去目錄頁

"Li turnis sin" aŭ "Li turniĝis"

AnthonyLondon, 2014年9月22日

讯息: 12

语言: Esperanto

AnthonyLondon (显示个人资料) 2014年9月22日下午4:12:05

Mi ĵus legis tekston en kiu mi vidis:

"Li leviĝis kaj turnis sin al mi"

Ĉu eblas diri:
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"

Dankon.

KoLonJaNo (显示个人资料) 2014年9月22日下午7:40:45

Saluton!

AnthonyLondon:Ĉu eblas diri:
"Li leviĝis kaj turniĝis al mi"
"Li levis sin kaj turnis sin al mi"
Kial ne?

Oni uzus "stariĝis" kaj "sidiĝis" simile.

Post pli ol kvin jaroj en Peplando mi eble inklinas
pli al iĝ-umado ol uzado de "sin" simple pro la
limigo de longo por ĉiu pepo (140 signoj). ridulo.gif

Ĝis!

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年9月23日上午9:17:40

ne tre konvenaj ekzemploj mie, ĉar la ambaŭ estas netransitivaj, dum levi kaj turni estas transitivaj

laŭ mi ĉiun esprimon "-i sin" oni povas anstataŭigi per -iĝi, sed ne male

ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari.

krome (pri tio siatempe Zamenhof skribis), -iĝ- uziĝas, kiam la ago estas aŭtomata, ekz. pordo fermiĝas, sed ne fermas sin (ĉar ĝi ne kapablas tion fari pro manko de manoj lango.gif)

akueck (显示个人资料) 2014年9月23日下午2:51:07

Terurĉjo:
ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
... kaj starigi sin.

Terurĉjo:krome (pri tio siatempe Zamenhof skribis), -iĝ- uziĝas, kiam la ago estas aŭtomata,
Chu? En la Fundamenta Ekzercaro sin trovas jena ekzemplo:

§39: "Sidigu vin (au sidighu), sinjoro!"

Nu, eble temas pri sinjoro, kies alparolanto ne scias, chu li povas nur sigidi sin ne-automate au chu li povas nur sidighi automate okulumo.gif

Terurĉjo:ekz. pordo fermiĝas, sed ne fermas sin (ĉar ĝi ne kapablas tion fari pro manko de manoj lango.gif)
§25: "Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Bolanta akvo kaj fenestro havas nek manojn nek okulojn nek orelojn nek nazojn, kaj tamen ili kapablas sin trovi okulumo.gif

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年9月23日下午3:59:15

akueck:
Terurĉjo:ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
... kaj starigi sin.
vi pravas
turniĝi estas turnigi sin
leviĝi estas levigi sin

esperanto ne estas dogmo. ĉiu rajtas uzi ĝin laŭplaĉe, necesas nur, ke la ceteraj tiun komprenu.
mi opinias, ke "domo konstruiĝas" estas pli konvena esprimo ol "domo konstruas sin", ĉu ne?

akueck (显示个人资料) 2014年9月23日下午4:20:15

Terurĉjo:
akueck:
Terurĉjo:ekzemple stariĝi ne estas stari sin (neebla esprimo), sed ekstari
... kaj starigi sin.
turniĝi estas turnigi sin
Ne, turni sin.

Terurĉjo:leviĝi estas levigi sin
Ne, levi sin.

Terurĉjo:esperanto ne estas dogmo. ĉiu rajtas uzi ĝin laŭplaĉe,necesas nur, ke la ceteraj tiun komprenu.
Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.

matus1940 (显示个人资料) 2014年9月23日下午4:45:22

"Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Jen sugesto: Esperante oni pensu laŭ pepoj. Tiel, oni skribu: "...en kiu bolantas akvo, eliras vaporo; tra la fenestro apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."

Mia opinie, "vox media" t.e. "Li turnis sin" k.sim. taŭgas al pensantaj estaĵoj; temante pri senanimaĵoj, oni uzu "Ĝi turniĝas..." k.sim. Ĉiam oni preferu pli konĉizan esprimon.

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年9月23日下午4:48:25

akueck:Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.
sekvante vian logikon, ne fariĝi, sed fari sin (vin). mi ja havas manojn.

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年9月23日下午4:53:41

matus1940:Jen sugesto: Esperante oni pensu laŭ pepoj. Tiel, oni skribu: "...en kiu bolantas akvo, eliras vaporo; tra la fenestro apud la pordo, la vaporo iras sur la korton."
Mia opinie, "vox media" t.e. "Li turnis sin" k.sim. taŭgas al pensantaj estaĵoj; temante pri senanimaĵoj, oni uzu "Ĝi turniĝas..." k.sim. Ĉiam oni preferu pli konĉizan esprimon.
unue, la verbo "bolanti" ne ekzistas.
due, eĉ se mi estas pensanta estaĵo, mi ne kapablas fari min membro de la akademio, nur fariĝi (se oni min elektos), ĉu ne?

akueck (显示个人资料) 2014年9月23日下午5:54:32

Terurĉjo:
akueck:Kun tia miskompreno je tio, kio estas ghusta Esperanto, vi povus facile farighi membro de la Akademio de Esperanto.
sekvante vian logikon, ne fariĝi, sed fari sin (vin). mi ja havas manojn.
Temas ne pri mia logiko, sed pri de vi prezentita regulo sen bazo en la normo de Esperanto.

回到上端