讯息: 15
语言: Esperanto
Simon_Gauvain (显示个人资料) 2014年11月7日下午9:00:46
Christa627:Mi tute ne vidas rilaton al seksismo, kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "Homofobio;" ĉu fobio pri homoj?Ha ha Krista, vi parolas la anglan do verŝajne rekonis "xenophobia" kaj "homophobia". Sed mi konsentas kun vi, tiuj vortoj estas misaj novvortoj. Kion vi pensas pri:
fremdtimo, kontraŭfremdismo ?
kontraŭgejismo, kontraŭsamseksemo ?
Christa627 (显示个人资料) 2014年11月7日下午9:13:58
Simon_Gauvain:Ili ŝajnas sufiĉe klaraj, kvankam "fremdtimo" ŝajnas iomete malfacila elparoli.Christa627:Mi tute ne vidas rilaton al seksismo, kaj kio diable estas "ksenofobio"??? "Homofobio;" ĉu fobio pri homoj?Ha ha Krista, vi parolas la anglan do verŝajne rekonis "xenophobia" kaj "homophobia". Sed mi konsentas kun vi, tiuj vortoj estas misaj novvortoj. Kion vi pensas pri:
fremdtimo, kontraŭfremdismo ?
kontraŭgejismo, kontraŭsamseksemo ?
Mi ja rekonis "homofobio" kiel "homophobia," sed vidas, ke kunmetaĵo de "homo" kaj "fobio" ne havus tiun signifon . Sed "ksenofobio" mi ne tuj rekonis. Eble oni povus havi "ksenonfobion;" fobion pri ksenono (elemento Xe) ?
Simon_Gauvain (显示个人资料) 2014年11月7日下午9:27:07
Pri ksenofobio, la greka radiko "xenos" signifas "fremdulo".
Christa627:Eble oni povus havi "ksenonfobion;" fobion pri ksenono (elemento Xe) ?Jen memorinda vorto! Tio povas utili en multaj interparoloj (eble inter ĥemiistoj)
robbkvasnak (显示个人资料) 2014年11月8日上午1:39:18
Christa627 (显示个人资料) 2014年11月8日下午7:17:32
robbkvasnak:Kiel oni iel ajn devenis de la unua demando kiel diri "pulled pork" esperantlingve? Temas pri tre komuna plado en la sudaj ŝtatoj en Usono. Neniel estis, mi kredis, la intento de la demandinto ofendi iun ajn? Temas pri leksika afero. La demandinto eĉ ne rekomendis la manĝaĵon aŭ la priparolon de "pulled pork". Eble mi ŝatus paroli pri io kion mi spertis en alia lando - se plaĉas al mi aŭ ne - simple havi vorton por io ne ofendas.Tion mi scivolas; kiel rilatas la demando, kiel diri "pulled pork," al estimo de aliaj kulturoj?
Responde al la demando, mi sugestas "disŝirita porkaĵo" ĉar oni preparas la porkaĵon per ŝiri (1. rompi ion, forte tirante; 2. malfacile tiri) ĝin en multajn pecetojn.