Al la enhavo

Ĉu 'tuja' ŝajnas havi du prononceblecojn?

de Eltwish, 2014-novembro-21

Mesaĝoj: 28

Lingvo: Esperanto

Eltwish (Montri la profilon) 2014-novembro-21 04:11:51

Ofte oni diras, ke ĉiam eblas scii la ĝustan prononcon de vortoj laŭ kiel oni literumas ilin en Esperanto. Tamen, mi pensis pri vorto kiu montras, aŭ ke estas eta neklareco en la sistemo, aŭ ke mi (kaj eble aliaj homoj) ofte eraras prononce. Estas la vorto tuja. Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a. Tamen mi malsame prononcas vortojn kiel dujara, ĉe kiu mi prononcas la unuan silabon du kaj ne duj.

Lingvistike, ŝajnas al mi, ke la esperanta ortografio ne distingas inter la j, kiu estas la dua parto de diftongoj, kaj la j, kiu estas konsonanto. Do, eĉ se oni scius ĉiujn regulojn de la Esperanto-skribsistemo, tiu ankoraŭ ne scius prononci tuja se tiu ne konus la vorton tuj. Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja? (Eĉ pli malbone, sed certe malgrave: ŝajnas, ke "tujo" estas speco de arbo. Mi neniam parolas pri tiu arbo, kaj malemas krei o-vorton el "tuj". Sed se mi farus la du, mi prononcus malsame tujo kaj tujo!)

Do, interesa umeto, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur prononcas strange?

Rujo (Montri la profilon) 2014-novembro-21 09:28:04

Tio ne estas idiosinkrazio de Esperanto,ĉar ĝi okazas en ĉiuj lingvoj. Ĝi obeas fonetikajn leĝojn. Evidente ke se oni havas duonvokalon inter du vokaloj de plursilaba vorto, oni altiras ĝin al la duontona silabo. Oni kutime silabumas la vorton "tuja" tiel: tu - ja. Estas tute nenature prononci ĝin tiel: tuj - a, ĉar okazus ion similan al "staccato" aŭ "knacklaut". Mi ne estas lingvisto kaj ne konas la precizan vorton por klasifiko de la fenomeno.

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-novembro-21 13:08:53

Mi ne kapablas fari diferencon inter la du prononcoj. Se nepras distingi inter la du aferoj, mi faros paŭzetoj post "tuj", sed nur en tiu kazo:
la tuj-a tuja stucado(*)
(*) ĵusa trovaĵo en ReVo, mi neniam antaŭe vidis tiun vorton. (=la ago tuj forigi la superfluajn branĉojn de iu tujo).

sudanglo (Montri la profilon) 2014-novembro-21 14:21:32

Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a. Tamen mi malsame prononcas vortojn kiel dujara, ĉe kiu mi prononcas la unuan silabon du kaj ne duj.
Kaj tute prave.

Ne malofte, kunmetitaj vortoj estas prononcataj en Esperanto en maniero kiu rivelas la kunmetitan strukturon, ĉar tio faciligas komprenon.

nornen (Montri la profilon) 2014-novembro-21 18:05:06

Eltwish:Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja?
Sedepende ĉu vi uzas la kutiman (sonoreco-bazita) silabigon, aŭ la morfem-bazitan silabigon (kiel proponis vi kaj sudanglo), la du vortoj ĉiam rimas, kiam vi uzas la saman silabigon por ambaŭ:

Sonorece:
tu-ja rimas kun mo-nu-ja

Morfeme:
tuj-a rimas kun mon-uj-a

Prononci la vortojn morfeme estas tre malfacile. Intentu prononci:
Ne mal-oft-e, kun-met-it-a-j vort-o-j est-as prononc-at-a-j en Esper-ant-o en manier-o kiu rivel-as la kun-met-it-a-n struktur-o-n, ĉar tio facil-ig-a-s kompren-o-n.

Eltwish (Montri la profilon) 2014-novembro-21 23:24:14

Rujo:Tio ne estas idiosinkrazio de Esperanto,ĉar ĝi okazas en ĉiuj lingvoj.
Certe, tion mi scias; mi nur rimarkis pri ĝi, ĉar iuj emas diri, ke Esperanto estas "perfekte fonetika" aŭ ion similan. Ĝia skribsistemo certe estas tre klara, sed mi ne kredas, ke iu ajn sistemo povus esti "perfekta", do ne estas manko de Esperanto, ke tia estas nek la ĝia. Oni jam scias pri aliaj neperfektetaĵoj, ekz. la velariĝo de la n antaŭ g, aŭ la voĉiĝo de la k antaŭ z.

Nornen, ĉu vi ja rimas tuja kun monuja? Interese. Mi kutime ne prononcas morfeme, kaj vi pravas, ke estus tre malnature ĉiam paroli tiel, sed al mi tu-ja sonas strange. Eble ĉar se mi aŭdus ĝin tiel, mi pensus "...kio estas tujo?" Simila ekzemplo estus pleje, kiun mi silabumas plej-e kaj ne ple-je, sed en tiu kazo la distingo estas preskaŭ neperceptebla. (Do bone, eĉ pli preskaŭ-neperceptebla.)

Se iu ne aŭdas la distingon, jen dosiero en kiu mi uzas la du vortojn (tuja kaj monuja) kaj poste diras "tujo, tujo" je du rapidecoj laŭ la du prononcoj.

ĉevino (Montri la profilon) 2014-novembro-21 23:30:20

Tio estas kapharkvaronismo (france: couper les cheveux en quatre)...

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-novembro-21 23:38:46

aŭ harfendemo...

Eltwish (Montri la profilon) 2014-novembro-21 23:39:29

ĉevino:Tio estas kapharkvaronismo (france: couper les cheveux en quatre)...
Haha nu, jes, klare. Sed mi studis lingvistikon, do mi ŝatas pensi pri tiaj kaphareroj.

marcuscf (Montri la profilon) 2014-novembro-22 02:49:21

Mi ĉiam miras pri la malsamaj harfendemoj de malsamaj homoj. Iam mi legis la klarigojn de PMEG pri prononco de "ia" kontraŭ "ija". Tiam mi jam pensis: "Kia harfendado!!". Mi povas aŭdi kaj kompreni la distingon inter "ia" kaj "ija", sed ĝi estas sufiĉe malgranda por fariĝi ignorinda.

Kaj nun mi malkovris ke ekzistas homoj kiuj distingas inter "uj-a" kaj "u-ja"! Ve! malgajo.gif Mi aŭskultis la sondosieron milfoje kaj mi ne perceptas rimarkindan malsamon inter uj-a kaj u-ja. Kaj se tio vere gravus, ĉu oni ne povus same cerbumi pri "uz-a" kaj "u-za", "ul-a" kaj "u-la", ktp.?

Rim.: Mi jam estis sur la alia flanko, kiam mi paroladis pri la diferenco inter "uj" kaj "ŭi" kaj alia homo respondis ke ĝi ne sukcesis aŭdi la diferencon (mi ne sendis sondosieron, tamen)

Rim.2: Jes, mi ĵus uzis "ĝi" por homo. Procesu min. ridulo.gif

Reen al la supro