Přejít k obsahu

Esti sufiĉe ĝustatempe

od uživatele haydn ze dne 27. září 2014

Příspěvky: 14

Jazyk: Esperanto

sudanglo (Ukázat profil) 28. září 2014 11:54:48

3. Li apenaŭ *is trafiklumon.
Angle: he almost didn't beat the lights - Esperante: Li apenaŭ antaŭis la lumŝanĝon (la haltlumon).

haydn (Ukázat profil) 28. září 2014 17:14:27

Vi, "raffadalbo", lerte klarigas! ridego.gif

Mi ĵus legadis la plej novan Kontakton. Mi hazarde trafis citaĵon: "La konferencon en Nov-Delhio mi maltrafis pro la neplanita atendado en Lukla [...]".

Tiu vorto ja estas amplekse varia je signifo.

Eble vortaristoj pli bone atentu tiajn vortajn sencojn, kiajn neniel eblas diveni, kiel tiun ĉi.

haydn (Ukázat profil) 28. září 2014 17:31:58

sudanglo:Eble Usananoj diras make the train por trafi trajnon, sed por miaj anglaj oreloj tio ne sonas tiel natura.
Pardonon. Mi mem ne estas indiĝena parolanto de la angla. Sed ĉu la anglaĵoj ĝustas, tio ne estis la vera demando.

nornen (Ukázat profil) 28. září 2014 18:38:47

Breto:
nornen:
Breto:"Atingi" tuj envenis mian menson...sed se tiu vorto ne sufiĉas, ĉu eble "akiri" aŭ "gajni" funkcius pli bone?
Tiuj ĉi tri verboj signifas malsamajn aferojn:

Kiam mi atingas trajnon, mi sukcesas preni ĝin.
Kiam mi akiras trajnon, mi aĉetas ĝin.
Kiam mi gajnas trajnon, mi ricevas ĝin de loterio.
Ĉu oni devas aĉeti ion por akiri ĝin? Mi supozis ke oni povus diversmaniere akiri ion. Tamen vi pravas: Nek "akiri" nek "gajni" ŝajnas ĝuste. Sed mi ankoraŭ opinias ke "atingi" bone funkcius. La unua ekzemplo el ReVo pri "atingi" estas "atingi la supron de la monto, la urbon"; se oni povas atingi urbon aŭ montan supron, kial ne trajnon?
Mi asertis pere de citaĵo, ke "atingi" ja taŭgas en propozicioj kiel "mi atingis la trajnon". Mi fakte ne komprenas vian demandon.

Zpět na začátek