הודעות: 27
שפה: Esperanto
Eltwish (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 04:11:51
Lingvistike, ŝajnas al mi, ke la esperanta ortografio ne distingas inter la j, kiu estas la dua parto de diftongoj, kaj la j, kiu estas konsonanto. Do, eĉ se oni scius ĉiujn regulojn de la Esperanto-skribsistemo, tiu ankoraŭ ne scius prononci tuja se tiu ne konus la vorton tuj. Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja? (Eĉ pli malbone, sed certe malgrave: ŝajnas, ke "tujo" estas speco de arbo. Mi neniam parolas pri tiu arbo, kaj malemas krei o-vorton el "tuj". Sed se mi farus la du, mi prononcus malsame tujo kaj tujo!)
Do, interesa umeto, ĉu ne? Aŭ ĉu mi nur prononcas strange?
Rujo (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 09:28:04
Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 13:08:53
la tuj-a tuja stucado(*)(*) ĵusa trovaĵo en ReVo, mi neniam antaŭe vidis tiun vorton. (=la ago tuj forigi la superfluajn branĉojn de iu tujo).
sudanglo (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 14:21:32
Mi emas elparoli ĝin tuj-a; tio estas, ĝuste kiel tuj kaj poste a. Tamen mi malsame prononcas vortojn kiel dujara, ĉe kiu mi prononcas la unuan silabon du kaj ne duj.Kaj tute prave.
Ne malofte, kunmetitaj vortoj estas prononcataj en Esperanto en maniero kiu rivelas la kunmetitan strukturon, ĉar tio faciligas komprenon.
nornen (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 18:05:06
Eltwish:Aŭ pli koncize, kiu scius, ke tuja ne rimas kun monuja?Sedepende ĉu vi uzas la kutiman (sonoreco-bazita) silabigon, aŭ la morfem-bazitan silabigon (kiel proponis vi kaj sudanglo), la du vortoj ĉiam rimas, kiam vi uzas la saman silabigon por ambaŭ:
Sonorece:
tu-ja rimas kun mo-nu-ja
Morfeme:
tuj-a rimas kun mon-uj-a
Prononci la vortojn morfeme estas tre malfacile. Intentu prononci:
Ne mal-oft-e, kun-met-it-a-j vort-o-j est-as prononc-at-a-j en Esper-ant-o en manier-o kiu rivel-as la kun-met-it-a-n struktur-o-n, ĉar tio facil-ig-a-s kompren-o-n.
Eltwish (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 23:24:14
Rujo:Tio ne estas idiosinkrazio de Esperanto,ĉar ĝi okazas en ĉiuj lingvoj.Certe, tion mi scias; mi nur rimarkis pri ĝi, ĉar iuj emas diri, ke Esperanto estas "perfekte fonetika" aŭ ion similan. Ĝia skribsistemo certe estas tre klara, sed mi ne kredas, ke iu ajn sistemo povus esti "perfekta", do ne estas manko de Esperanto, ke tia estas nek la ĝia. Oni jam scias pri aliaj neperfektetaĵoj, ekz. la velariĝo de la n antaŭ g, aŭ la voĉiĝo de la k antaŭ z.
Nornen, ĉu vi ja rimas tuja kun monuja? Interese. Mi kutime ne prononcas morfeme, kaj vi pravas, ke estus tre malnature ĉiam paroli tiel, sed al mi tu-ja sonas strange. Eble ĉar se mi aŭdus ĝin tiel, mi pensus "...kio estas tujo?" Simila ekzemplo estus pleje, kiun mi silabumas plej-e kaj ne ple-je, sed en tiu kazo la distingo estas preskaŭ neperceptebla. (Do bone, eĉ pli preskaŭ-neperceptebla.)
Se iu ne aŭdas la distingon, jen dosiero en kiu mi uzas la du vortojn (tuja kaj monuja) kaj poste diras "tujo, tujo" je du rapidecoj laŭ la du prononcoj.
Altebrilas (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 23:38:46
Eltwish (הצגת פרופיל) 21 בנובמבר 2014, 23:39:29
ĉevino:Tio estas kapharkvaronismo (france: couper les cheveux en quatre)...Haha nu, jes, klare. Sed mi studis lingvistikon, do mi ŝatas pensi pri tiaj kaphareroj.
marcuscf (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2014, 02:49:21
Kaj nun mi malkovris ke ekzistas homoj kiuj distingas inter "uj-a" kaj "u-ja"! Ve! Mi aŭskultis la sondosieron milfoje kaj mi ne perceptas rimarkindan malsamon inter uj-a kaj u-ja. Kaj se tio vere gravus, ĉu oni ne povus same cerbumi pri "uz-a" kaj "u-za", "ul-a" kaj "u-la", ktp.?
Rim.: Mi jam estis sur la alia flanko, kiam mi paroladis pri la diferenco inter "uj" kaj "ŭi" kaj alia homo respondis ke ĝi ne sukcesis aŭdi la diferencon (mi ne sendis sondosieron, tamen)
Rim.2: Jes, mi ĵus uzis "ĝi" por homo. Procesu min.
Eltwish (הצגת פרופיל) 22 בנובמבר 2014, 04:01:04
marcuscf:Kaj nun mi malkovris ke ekzistas homoj kiuj distingas inter "uj-a" kaj "u-ja"! Ve! Mi aŭskultis la sondosieron milfoje kaj mi ne perceptas rimarkindan malsamon inter uj-a kaj u-ja. Kaj se tio vere gravus, ĉu oni ne povus same cerbumi pri "uz-a" kaj "u-za", "ul-a" kaj "u-la", ktp.?Nu, mi ne distingas ĝin intence. Mi nur rimarkas, ke tiel rezultis al mi la fonologio, kaj ŝajnis al mi lingvistike interese. Kaj ne, oni ne cerbumus pri uz-a kaj u-za, ĉar z nur estas konsonanto, ne foje-konsonanto-foje-duonvokalo kiel j. Sed mi prenis vian sencon.
La diferenco tute ne gravas, sed mi neniam dirus, ke ĝi estas ignorinda. Ignorebla, certe, kaj prudente ignorata, sed kio krom insultoj ignorindas?