讯息: 27
语言: Esperanto
akueck (显示个人资料) 2014年11月25日下午6:01:51
Simon_Gauvain:Respondojn vi trovas en Akademia beletro.akueck:Mi kredis ke la oficiala retejo de la akademio estas tiu ĉi. Ĉu tio, kion vi montras, estas oficiale apogata de la akademio de Esperanto?Simon_Gauvain:Tamen PIV foje prezentas aferojn kiuj spegulas nur opiniojn de ties verkinto, kaj ne la veran realan lingvon.Se en la koncernaj fojoj la diritaj opinioj koheras kun la normo de Esperanto, tiam ili superatutas la "veran realan lingvon" (au chi lasta ne estas Esperanto lau ties difino).
Ĉu vi pensas, ke PIV ĉiam pravas?
m_v (显示个人资料) 2014年11月25日下午6:11:36
akueck (显示个人资料) 2014年11月25日下午7:42:21
m_v:Tiu afero vere estas iom problema. Eĉ se oni konsentus, ke oni ĉiam diru /tu-ja/ kaj ne /tuj-a/, oni devus ankaŭ diri /ple-jof-te/ anstataŭ /plej-of-te/ por la vorto “plejofte”, kio ja estas vere stranga, ĉar fakte ĝi estas nur kunmetaĵo de la esprimo “plej ofte”.Interesa atentigo. Chu eble estas ghuste la diferenca lausilaba prononco, kiu ebligas distingi inter "plejofte" (prononco: ple-jof-te) kaj "plej ofte" (prononco: plej of-te)?
Kirilo81 (显示个人资料) 2014年11月26日上午10:44:49
amigueo (显示个人资料) 2014年11月28日下午2:19:57
akueck (显示个人资料) 2014年11月28日下午5:49:45
Kirilo81:plejofte ne estas vera problemo, ĉar ĝi estas eraro por plej ofte (kia speco de vortfarada konstruaĵo estu tiu plejofte?).En PIV (reta versio) oni tamen trovas:
"plejofte. En la plimulto de la okazoj: plejofte silento estas konfeso."
Krome, chiuokaze senerara: "plejoftanto [...] (pp diskreta frekvenca distribuo) La plej ofta valoro."
nornen (显示个人资料) 2014年11月28日下午6:01:15
Eltwish:Ofte oni diras, ke ĉiam eblas scii la ĝustan prononcon de vortoj laŭ kiel oni literumas ilin en Esperanto. Tamen, mi pensis pri vorto kiu montras, aŭ ke estas eta neklareco en la sistemo, aŭ ke mi (kaj eble aliaj homoj) ofte eraras prononce. Estas la vorto tuja. Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a. Tamen mi malsame prononcas vortojn kiel dujara, ĉe kiu mi prononcas la unuan silabon du kaj ne duj.Kiel vi prononcas scii? [ˈst͡si.ʔi] or [ˈst͡si.i]?
Lingvistike, ŝajnas al mi, ke la esperanta ortografio ne distingas inter la j, kiu estas la dua parto de diftongoj, kaj la j, kiu estas konsonanto. Do, eĉ se oni scius ĉiujn regulojn de la Esperanto-skribsistemo, tiu ankoraŭ ne scius prononci tuja se tiu ne konus la vorton tuj. Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja? (Eĉ pli malbone, sed certe malgrave: ŝajnas, ke "tujo" estas speco de arbo. Mi neniam parolas pri tiu arbo, kaj malemas krei o-vorton el "tuj". Sed se mi farus la du, mi prononcus malsame tujo kaj tujo!)
Do, interesa umeto, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur prononcas strange?
Kiel vi prononcas la avo? [la.ˈa.vo] or [la.ˈʔa.vo]?
Mi demandas ĉar eble vi prononcas tuj-a kun glota halto, kiu ne estas Fundamenta kaj ankaŭ rompus la unu-al-unu-rilaton inter grafemoj kaj fonemoj.