前往目錄

se konsideri

貼文者: nornen, 2014年11月11日

訊息: 13

語言: Esperanto

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年11月20日下午5:22:03

nornen:
Mi trovs tiun ĉi en la PMEG, sed ankaŭ tiu artikolo estas same stranga.
Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco.[Rt.19] = ...se oni prenu la plej malmulte...

Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro.H.14 = Se oni lin komparu kun la nuna reĝo...
Efektive, tio ŝajnas iomete stranga...

Altebrilas (顯示個人資料) 2014年11月20日下午5:27:46

La subkomprenata subjekto de infinitivo estas ofte dubsignifa:
Petro proponas al Maria iri al la banko dum ŝi vartos la bebon

Petro proponas al Maria iri al supermerkato dum li vartos la bebon

Petro proponas al Maria iri al kinejo dum la najbarino vartos la bebon

sudanglo (顯示個人資料) 2014年11月21日下午2:43:39

Kiel ĉiu libera adverbo ĝi rilatas al la ĉefverbo, kaj per tiu oni devas serĉi senchavan subjekton por ĝi.
konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis, kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo, kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj pensoj

Kirilo, ĉi tie la subjekto estas la kvanto kaj la eco de la mango kaj la ĉefverbo estas povis. La citaĵo estas Zamenhofa.

回到上端