본문으로

Guglaj strangaĵoj

글쓴이: Altebrilas, 2014년 10월 29일

글: 14

언어: Esperanto

petitka (프로필 보기) 2015년 10월 9일 오전 7:00:56

Jes, guglo celas difekti nian ŝatatan lingvon - unufoje ili ŝanĝis nomon Esperanto per Anglo...

Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 10월 9일 오전 8:53:47

Homoj, anstataŭ spekulativi pri politikaj kialoj vi povus kontroli, kiel funkcias Google Translate: Ĝi ne havas gramatikajn algoritmojn kiel tradiciaj tradukiloj (kiuj fiaskadas pro la manko de homa inteligento), sed komparas grandajn korpusojn da lingvaj datumoj. Kaj ĉar en la angla resp. E-a korpusoj la vortoj "English" kaj "Esperanto" aperas en tre similaj kunteksoj ("E. estas internacia lingvo"...), la programo opinias ilin ekvivalentoj. Tiel simple estas.
Nur se la uzantoj amase korektos "English" al "Esperanto" en la rezulto, la programo lernos tion distingi.

Altebrilas (프로필 보기) 2015년 10월 9일 오후 12:49:53

Ĉu vi havas aliajn ekzemplojn kiuj konfirmas tion? Mi provis kun "Stalino estas la plej aĉa diktatoro", kaj ĝi ne proponis "Hitler" anstataŭe. En kiuj kazoj tio funkcias?

Kirilo81 (프로필 보기) 2015년 10월 9일 오후 12:55:36

La mialingva vikipedia paĝo pri GT donas la ekzemplon, ke ĝi tradukis "Ivano la Terura" kiel "Abraham Lincoln", do ni povas esti kontentaj, ke E-o iĝas nur la angla.

다시 위로