К содержанию

Kiion fari kun malbona registaro?

от robbkvasnak, 28 сентября 2014 г.

Сообщений: 63

Язык: Esperanto

robbkvasnak (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 17:14:37

Mi ofte legas en lernu "la usonanoj", "la eŭropanoj", ktp. Nu, en Usono vivas iom pli ol 315.000.000 homoj. Mi ankaŭ vivas ĉi-tie. Mi pripensis miajn najbarojn hieraŭ - ĉar mi ĉi-paĝare legis pri "la usonanoj". Mi ne havas multajn similecojn kun miaj najbaroj - kaj fakte ili kune ankaŭ ne similas multe unu al la alia. Kelkaj parolas nur la hispanan, aliajn nur la anglan, kaj kelkaj ĉefe la haitian, iom da hispana kaj iom da angla. Ni tute ne samaspektas kaj niaj domoj, ĝardenoj kaj vestoj vere ne similas. Sed por iuj "lernu-anoj" mi ja estas usonano - ĉu tipa?
Kaj mi "havas" registaron (kiu ne apartenas al mi persone), parte da kiu mi elektis. Por kelkaj homoj (la vasta plejmulto) mi ne povis voĉdoni ĉar ili reprezentas aliajn ŝtatoj (estas entute 50 ŝtatoj en Usono, unu ĉefurboregiono kaj 6 kolonioj). Se mi mi kontentas pri "mia" registaro mi vere ne scias kion fari. Ĉu mi devigu ĝin stari en angulo kun la vizaĝo kontraŭ la muro ĝis ĝi akceptas agi laŭ miaj voloj? Aŭ ĉu mi devus meti tiun malicetan registaron trans miaj ĝenuoj kaj frapi ties pugon? Eble mi devus lavi ĝian buŝon per sapo ĉiam kiam ĝi diras ion kio ne plaĉas al mi.
Kiu inter la homoj ĉi-tie povas doni al mi konsilojn kion fari kun malbona registaro? Eble vi havas spertojn pri kioj mi nenion scias. Mi memkomprene deziras havi bonkondutan registaron kiu ne krios en publiko, kiu ne maltrinkos en sia vindaĵo kaj kiu ne batos la aliajn registarojn en la sablokesto - sed mia registaro ne ĉiam aŭkultas min kaj foje (ofte) faras aĵojn pri kioj mi ne konsentas. Kion faras vi kun viaj petolemaj registaroj?

Lakiro (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 18:05:25

Nenion faru! Pluraj niaj forumanoj havas malbonan registaron, tamen ne sekvas komunan histerion pri orienta minaco. Pluraj forumanoj ne akceptas mensogon kaj elpensitajn akuzojn.
Vi mem vidas kiel kondutas Obama. Li diris - ĉiuj tuj ripetas kiel papagoj. "Ebola, Rusio kaj Sirio". Laŭ Obama tio estas tri la plej grandaj minacoj al la paco. Li decidis kaj tuta mondo devas deklari militon al tiuj minacoj. Nu, ja li estas nobela paca premiito.
Reale li havas alian celon. Li trompas eŭropanojn por ke posedu eŭropan energian merkaton. Li volas vendadi al Eŭropo usonan gason. Tiun simplan aritmetikon jam kalkulis multaj infanoj. Pro tia usona agado ĉiuj malamas Usonon.
Sed tio tute ne signifas, ke ĉiuj usonanoj estas mavaj. Simple plimulto da usonanoj apogas registaran politikon. Vivi pro fremda ekonomiko estas usona plano. Tio estas granda profito por usonanoj. Konkuri kun aliaj ekonomikoj estas malfacila afero. Pli facila vojo - trompi kaj bombi. Tiel necesas konkeri la mondon laŭ via registaro. Necesas krei amasan psikozon kaj komunan paranojon. En Litovio, ekzemple, preskaŭ ĉiuj loĝantoj sincere kredas je rusa invado. Ili jam fuĝas el Litovio. Oni nomas tion "evakuado". Ĉu tio estas normale? Kiu Kulpas. Evidente usona propagando.

robbkvasnak (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 18:13:13

Vi devas fari ion pri via registaro. Ĝi ne tiam dece agas ankaŭ. Aŭ eble vi estas familiano de Juri Kovalĉuk, Genadi Timĉenko, Anfrej Fursenko, Vladimir Jakunin, Igor Seĉin aŭ Matias Warnig - tiam vi tute ne havas monajn zorgojn (feliĉulo) sed ankaŭ estas parto de la problemo. Aŭ diru al via registaro ne plu ĵeti sablon en la vizaĝon de la ukraineto en la kesto.

Sunjo (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 18:24:40

nu, demokratiaj agoj povus esti ekzemple: organizi (aŭ almenaŭ partopreni) manifestaciojn, organizi (aŭ almenaŭ subskribi) peticiojn, provi konvinki kaj aktivigi ankaŭ aliajn homojn kiuj ne konsentas pri la agoj de la registaro, ktp. Kaj kompreneble voĉdoni por tiuj politikistoj kaj partioj kiuj laŭ vi agus pli bone.

Se vi ĉion eblan provas kaj sukcesas: gratulon.
Se vi ĉion eblan provas kaj nesukcesas: tiam vi devas akcepti ke vi verŝajne reprezentas la opinion de malplimulto. Vi tiam havas la elekton inter akcepti demokratian decidon aŭ elmigri, se vi kredas ke ie oni pli reprezentas vian opinion.
Se vi ne ĉion eblan provas kaj nur plendas, tio estas tute senutila, precipe ĉi tie (malgraŭ la eblo ke tamen NSA kaj aliaj sekretaj servoj povas ekscii tion).

Lakiro (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 18:28:58

robbkvasnak:Vi devas fari ion pri via registaro. Ĝi ne tiam dece agas ankaŭ. Aŭ eble vi estas familiano de Juri Kovalĉuk, Genadi Timĉenko, Anfrej Fursenko, Vladimir Jakunin, Igor Seĉin aŭ Matias Warnig - tiam vi tute ne havas monajn zorgojn (feliĉulo) sed ankaŭ estas parto de la problemo. Aŭ diru al via registaro ne plu ĵeti sablon en la vizaĝon de la ukraineto en la kesto.
Mi ne konas iun ajn el nomitaj homoj. Vi donas al mi konsilon, sed ne konas problemon. En Ukrainio estis krima politika renverso kaj nejusta kapto de la potenco. Venis faŝistoj kaj naziistoj. Rusio neniam silentos kiam banderanoj murdados rusojn kaj ukrainojn, ŝtelos nian gason. Tia Ukrainio estas danĝera landeto por tuta Eŭropo. Kaj via konsilo estas stulta bleko. Tre stulta. Via Obama mem diris, ke ukrainia situacio dependas de Moskvo. Li pravas. La ordon faros Rusio. Ĉu vi komprenis?

robbkvasnak (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 18:55:50

Tiuj sinjoroj ĉiuj havas miliardojn da rubloj kaj ili estas la nomigitaj regantoj de la Rosija Banko, nomigitaj de sinjoro Putin. Ili estas anoj de la Ozero-Daĉa Komplekso kio apartenas al sinjoro Putin. http://en.wikipedia.org/wiki/Ozerohttps://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9E%D0%B7%D0%B5%D...https://uk.wikipedia.org/wiki/%D0%9E%D0%B7%D0%B5%D...
Al sunjo: elmigri? Kien? Ĉu vi jam provis ricevi loĝpermisilon kiel usonano? Mi ja loĝis en Germanio kaj estis ege malfacila obteni "Aufenthaltsgenehmigung" tiam. Mi ne povis fariĝi germana ŝtatano (mi volis) kaj mi ne povis voĉdoni. Mi devis reveni al Usono kiam miaj gepatroj malsaniĝis kaj bezonis mian flegon. Nun ili ja mortis sed mi ricevas mian sanflegon de la usona ŝtato - mi estas 67jara kaj bezonas kuracilojn por mia hipertensio, mia kolesterolo, ktp. Ĉu eble la germana ŝtato - kiu donas al mi 190 eŭrojn pomonate post mia 20jara labor tempo tie - zorgos por mi? Se jes, mi ĉion vendos ĉi-tie kaj tuj tanslokiĝos al Germanio.
Kaj jes, mi estas politike aktiva. Mi kampanjas ĉiam por la pli maldekstraj politikuloj ĉe ni - ofte por verda partio aŭ socialista - sed ili neniam gajnas. Eble vi ne ŝatas nian nunan prezidenton, Barack Obama, sed li ebligis al ni havi publikan sansekuron (provu vivi sen sansekuro) kaj li subtenas gejajn nuptojn tiel ke mi kaj mia kunulo havas pli bonan financan vivon ol antaŭe. Ekzemple, ni pagis ĉiun jaron $600 pli en usonaj impostoj antaŭe ĉar ni devis deklari niajn salajrojn unuopule. Ni estas kune kvazaŭ 20 jarojn do ni pagis preskaŭ $12.000 pli ol aliaj paroj. Imagu kion oni povas fari kun $12.000.

Sunjo (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 19:12:46

@Robb: kompreneble mi tion ne provis. Sed mi supozas ke estas pli malfacila por Afrikano ol por Usonano elmigri al Eŭropo. Sed se la vivo en Usono ne estas tiom malbona ke vi pretas riski vian vivnivelon tie, tiam vi kompreneble ne elmigru. Mi supozas ke tio estas unu de la kialoj kial tiom de la komplotteoristoj kiuj tiom aprezas Putin tamen ne elmigras al Rusio: ili perdus pli ol ili gajnus kaj preferas plendi (kaj komplotteoriumi) je alta nivelo.
Mi cetere ne malŝatas sinjoron Obama. Kvankam li agas sufiĉe fie mi kredas ke ĉiu ebla prezidanto el la respublika partio agus eĉ pli fie, kontraŭhomare, pormilite.

Lakiro (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 19:16:32

Oooo! Denove aperis reklamo pri geja bonfarto.
Mi iras naŭzi. Necesas forlasi tiun ĉi fadenon.

ustra (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 19:26:43

1.
Ne ploru kiam mi aŭ aliuloj skribas pri Faŝingtono. Vi scias ekzakte kiun mi adresas kaj kiu ne.

2.
Demokratioj ne ekzistas kaj balotadoj estas sensencaj. Registaroj estas nur marionetoj de ekonomio. Ne ili estas malbone, sed la ĉiodominanta monsistemo estas la problemo. Politikistoj estas ĉiutempe interŝanĝebla.
Tial ni ĉiuj devus studi almenaŭ la ĉefaj trajtoj de monsistemo.

3.
Komprenu, ke la monaristokratio posedas la amaskomunikilojn por direkti la publikan opinion.
Se honesta politikisto kritikus aŭ eĉ malobeus la monaristokration, li/ŝi estus likvidota pere gazetaro.

4.
Ni 99% sidas en la saman boaton. Kvereladojn inter ni helpas nur la 1%.

5.
Ni bezonas fundamentan sisteman ŝanĝiĝon kaj malcentralizado de nia vivo kun tute nova komprenado de mono.

6.
Kion fari? Informu aliulojn kaj batu la sistemon kie ĝi estas plej dolore: MONO
Limigu vian konsumon je la plej necesa. Ŝanĝu anstataŭ elspezi monon.

alimales (Показать профиль) 28 сентября 2014 г., 20:12:14

Lakiro:Oooo! Denove aperis reklamo pri geja bonfarto.
Mi iras naŭzi. Necesas forlasi tiun ĉi fadenon.
Oooo! Denove aperas la homofobia stulteco.
Mi iras ripozi. Necesas ke iu homofobiulo sufoku en sia vomaĵo.

Наверх