Al la enhavo

Guglaj strangaĵoj

de Altebrilas, 2014-oktobro-29

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 17:27:33

Provu tion en la tradukilo:
Esperanto estas lingvo regula, sen iu ajn escepto.
Esperanto estas la plej malbona lingvo.
???

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 18:58:51

Plej ofte ĝi tradukas ĉiujn lingvonomojn al "angla" kaj ĉiujn monunuojn al "dolaroj". Mi pensas, ke en la dua kazo la tradukilo trovis la tutan frazon en sia datenbanko.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-29 23:30:43

Ĉu estas pro teknikaj, lingvistikaj aŭ politikaj kialoj?

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-30 20:17:24

Tre strange; mi ne scias, kial "Esperanto" en la unua frazo tradukiĝas "esperanto," sed en la dua tradukiĝas al vorto kiu signifas "la angla". Mi ŝanĝis "malbona" al "bona" kaj kelkaj aliaj adjektivoj, kun la sama rezulto, kaj tradukis la frazojn al tri diversaj lingvoj (la angla, la hispana, kaj la rusa), kaj ĉiam ĝi tradukas la unua frazo kun "esperanto," kaj la alia kun "English" aŭ "Inglés" aŭ "Английский."

Kiam mi komencas tajpi, la tradukilo montras "Esperanto" (hispane: El esperanto, ruse: Эсперанто) kiam mi tajpas tiun vorton, sed ŝanĝas ĝin al "la angla" kiam mi komencas tajpi sekvan vorton, ĉi-kaze "estas," sed mi provis aliajn literojn kun la sama rezulto, kaj poste reŝanĝas ĝin inter "Esperanto" kaj "la angla" dum mi tajpas la vorton "lingvo." Poste, ĝi restas "Esperanto." Sed se mi tajpas alian vorton krom "lingvo," ĝi restas "la angla."

Se mi tajpas nur "eo," ĝi tradukiĝas al la angla kiel "en," sed al la hispana kiel "es;" tio verŝajne signifas "español." Al la rusa ĝi tradukiĝas "ан," kiuj estas la unuaj literoj de "Английский;" la angla.

Mi provis plurajn malsamajn frazojn,
Esperanto estas lingvo bonega.
Esperanto estas bonega lingvo.
Esperanto estas vivmaniero.
Esperanto estas bona ideo.
Esperanto estas bela ideo.
Esperanto estas malamata de miaj amikoj.
Mi amas Esperanton.
Mi pensas, ke Esperanto estas bonega lingvo.
Mi pensas, ke Esperanto estas lingvo regula, sen iuj ajn esceptoj.
[kaj aliaj]
kaj ĝi tradukis "Esperanto" kiel "la angla" 2 el 3 fojojn. Kiel ĝi "decidas" kiujn frazojn traduki ĝuste kaj kiujn kun "la angla," mi tute ne scias. Sed mi ĉiam sciis, ke Guglaj tradukoj estas ridindaj.

Edit
Mi rimarkis, ke "Esperanton" (kun akuzativo) ĉiam tradukiĝas "Esperanto"! Sed ĝi tamen ne ĉiam tradukas ĝuste... ("Esperanton ĉiuj parolos!" = "Esperanto all talk!" )

zaragorti (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 17:40:55

Mi ankaŭ rimarkis ĝin. Mi pensis, ke verŝajne, ĉar Esperanto estas unu el la pli novaj lingvoj aldonita al tradukilon eble ĝin funkcias kun tro baza algoritmo tiel:

"Se oni metas vorton en Esperanto, traduku ĝin al la ekvivalenta vorto en la elektita lingvo ".

Ĉi kaze, Esperanto estus konita por la tradukilon kiel "nacia lingvo de la enigo", do estus tradukita kiel "nacia lingvo de la eligo". Jen la eraro, mi pensas.

Sed ĉi tiu ankoraŭ ne sufiĉe klarigas, kial la eraro ne okazas en aliaj lingvoj.

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 18:42:26

zaragorti:Mi ankaŭ rimarkis ĝin. Mi pensis, ke verŝajne, ĉar Esperanto estas unu el la pli novaj lingvoj aldonita al tradukilon eble ĝin funkcias kun tro baza algoritmo tiel:

"Se oni metas vorton en Esperanto, traduku ĝin al la ekvivalenta vorto en la elektita lingvo ".

Ĉi kaze, Esperanto estus konita por la tradukilon kiel "nacia lingvo de la enigo", do estus tradukita kiel "nacia lingvo de la eligo". Jen la eraro, mi pensas.

Sed ĉi tiu ankoraŭ ne sufiĉe klarigas, kial la eraro ne okazas en aliaj lingvoj.
Jes, ĉar al la hispana ĝi tradukiĝas kiel "Inglés," ne "Español."

Oni diras, ke Guglo uzas la anglan por traduki inter lingvoj; ekzemple, por traduki de Esperanto al la hispana, ĝi tradukas Esperanton al la angla, kaj la anglan al la hispana. Eble tio estas la kaŭzo.

Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 19:43:56

Antaŭ unu jaro unu el la diskutantoj en la fadeno pri Ukraina ribelo donis ligilon al la paĝaro de la financa ministerio de Ukraino, por montri kiom malbonstata estas la situacio. Mi uzis la guglon por traduki, kaj mi miris multe. La tabeloj ne agordis kun la teksto. Tiam mi komprenis. Ĉiam kiam Guglo trovis la ukrainia monunuon hrivno, ĝi tradukas ĝin al usonaj dolaroj, sen ŝanĝi la numerojn. Nur la tekstojn mi tradukis, la tabelojn mi ne bezonis traduki - tial la misagordo.

Poste mi trovis dubindajn informojn en multaj vikipediaj paĝoj, sed mi neniam havis sufiĉe da tempo por kontroli ilin. Mi timas, ke tiu funkciaĉo de Guglo jam infektis kaj detruis multajn bonajn paĝojn.

Mi ne povas kredi, ke tio estas pro teknikaj aŭ lingvistikaj kaŭzoj. Estus tiel simple ŝanĝi la sistemom, kiam tia evidanta malĝusto aperas tiom ofte. Mi kredas, ke plejparto de la tradukitaj tekstoj estas reklamo kaj informiloj, kie oni volas adapti la enhavo al la publiko de Usono, kaj tial estas kontenta pri la nuna tradukmaniero. Ankaŭ ĵurnalismo funkcias tia. La legantoj en Usono ne volas legi pri hrivnoj. La tradukilo indikas ke temas pri monunuo. La tasko de la ĵurnalisto estas enmeti la ĝustan nombron - aŭ ne fari tion, se tempo mankas, kio ofte okazas en modernaj gazetfabrikoj. Per la dua tradukpaŝo, el la angla al aliaj lingvoj, la tradukilo ne povas fari ion ajn, ĉar la faktoj jam estis fuŝataj en la unua paŝo, al la angla.

Tio estas, kion mi kredas. Se iu havas pliajn informojn, mi ŝatus scii.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 20:43:08

Mi provis ankaŭ tiujn ekzemplojn, kun la du vortojn samtempe, sed tio ne pli bone funkcias:
Esperanto estas pli bona ol la angla
la angla estas pli malbona ol esperanto
Vi devas elekti inter esperanto and la angla lingvo
Esperanto estas pli bona ol la angla, sed esperanto estas malpli bona ol si mem
Tio pruvas, ke esperanto estas la plej logika lingvo
Esperante esperantas esperantaj esperantistoj
Google tradukas esperanto per "la angla" and la angla per "la angla" ankaux

Christa627 (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 22:17:14

Mi provis tiujn frazojn; se mi tradukas al la angla, kaj klakas la vorton "English" por vidi alternativajn tradukojn, ĝi ja montras "Esperanto" en la listo. Sed se mi tradukas al la hispana aŭ la rusa, ĝi ne estas en la listo; estas nur la angla. Kion signifas tio?

Vinisus (Montri la profilon) 2015-oktobro-08 21:48:04

Laŭ mi Gugla tradukilo estas nur helpilo, sed ne fidinda.

Reen al la supro