Al la enhavo

"La birdo flugis trans multe(n?) da riveroj."

de akueck, 2014-oktobro-24

Mesaĝoj: 87

Lingvo: Esperanto

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 06:46:58

sudanglo:
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.
Post refoja konsiderado la klarigo de sudanglo shajnas trafa. Tial lau mi Regulo 13 estu komprenata jene (bazo: franca regulteksto):

Se la vorto [subkomprenu: kaj nenio alia, kiel ekzemple frazero kun "al" au "ghis"] markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo [subkomprenu: La lokon ne povas - ech ne en figura senco - marki interalie adverboj de kvanto, kiel ekzemple "multe", char ili peras nenian ideon de loko].

Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 13:28:31

Terurĉjo:krome, en kiu fundamenta regulo estas skibite, ke kvantaj adverboj kun substantivoj uziĝas kun "da"?
MULTE
1.
Grandkvante, grandnombre: multe kuri, vojaĝi; ne multe dormi; kiu multe parolas, ne multe faras [8]; homon fidelan oni multe benas; du homoj povas pli multe fari ol unu[9]; multe pli da bovaĵo ol da ŝafviando.
Rim.: Kelkfoje la senco de multe tre alproksimiĝas al tiu de tre, forte, altgrade: multe labori, suferi; multe superi iun; akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro [10].
2.
(uzata kvazaŭ substantivo: multo da)
a)
(kun ununombro) Grandkvanto da: riĉulo havas multe da mono [11]; ne bone estas manĝi multe da mielo; multe da manĝaĵo; multe da vino; multe da profito; multe da saĝo; venko venas per multe da konsiliĝo; tio alportos al nia afero plej multe da utilo.
b)
(kun plurnombro) Granda nombro da: riĉulo havas multe da amikoj; multe da konsilantoj; multe ... da birdoj [12]; multe da perloj, maljustaĵoj; multe da vinoj (multspecaj vinoj).
Rim.: Ĉe tiu ĉi uzado kun plurnombro estas konsilinde anstataŭigi multe da per multaj, ĉar temas pri diversaj homoj, aĵoj aŭ bestoj el kiuj ĉiu estas konsiderata aparte: multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj[13].

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 14:34:16

akueck:
sudanglo:
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.
Post refoja konsiderado la klarigo de sudanglo shajnas trafa. Tial lau mi Regulo 13 estu komprenata jene (bazo: franca regulteksto):

Se la vorto [subkomprenu: kaj nenio alia, kiel ekzemple frazero kun "al" au "ghis"] markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo [subkomprenu: La lokon ne povas - ech ne en figura senco - marki interalie adverboj de kvanto, kiel ekzemple "multe", char ili peras nenian ideon de loko].
Via argumentado ankaŭ ekmalpermesus "Mi flugis trans milionon da riveroj", ĉar samargumente miliono da ne markas lokon.

Konsideru ankaŭ: Se la akuzativo (de direkto, alativo) ne estas ĵetita sur frazon, sed nur sur unu vorton, ĉu ankaŭ neeblus "Mi metis ĝin en la ruĝan skatolon." aŭ "Mi iras belan Parizon"?

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 15:32:58

nornen:
akueck:
sudanglo:
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.
Post refoja konsiderado la klarigo de sudanglo shajnas trafa. Tial lau mi Regulo 13 estu komprenata jene (bazo: franca regulteksto):

Se la vorto [subkomprenu: kaj nenio alia, kiel ekzemple frazero kun "al" au "ghis"] markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo [subkomprenu: La lokon ne povas - ech ne en figura senco - marki interalie adverboj de kvanto, kiel ekzemple "multe", char ili peras nenian ideon de loko].
Via argumentado ankaŭ ekmalpermesus "Mi flugis trans milionon da riveroj", ĉar samargumente miliono da ne markas lokon.
Ne. Substantivo povas - almenau en figura senco - marki lokon.

nornen:Konsideru ankaŭ: Se la akuzativo (de direkto, alativo) ne estas ĵetita sur frazon, sed nur sur unu vorton, ĉu ankaŭ neeblus "Mi metis ĝin en la ruĝan skatolon." aŭ "Mi iras belan Parizon"?
N-finajhon ricevas okaze de frazero chiu el ghiaj vortoj, kiu lau la reguloj povas ricevi n-finajhon, t. e. substantivo, pronomo kaj adjektivo (inkluzive ordonombrovorton).

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 15:38:29

akueck:
nornen:
akueck:
sudanglo:
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.
Post refoja konsiderado la klarigo de sudanglo shajnas trafa. Tial lau mi Regulo 13 estu komprenata jene (bazo: franca regulteksto):

Se la vorto [subkomprenu: kaj nenio alia, kiel ekzemple frazero kun "al" au "ghis"] markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo [subkomprenu: La lokon ne povas - ech ne en figura senco - marki interalie adverboj de kvanto, kiel ekzemple "multe", char ili peras nenian ideon de loko].
Via argumentado ankaŭ ekmalpermesus "Mi flugis trans milionon da riveroj", ĉar samargumente miliono da ne markas lokon.
Ne. Substantivo povas - almenau en figura senco - marki lokon.
Jes. Ekzemple "Parizon". Ĉu vi diras ke "miliono" markas lokon? Se "multen" maleblas, ĉar ĝi ne markas lokon, ankaŭ maleblu "milionon", ĉar ĝi ne markas lokon. Sama mezurilo por ambaŭ. Ĉio ĉi se vi bazas vian argumentadon sur la "loko-markado" de la vorto. Se vi bazus vian argumentadon sur la vortspeco, la afero estus alia.

Mi malsukcesas vidi la logikon de via argumentado. Vi unue argumentas pri "la povo de marki lokon", kaj ne pri la vortspeco. Poste vi argumentas, ke "substantivoj povas marki lokon", ŝanĝante al vortspeca argumento.

Kia estas via rezonado?
A) Ke multe ne ricevas -n, ĉar ĝi ne markas lokon (sed nur ĝia dependanto)?
B) Ke multe ne ricevas -n, ĉar ĝi estas kvanta adverbo?
C) Ke multe da X ne ricevas -n, ĉar ĝi ne estas unuvorta frazo?

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 15:46:03

sergejm:En la frua Esperanto oni foje ne uzis 'da' post 'kiom'
Jen pria Zamenhofa lingva respondo de 1890:

"La formoj 'multe da laboro' kaj 'multa laboro' estas egale bonaj. Egale bonaj ankau estas la esprimoj 'mi konas tiom homojn' kaj 'mi konas tiom da homoj', sed ne bone estus diri 'mi konas tiom da homojn', char en la lasta esprimo la formo 'homoj' dependas ne de la vorto 'konas', sed de la prepozicio 'da', kiu ne postulas la akuzativon."

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 16:23:04

Terurĉjo:
do, dum la lernado de esperanto la lernantoj sciiĝas, ke la adverboj multe, kelke neniam havas n-finaĵon, ke multa ekzistas, sed plura kaj plure ne
Plure da fojoj mi legis "plure da". Lau mi ghi ne estas erara. Au kion mi pretervidas?

nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 16:25:20

@akueck. Mi pliigis mian lastan afiŝon. Bonvolu vidi ĝin, ĉar mi havas iom da problemoj sekvi vian argumentadon.

akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 16:59:20

nornen:
akueck:
nornen:
akueck:
sudanglo:
Se la vorto markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finaĵon de akuzativo."

Supoze ke vi devas prepari tekston, per kiu tiu ekzamenisto povu defendi sian prijuĝon: Kion vi skribus por li?
Multe da ne markas lokon.
Post refoja konsiderado la klarigo de sudanglo shajnas trafa. Tial lau mi Regulo 13 estu komprenata jene (bazo: franca regulteksto):

Se la vorto [subkomprenu: kaj nenio alia, kiel ekzemple frazero kun "al" au "ghis"] markas la lokon, kien oni iras, la vorto ricevas la finajhon de akuzativo [subkomprenu: La lokon ne povas - ech ne en figura senco - marki interalie adverboj de kvanto, kiel ekzemple "multe", char ili peras nenian ideon de loko].
Via argumentado ankaŭ ekmalpermesus "Mi flugis trans milionon da riveroj", ĉar samargumente miliono da ne markas lokon.
Ne. Substantivo povas - almenau en figura senco - marki lokon.
Jes. Ekzemple "Parizon". Ĉu vi diras ke "miliono" markas lokon? Se "multen" maleblas, ĉar ĝi ne markas lokon, ankaŭ maleblu "milionon", ĉar ĝi ne markas lokon. Sama mezurilo por ambaŭ. Ĉio ĉi se vi bazas vian argumentadon sur la "loko-markado" de la vorto. Se vi bazus vian argumentadon sur la vortspeco, la afero estus alia.

Mi malsukcesas vidi la logikon de via argumentado. Vi unue argumentas pri "la povo de marki lokon", kaj ne pri la vortspeco. Poste vi argumentas, ke "substantivoj povas marki lokon", ŝanĝante al vortspeca argumento.

Kia estas via rezonado?
A) Ke multe ne ricevas -n, ĉar ĝi ne markas lokon (sed nur ĝia dependanto)?
Jes.

nornen:B) Ke multe ne ricevas -n, ĉar ĝi estas kvanta adverbo?
Jes, kaj kiel kvanta adverbo ghi ne povas marki lokon.

nornen:C) Ke multe da X ne ricevas -n, ĉar ĝi ne estas unuvorta frazo?
Kion vi celas per "unuvorta frazo"? Bonvole donu ekzemplon.

sergejm (Montri la profilon) 2014-novembro-01 14:23:23

akueck:
sergejm:En la frua Esperanto oni foje ne uzis 'da' post 'kiom'
Jen pria Zamenhofa lingva respondo de 1890:

"La formoj 'multe da laboro' kaj 'multa laboro' estas egale bonaj. Egale bonaj ankau estas la esprimoj 'mi konas tiom homojn' kaj 'mi konas tiom da homoj', sed ne bone estus diri 'mi konas tiom da homojn', char en la lasta esprimo la formo 'homoj' dependas ne de la vorto 'konas', sed de la prepozicio 'da', kiu ne postulas la akuzativon."
Jen estas ekzemplo, kiam oni ne povas ne uzi 'da', tio ŝanĝas la sencon:
Kiom ĉarmajn florojn vi volas aĉeti?
Kiom da ĉarmaj floroj vi volas aĉeti?

Reen al la supro