Mesaĝoj: 87
Lingvo: Esperanto
nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 14:29:20
Kirilo81:En la ekzemplo ne multe indikas lokon, sed la tuta sintagmo multe da riveroj, kaj (alia neeksplica regulo) -n eblas aldoni nur al difinitaj vortoj, ne al sintagmoj.Permesu al mi pliigi vian ekzemplon:
"La birdo flugis trans la plejparton de la riveroj."
En la ekzemplo ne plejparton indikas lokon, sed la tuta sintagmo la plejparton de la riveroj, kaj (alia neeksplica regulo) -n eblas aldoni nur al difinitaj vortoj, ne al sintagmoj.
Tamen plejparton ja ricevis -n. La argumento, ke sintagmoj (frazoj) ne povas ricevi kazon, evidente ne ĝustas. Mi male opinias ke kazo ĉiam estas aldonita al frazo (sintagmo) kaj dependas de la frazo mem, kie en ĝi ekvideblas la kazo (ekz per -n).
(Alia demandeto: Kial plejparto regas de kaj ne da, kiel ekzemple multe aŭ sufiĉe?
Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 14:31:19
Tamen foje ekzistas erara uzo de loka -n, plej ofte en reen (analogie en tien kaj ree(n)). Mi mem neniam sentis bezonon por pluen, plu tute sufiĉis ĝis nun por mi.
akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 16:35:07
Kirilo81:Ke la Fundamento ne eksplice malpermesas akuzativon kun kvantaj adverboj neniel pravigas tian uzon.Lau la (fikcia) kandidato*), kiu en la ekzameno skribis: "La birdo flugis trans multen da riveroj", la n-finajho estas deviga pro Regulo 13.
*) Ne nepre lau mi. Mi nur volas legi konvinkan argumenton bazitan sur la Esperanto-normo, ke tia n-finajho estas de la (fikcia) ekzamenisto prave prijughita kiel eraro.
Kirilo81:La Fundamento estas parto de la normo, kiuj igas neŝanĝeblaj multajn regulojn, pri kiuj estis konsento jam en 1905. Sed ekzistas ankaŭ reguloj eksterfundamentaj, pri kiuj regas unuanima konsento.Kio pri "traduki tekston germanen" kaj "shovi renkontighon de mardo jhauden"?
Al ili apartenas la regulo, ke -n aldoniĝas nur al tiuj adverboj, kies radiko jam indikas lokon (aŭ ĉu iu akceptus *kuracisten ks.?).
Chu tiaj esprimoj estas eraraj pro la n-finajho post e-finajho de ne loka radiko?
nornen (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 16:53:59
akueck:La baza problemo estas, ke reguloj 8 kaj 13 kune estigas kontraŭdiron kiam prepozicia frazo esprimas direkton.Kirilo81:Ke la Fundamento ne eksplice malpermesas akuzativon kun kvantaj adverboj neniel pravigas tian uzon.Lau la (fikcia) kandidato*), kiu en la ekzameno skribis: "La birdo flugis trans multen da riveroj", la n-finajho estas deviga pro Regulo 13.
*) Ne nepre lau mi. Mi nur volas legi konvinkan argumenton bazitan sur la Esperanto-normo, ke tia n-finajho estas de la (fikcia) ekzamenisto prave prijughita kiel eraro.
Kirilo81:La Fundamento estas parto de la normo, kiuj igas neŝanĝeblaj multajn regulojn, pri kiuj estis konsento jam en 1905. Sed ekzistas ankaŭ reguloj eksterfundamentaj, pri kiuj regas unuanima konsento.Kio pri "traduki tekston germanen" kaj "shovi renkontighon de mardo jhauden"?
Al ili apartenas la regulo, ke -n aldoniĝas nur al tiuj adverboj, kies radiko jam indikas lokon (aŭ ĉu iu akceptus *kuracisten ks.?).
Chu tiaj esprimoj estas eraraj pro la n-finajho post e-finajho de ne loka radiko?
8. Alle Präpositionen regieren de Nominativ.Kial ekzemple ĉe "mi iras nun al la onklo" venkas 8, tamen ĉe "trans riveron" venkas 13?
13. Auf die Frage "wohin" nehmen die Wörter die Endung des Akkusativs an; z.B. tie, da; tie'n, dahin; Varsovi'o'n, nach Warschau.
akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:51:43
nornen:Lau mi tio ne estas la baza problemo de la "trans multe(n?) da riveroj"-afero. Ties baza problemo estas, ke ne estas konvinka klarigo, ke iuj e-finajh-havaj vortoj (ekzemple "hejme", "germane") povas ricevi n-finajhon kaj aliaj ne (ekzemple "multe").
La baza problemo estas, ke reguloj 8 kaj 13 kune estigas kontraŭdiron kiam prepozicia frazo esprimas direkton.
8. Alle Präpositionen regieren de Nominativ.
13. Auf die Frage "wohin" nehmen die Wörter die Endung des Akkusativs an; z.B. tie, da; tie'n, dahin; Varsovi'o'n, nach Warschau.
nornen:Kial ekzemple ĉe "mi iras nun al la onklo" venkas 8, tamen ĉe "trans riveron" venkas 13?Mi jam prezentis mian klarigon en mesagho de 2014-10-25 8:07:38 trovebla [url=http://eo.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=1... ]tie[/url].
amigueo (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 19:29:04
akueck: baza problemo estas, ke ne estas konvinka klarigo, ke iuj e-finajh-havaj vortoj (ekzemple "hejme", "germane") povas ricevi n-finajhon kaj aliaj ne (ekzemple "multe").subtilaĵo:
mi manĝas multe, kt (kontraŭ), mi manĝas multon
tamen, tiu diferenco estas nuancplena: tiu multo (multe) povas esti da nutraĵoj aŭ da tempo aŭ da lokoj aŭ da manieroj aŭ da kialoj aŭ da iloj aŭ da kunuloj (ne timu, kanibaloj jam manĝis).
mi manĝis tri minutojn, kaj la horloĝo protestis.
mi manĝis la dimanĉon, kaj la laboristoj strikis la lundon, kompensi ripozmankon.
mi iris hejmen kaj poste laborejen.
mi hejmenja kantetis kaj poste, laborejenja plankrigardadis.
nur analogio: (kiel --> kiela) ==> (kien --> kienja aŭ kiena)
kieo aŭ loko, vi estas kiea? mi estas neniea.
ĉu vi estas hejme aŭ hejmen?
ĉu vi iras aŭte aŭ aŭten?
eble tiu -j- malmankas. plisimple.
hejmea aŭ laborejen(j)a malŭikendo.
akueck (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 19:55:50
Terurĉjo:Kaj kiel tio chi helpas konvinki la kandidaton, ke "la birdo flugis trans multen da riveroj" estas erara? Resendante al Regulo 13, li analoge vortigas: "La birdo flugis trans iomen da riveroj."
interalie, ankaŭ "iom" estas adverbo de nedifinita kvanto.
iom da riveroj signifas kelkaj (nedifinita kvanto) da riveroj.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 20:07:13
Sed kvanta adverbo MULTE neniam direkton ne difinas.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 20:26:44
Ni povas diri: "mi iras ĥejmen".
Sed vi ne povas kunigi "trans hejmen". Tiel vi duoble montras direkton. Devas esti unu apliko de direkto, aŭ trans, aŭ ĥejmen. Trans ĉiam kombiniĝas kun la substantivo (ĥejmo). Trans hejmon.
Trans la riverojn;
Trans multajn riverojn;
Trans multon da riveroj.
Multon ne estas direkto. Ĝi estas simpla akuzativo.
Trans multen - duobla direkto, kie MULTEN estas elpensita, ne ekzistanta formo.
Vi do ne diras: "al hejmen".
Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 08:22:01
nornen:Tamen plejparton ja ricevis -n. La argumento, ke sintagmoj (frazoj) ne povas ricevi kazon, evidente ne ĝustas. Mi male opinias ke kazo ĉiam estas aldonita al frazo (sintagmo) kaj dependas de la frazo mem, kie en ĝi ekvideblas la kazo (ekz per -n).Vi tute pravas, mi tre mallerte esprimis min. -n ja aldoniĝas al la frazero, sed tiu devas enhavi vorton, kiu povas ĝin akcepti. Kaj vortoj de kvanto fakte ne apartenas al tiaj vortoj.
nornen:(Alia demandeto: Kial plejparto regas de kaj ne da, kiel ekzemple multe aŭ sufiĉe?da ĉiam signifas nedifinan kvanton. Antaŭ la artikolo ne povas ĝi aperi, nur de.
@akueck
germanen ks. ŝajnas al mi esti novaĵo por la klasika "en la germanan (ks.) lingvon" (loka metaforo). Mi ne certas, ĉu tio estas vere akceptebla; sed povas esti ankaŭ, ke -en jam memstariĝis kaj povas do "lokigi" ĉian ajn stamon antaŭ si. Al tio montras la ofta uzo de cela -en kompare al la malofta uzo de loka -e (ekz. ofta urben kontraŭ malofta loka urbe - la formo en -en estas unusenca).