko, sed pri de vi prezentita regulo sen bazo en la normo de Esperanto.akueck:Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.sekvante vian logikon, ne fariĝi, sed fari sin (vin). mi ja havas manojn.