Al la enhavo

Esti sufiĉe ĝustatempe

de haydn, 2014-septembro-27

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2014-septembro-28 11:54:48

3. Li apenaŭ *is trafiklumon.
Angle: he almost didn't beat the lights - Esperante: Li apenaŭ antaŭis la lumŝanĝon (la haltlumon).

haydn (Montri la profilon) 2014-septembro-28 17:14:27

Vi, "raffadalbo", lerte klarigas! ridego.gif

Mi ĵus legadis la plej novan Kontakton. Mi hazarde trafis citaĵon: "La konferencon en Nov-Delhio mi maltrafis pro la neplanita atendado en Lukla [...]".

Tiu vorto ja estas amplekse varia je signifo.

Eble vortaristoj pli bone atentu tiajn vortajn sencojn, kiajn neniel eblas diveni, kiel tiun ĉi.

haydn (Montri la profilon) 2014-septembro-28 17:31:58

sudanglo:Eble Usananoj diras make the train por trafi trajnon, sed por miaj anglaj oreloj tio ne sonas tiel natura.
Pardonon. Mi mem ne estas indiĝena parolanto de la angla. Sed ĉu la anglaĵoj ĝustas, tio ne estis la vera demando.

nornen (Montri la profilon) 2014-septembro-28 18:38:47

Breto:
nornen:
Breto:"Atingi" tuj envenis mian menson...sed se tiu vorto ne sufiĉas, ĉu eble "akiri" aŭ "gajni" funkcius pli bone?
Tiuj ĉi tri verboj signifas malsamajn aferojn:

Kiam mi atingas trajnon, mi sukcesas preni ĝin.
Kiam mi akiras trajnon, mi aĉetas ĝin.
Kiam mi gajnas trajnon, mi ricevas ĝin de loterio.
Ĉu oni devas aĉeti ion por akiri ĝin? Mi supozis ke oni povus diversmaniere akiri ion. Tamen vi pravas: Nek "akiri" nek "gajni" ŝajnas ĝuste. Sed mi ankoraŭ opinias ke "atingi" bone funkcius. La unua ekzemplo el ReVo pri "atingi" estas "atingi la supron de la monto, la urbon"; se oni povas atingi urbon aŭ montan supron, kial ne trajnon?
Mi asertis pere de citaĵo, ke "atingi" ja taŭgas en propozicioj kiel "mi atingis la trajnon". Mi fakte ne komprenas vian demandon.

Reen al la supro