Messages: 13
Language: Esperanto
nornen (User's profile) October 30, 2014, 6:38:40 PM
Bertilow:Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.Tamen en la Ekzercaro mi legis:
Noto: Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo “pluraj”, ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.
Zamenhof:En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.Ĉu Zamenhof iam revokis tiun Fundamentan propozicion?
le_chaz (User's profile) October 30, 2014, 6:42:16 PM
sergejm (User's profile) October 31, 2014, 6:27:16 AM
nornen:En la PMEG mi legis:'nur kelke' - ne povas esti 'pluraj'. Mi dirus 'nur kelkaj homoj', sed 'nur kelke da homoj' ankaŭ estas ĝusta.
Bertilow:Tamen en la Ekzercaro mi legis:
Noto: Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo “pluraj”, ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.
Zamenhof:En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.Ĉu Zamenhof iam revokis tiun Fundamentan propozicion?
Kirilo81 (User's profile) October 31, 2014, 8:11:56 AM
le_chaz:La ekzercaro estas tre malnova (1894), pli ol la Fundamento. Ne malabundas arkaismoj en ĝi.La Ekzercaro estas parto de la Fundamento, do tio ne estas argumento. Ĝiaj aliaj partoj estas same aŭ eĉ pli malnovaj, nur la Antaŭparolo estiĝis por la libra eldono de la Fundamento.
Rilate la demandon: Mi ne vere sentas diferencon inter kelke kaj kelkaj, sed mi ne diras, ke mia lingvosento estas ĉeftendenca.
Verŝajne la slava kelke kun la tempo pli kaj pli anstataŭiĝis per la okcidenteŭropa kelkaj.
akueck (User's profile) October 31, 2014, 4:09:35 PM
nornen:En la PMEG mi legis:En lingva respondo de 1893 - tamen ne pri "kelke", sed "multe" - skribis Zamenhof:
Bertilow:Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.Tamen en la Ekzercaro mi legis:
Noto: Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo “pluraj”, ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.
Zamenhof:En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.
"Estas diferenco inter 'multaj homoj' kaj 'multe da homoj': 'multaj homoj' = diversaj homoj (chiu aparte); 'multe da homoj' = granda nombro da homoj (kune)."
Lau PIV (sub "multe"): "Rim.1 Z. volis enkonduki diferencon inter multaj homoj (diversaj homoj, chiu aparte) k multe da homoj (chiuj kune); tiu nuanco estas observata nur che la formo multe da, kiu chiam esprimas kunecon."
Mi ne komprenas, kial lau PMEG "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj" entenas eraran "kelke da", dum aperas "kelke da" en la Fundament-Ekzercara frazo "En la chambro sidis nur kelke da homoj".
Lau mi la sidantaj homoj havis ne unu komunan postajhon por sidado, sed tiucele chiu homo uzis sian propran postajhon. Se mi aplikas la logikon de PMEG, ne estu "kelke da homoj" en la Fundamenta frazo, sed "kelkaj homoj". Sed tre kredeble mi ne komprenis tiun logikon.
Rugxdoma (User's profile) October 31, 2014, 5:58:23 PM
akueck:En la unua ekzemplo la interesa afero estas ke ili sentas sin feliĉaj pro io. Do, oni atentas la individojn, kiuj sentas. En la dua frazo la verbo, sidi, estas preskaŭ sen intereso. Ĝi nur esprimas ke ili estas. La interesa fakto ĉi tie estas la nombro. Oni ne atentas la individojn, nur la kelkecon.
Mi ne komprenas, kial lau PMEG "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj" entenas eraran "kelke da", dum aperas "kelke da" en la Fundament-Ekzercara frazo "En la chambro sidis nur kelke da homoj".
Lau mi la sidantaj homoj havis ne unu komunan postajhon por sidado, sed tiucele chiu homo uzis sian propran postajhon. Se mi aplikas la logikon de PMEG, ne estu "kelke da homoj" en la Fundamenta frazo, sed "kelkaj homoj". Sed tre kredeble mi ne komprenis tiun logikon.
akueck (User's profile) November 1, 2014, 12:24:10 PM
Rugxdoma:Supoze ke tio chi estas la klarigo (ghi shajnas rezone refarebla):akueck:En la unua ekzemplo la interesa afero estas ke ili sentas sin feliĉaj pro io. Do, oni atentas la individojn, kiuj sentas. En la dua frazo la verbo, sidi, estas preskaŭ sen intereso. Ĝi nur esprimas ke ili estas. La interesa fakto ĉi tie estas la nombro. Oni ne atentas la individojn, nur la kelkecon.
Mi ne komprenas, kial lau PMEG "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj" entenas eraran "kelke da", dum aperas "kelke da" en la Fundament-Ekzercara frazo "En la chambro sidis nur kelke da homoj".
Lau mi la sidantaj homoj havis ne unu komunan postajhon por sidado, sed tiucele chiu homo uzis sian propran postajhon. Se mi aplikas la logikon de PMEG, ne estu "kelke da homoj" en la Fundamenta frazo, sed "kelkaj homoj". Sed tre kredeble mi ne komprenis tiun logikon.
Tiaokaze oni tamen diru "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj", se oni efektive volas emfazi la kvanton, chu ne?
Rugxdoma (User's profile) November 1, 2014, 8:59:27 PM
akueck:La problemo ĉi tie estas la vorto "ili", kiu indikas individuojn, ne substancon.Rugxdoma:Supoze ke tio chi estas la klarigo (ghi shajnas rezone refarebla):akueck:En la unua ekzemplo la interesa afero estas ke ili sentas sin feliĉaj pro io. Do, oni atentas la individojn, kiuj sentas. En la dua frazo la verbo, sidi, estas preskaŭ sen intereso. Ĝi nur esprimas ke ili estas. La interesa fakto ĉi tie estas la nombro. Oni ne atentas la individojn, nur la kelkecon.
Mi ne komprenas, kial lau PMEG "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj" entenas eraran "kelke da", dum aperas "kelke da" en la Fundament-Ekzercara frazo "En la chambro sidis nur kelke da homoj".
Lau mi la sidantaj homoj havis ne unu komunan postajhon por sidado, sed tiucele chiu homo uzis sian propran postajhon. Se mi aplikas la logikon de PMEG, ne estu "kelke da homoj" en la Fundamenta frazo, sed "kelkaj homoj". Sed tre kredeble mi ne komprenis tiun logikon.
Tiaokaze oni tamen diru "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj", se oni efektive volas emfazi la kvanton, chu ne?
Bertilo skribas en Detala gramatiko:
La prepozicio da ligas kvantan esprimon al substantiva frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan):
akueck (User's profile) November 2, 2014, 10:22:20 AM
Rugxdoma:Miakomprene tio chi trafe klarigas la kialon, ke "da" ne estu rekte antau "ili". Sed en la ekzemplofrazo "Kelke da homoj ..." "da" estas antau "homoj".akueck:La problemo ĉi tie estas la vorto "ili", kiu indikas individuojn, ne substancon.Rugxdoma:Supoze ke tio chi estas la klarigo (ghi shajnas rezone refarebla):akueck:En la unua ekzemplo la interesa afero estas ke ili sentas sin feliĉaj pro io. Do, oni atentas la individojn, kiuj sentas. En la dua frazo la verbo, sidi, estas preskaŭ sen intereso. Ĝi nur esprimas ke ili estas. La interesa fakto ĉi tie estas la nombro. Oni ne atentas la individojn, nur la kelkecon.
Mi ne komprenas, kial lau PMEG "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj" entenas eraran "kelke da", dum aperas "kelke da" en la Fundament-Ekzercara frazo "En la chambro sidis nur kelke da homoj".
Lau mi la sidantaj homoj havis ne unu komunan postajhon por sidado, sed tiucele chiu homo uzis sian propran postajhon. Se mi aplikas la logikon de PMEG, ne estu "kelke da homoj" en la Fundamenta frazo, sed "kelkaj homoj". Sed tre kredeble mi ne komprenis tiun logikon.
Tiaokaze oni tamen diru "Kelke da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj", se oni efektive volas emfazi la kvanton, chu ne?
Bertilo skribas en Detala gramatiko:La prepozicio da ligas kvantan esprimon al substantiva frazparto, kiu montras ion "substancecan" (ion nelimigitan kaj nedifinitan):
Krome: Se tia "Kelke da homoj sentas sin ..." estas erara, chu tiam ankau la demando: "Kiom da homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?" estas erara?
Okaze de jes: Chu oni anstataue demandu:
"Kiel multaj homoj sentas sin la plej felichaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj?"?
akueck (User's profile) November 2, 2014, 1:19:21 PM
nornen:En la PMEG mi legis:Per helpo de Tekstaro.com mi trovis jenan ekster-Fundamentan Zamenhofan tekston (fonto: "Paroladoj de Zamenhof"):
Bertilow:Estas tamen nuanca diferenco. Multaj kaj kelkaj estas uzataj jen pri individuaj, apartaj aferoj, jen pri kuna nedistingebla amaso. Multe kaj kelke estas uzeblaj nur pri nedistingebla amaso. Ne eblus do diri: *Kelke da homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj.* Oni devas diri Kelkaj homoj..., ĉar temas pri la sentoj de ĉiu homo aparte.Tamen en la Ekzercaro mi legis:
Noto: Antaŭe oni uzis kelke da kaj kelkaj ankaŭ en la signifo “pluraj”, ĉar tiutempe la vorto pluraj ne ekzistis. Tia uzo de kelke kaj kelkaj nun tute malaperis.
Zamenhof:En la ĉambro sidis nur kelke da homoj.
"Tre malmulte da ruslandaj esperantistoj partoprenas en ghi, tre malmulte da ruslandaj popoloj havas en ghi siajn reprezentantojn."
Se temas pri la reprezentantoj de chiuj ruslandaj popoloj aparte en la senco de: po unu reprezentanto de chiu el la ruslandaj popoloj, tiam devus teksti lau la supra logiko: "... tre malmultaj ruslandaj popoloj havas en ghi siajn reprezentantojn."
Char tiel tamen ne tekstas, chu el tio chi oni konkludu, ke povas temi pri po unu reprezentanto de unu au pluraj ruslandaj popoloj?
Au chu Zamenhof ne chiam konsekvence vortigis lau la supra logiko?