לתוכן העניינים

Ĉu 'tuja' ŝajnas havi du prononceblecojn?

של Eltwish, 21 בנובמבר 2014

הודעות: 28

שפה: Esperanto

Simon_Gauvain (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2014, 17:14:41

akueck:
Simon_Gauvain:Tamen PIV foje prezentas aferojn kiuj spegulas nur opiniojn de ties verkinto, kaj ne la veran realan lingvon.
Se en la koncernaj fojoj la diritaj opinioj koheras kun la normo de Esperanto, tiam ili superatutas la "veran realan lingvon" (au chi lasta ne estas Esperanto lau ties difino).
Mi preferas pensi ol blinde sekvi rekomendojn. Ne sufiĉas deklari ion kiel "normo" por fari tion reala. Kaj ja en la realo okazas lingvouzo.

Mi kredis ke la oficiala retejo de la akademio estas tiu ĉi. Ĉu tio, kion vi montras, estas oficiale apogata de la akademio de Esperanto?

Ĉu vi pensas, ke PIV ĉiam pravas?

akueck (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2014, 18:01:51

Simon_Gauvain:
akueck:
Simon_Gauvain:Tamen PIV foje prezentas aferojn kiuj spegulas nur opiniojn de ties verkinto, kaj ne la veran realan lingvon.
Se en la koncernaj fojoj la diritaj opinioj koheras kun la normo de Esperanto, tiam ili superatutas la "veran realan lingvon" (au chi lasta ne estas Esperanto lau ties difino).
Mi kredis ke la oficiala retejo de la akademio estas tiu ĉi. Ĉu tio, kion vi montras, estas oficiale apogata de la akademio de Esperanto?

Ĉu vi pensas, ke PIV ĉiam pravas?
Respondojn vi trovas en Akademia beletro.

m_v (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2014, 18:11:36

Tiu afero vere estas iom problema. Eĉ se oni konsentus, ke oni ĉiam diru /tu-ja/ kaj ne /tuj-a/, oni devus ankaŭ diri /ple-jof-te/ anstataŭ /plej-of-te/ por la vorto “plejofte”, kio ja estas vere stranga, ĉar fakte ĝi estas nur kunmetaĵo de la esprimo “plej ofte”.

akueck (הצגת פרופיל) 25 בנובמבר 2014, 19:42:21

m_v:Tiu afero vere estas iom problema. Eĉ se oni konsentus, ke oni ĉiam diru /tu-ja/ kaj ne /tuj-a/, oni devus ankaŭ diri /ple-jof-te/ anstataŭ /plej-of-te/ por la vorto “plejofte”, kio ja estas vere stranga, ĉar fakte ĝi estas nur kunmetaĵo de la esprimo “plej ofte”.
Interesa atentigo. Chu eble estas ghuste la diferenca lausilaba prononco, kiu ebligas distingi inter "plejofte" (prononco: ple-jof-te) kaj "plej ofte" (prononco: plej of-te)?

Kirilo81 (הצגת פרופיל) 26 בנובמבר 2014, 10:44:49

plejofte ne estas vera problemo, ĉar ĝi estas eraro por plej ofte (kia speco de vortfarada konstruaĵo estu tiu plejofte?).

amigueo (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2014, 14:19:57

por dividi vortojn silabe, utilas tiu subtilaĵo respekta etimologion. tamen, por normala parolado, j en "tuja" estas sono prononcebla svisie neŭtrale, tio estas, kajkaj silabe, aŭ alivorte, tiom antaŭa kiom posta silabe. ĉu "tujja"? tute ne!

akueck (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2014, 17:49:45

Kirilo81:plejofte ne estas vera problemo, ĉar ĝi estas eraro por plej ofte (kia speco de vortfarada konstruaĵo estu tiu plejofte?).
En PIV (reta versio) oni tamen trovas:
"plejofte. En la plimulto de la okazoj: plejofte silento estas konfeso."

Krome, chiuokaze senerara: "plejoftanto [...] (pp diskreta frekvenca distribuo) La plej ofta valoro."

nornen (הצגת פרופיל) 28 בנובמבר 2014, 18:01:15

Eltwish:Ofte oni diras, ke ĉiam eblas scii la ĝustan prononcon de vortoj laŭ kiel oni literumas ilin en Esperanto. Tamen, mi pensis pri vorto kiu montras, aŭ ke estas eta neklareco en la sistemo, aŭ ke mi (kaj eble aliaj homoj) ofte eraras prononce. Estas la vorto tuja. Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a. Tamen mi malsame prononcas vortojn kiel dujara, ĉe kiu mi prononcas la unuan silabon du kaj ne duj.

Lingvistike, ŝajnas al mi, ke la esperanta ortografio ne distingas inter la j, kiu estas la dua parto de diftongoj, kaj la j, kiu estas konsonanto. Do, eĉ se oni scius ĉiujn regulojn de la Esperanto-skribsistemo, tiu ankoraŭ ne scius prononci tuja se tiu ne konus la vorton tuj. Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja? (Eĉ pli malbone, sed certe malgrave: ŝajnas, ke "tujo" estas speco de arbo. Mi neniam parolas pri tiu arbo, kaj malemas krei o-vorton el "tuj". Sed se mi farus la du, mi prononcus malsame tujo kaj tujo!)

Do, interesa umeto, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur prononcas strange?
Kiel vi prononcas scii? [ˈst͡si.ʔi] or [ˈst͡si.i]?
Kiel vi prononcas la avo? [la.ˈa.vo] or [la.ˈʔa.vo]?

Mi demandas ĉar eble vi prononcas tuj-a kun glota halto, kiu ne estas Fundamenta kaj ankaŭ rompus la unu-al-unu-rilaton inter grafemoj kaj fonemoj.

לראש הדף