去目錄頁

La infano jam ne ploras.

nornen, 2014年10月15日

讯息: 13

语言: Esperanto

Terurĉjo (显示个人资料) 2014年10月18日上午6:08:51

povra infano.
ĝi ploradis dum longaj tagoj kaj noktoj pro manko de ĉokolado.
subite la mamriĉpatro donacis al ĝi grandegan sakon da "Nestle"(tm)
la infano tuj decidis daŭre ne plori, ĉesi plori, ne plori plu kaj koncentriĝi nur kaj ekskluzive ĉirkaŭ la manĝado.
kia feliĉo (kaj silento) vizitis la hejmon. ankoraŭ tri sekundojn antaŭe ĝi ploregis, sed nun la infano jam ne ploras.

amigueo (显示个人资料) 2014年10月20日下午1:08:23

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vort...
mi ŝatas trion jam/ankoraŭ/plu
(trio estas triopo, nek triesmo).

ne jam = ankoraŭ ne
ne ankoraŭ = jam ne
jam = ne ankoraŭ ne
ankoraŭ = ne jam ne

plu = ankoraŭ
ne plu = jam ne = ne ankoraŭ

miaj demandoj:
1. ĉu ANKORAŬ kaj PLU estas sinonimoj?
2. ĉu MALJAM = ANKORAŬ = PLU ?

amigueo (显示个人资料) 2014年11月14日下午6:17:46

"jam" estis "ankoraŭ ne",
"ankoraŭ" estos "jam ne"

tiom ekzakte difinas la ĉisupra poemo,
ke
1. nostalgie: jam = ankoraŭneinte = nejaminte
2. malnostalgie: ankoraŭ = jamneonte = neankoraŭonte

回到上端