Homoj, anstataŭ spekulativi pri politikaj kialoj vi povus kontroli, kiel funkcias Google Translate: Ĝi ne havas gramatikajn algoritmojn kiel tradiciaj tradukiloj (kiuj fiaskadas pro la manko de homa inteligento), sed komparas grandajn korpusojn da lingvaj datumoj. Kaj ĉar en la angla resp. E-a korpusoj la vortoj "English" kaj "Esperanto" aperas en tre similaj kunteksoj ("E. estas internacia lingvo"...), la programo opinias ilin ekvivalentoj. Tiel simple estas.
Nur se la uzantoj amase korektos "English" al "Esperanto" en la rezulto, la programo lernos tion distingi.