Hejma Instruado
de ustra, 2014-novembro-22
Mesaĝoj: 55
Lingvo: Esperanto
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-23 16:39:50
spreecamper:Jes, mi ege apogas la bazan enspezon. Sed mi kontraŭas la nacian ŝtaton (kaj des pli la EU kaj tutmondan registaron, kiun la kapitalistoj alcelas). Regaj sistemoj ĉiam ekspluatadas la popolojn kaj senigas ĝian memstarecon.ustra:(Mi ne diras, ke virinoj devas resti hejme. Plie, mi ne konsideras "resti hejme" kiel "fari nenion".)Ĉu iomete temas konzepto de 'Bedingungsloses Grundeinkommen' (senkondiĉa ŝtata bazrento; 'Basic Income Grant'; 'Social Credit' )?
Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-24 06:09:40
spreecamper:Mi ne tute komprenas kion vi celas. Tiu artikolo estas mallonga kaj iom malklara.Christa627:-Amo inter lernanto kaj instruanto (kutime unu el la gepatroj); tio helpas al la lernado.Jes, sed tion rilaton lernanto ne povos atendi dum sekva altmatura edukado. Tiam, dependa de mentaleco de infano, tiu infano igas aŭ multa agresema, aŭ kapitulacema. Ĉu tion intencis sia gepatroj? Mi pensas, ke gepatroj devus prepari siajn infanojn por malhejma, plu postulata, konkurencema vivo. En germana lingvo ekzistas vorto 'verhätscheln' por tio ago de gepatroj. En angla ekzistas helikopterecaj gepatroj.
spreecamper:Ni ne estas riĉaj. Sed tamen ni povas trovi taŭgan manieron lerni.Christa627:-La fakto, ke la instruanto estas tiu, kiu plej bone konas la lernanton, kaj do povas instrui en tiu maniero kiu plej taŭgas por li/ŝi.Por mi, tio ŝajnas modelo por aŭ riĉa gepatroj, aŭ unariĉperlabora gepatraro.
spreecamper:Ĉu laboro estas la sola afero en la vivo? Ĉu homo vivas nur por labori? La eblo iri vojaĝi, sen zorgi pri la lerneja tagaro, estas tre bona por tutfamiliaj ferioj; tio helpas por fortigi familiajn rilatojn, krei bonajn memoraĵojn, ktp. Mi tre ĝuasChrista627:-La eblo iri vojaĝi, sen zorgi pri la lerneja horaro/tagaro.Kiel tio preparas por 'senamata' laborvivo poste?

spreecamper: Amasa lernejo estas ŝtata servo, ne iu de 'egalŝaltiga propagando maŝino'. Sen servo de amasa lernejo, minimuma unu de gepatro devas agi kia instruisto. Miaopinie, (mi ankaŭ ne konas alie), estas bona vivkonzepto, se kune de gepatroj laboras.En Usono, amasa lernejo ja estas propoganda maŝino.
Mi ne certas, ke estas malbone, ke ambaŭ gepatroj laboru eksterhejme, sed mi konas multajn familiojn, en kiuj la patrino ne tiel laboras, kiuj estas sufiĉe feliĉaj. Mia patrino ne havas eksterhejman laboron; ŝi estas disdonisto de esencaj oleoj, kiun laboron ŝi faras plejparte interrete. Sed eĉ antaŭ ol ŝi ekfaris tion, ni vivis sufiĉe bone.
Christa627:-Libero sekvi la proprajn interesojn. Estas fakto, ke mi ne lernus Esperanton en lernejoNe kompleta, nur limiga, sed pli malpli ankaŭ en amasa lernejo oni povas sekvi propajn interesojn.[/quote]Kompreneble oni povas iom sekvi proprajn interesojn en amasa lernejo, sed en hejma lernado estas ĝenerale pli da libero por tio. Se oni kalkulas la tutan tempon, kiun oni uzas kaj en la lernejo kaj farante hejmtaskojn, estas malpli ol tiu, kiun oni uzas en lernejeca hejma lernado (nu, ĉiuj taskoj estus hejmtaskoj, do, kial aldoni plian?). Do, estas pli da tempo por sekvi proprajn interesojn.!
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-24 07:43:58
Christa627:Ne kontraŭ vi, sed ja kontraŭ hejminstruado. Vi ekzemple kredas la teron 6000 jarojn aĝa. Evidente do via eduko ie malsukcesis.
Mi kaj ĉiuj miaj gefratoj estas denaskaj hejmlernantoj (kaj jes, mi komprenas, ke tio eĉ pligrandigos la antaŭjuĝojn de iuj kontraŭ mi).
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-24 12:30:55
Christa627:Ĉu laboro estas la sola afero en la vivo? Ĉu homo vivas nur por labori? La eblo iri vojaĝi, sen zorgi pri la lerneja tagaro, estas tre bona por tutfamiliaj ferioj; tio helpas por fortigi familiajn rilatojn, krei bonajn memoraĵojn, ktp. Mi tre ĝuasVi pravas. Mi pensas, ke estas (interalie) tia kredo je la ekonomio kiu estas endoktrinigita en lernejoj. Tie oni ĉefe lernas: "Ĉio kio estas bona por la ekonomio estas bona ĝenerale." "Ĉio kio difektas la ekonomion estas malbona." "Lernu kio estas bona por la ekonomio." "Respektu la ekonomiajn regulojn kaj ne forlasi la vicon." K.t.p..
Kio estas bona por la homoj kaj familioj ne gravas. Tial mi ŝatas legi pri aliaj perspektivoj kiel via.
Krome, familia laboro estas ankaŭ laboro. La diferenco estas, ke oni ne pagas impostojn por la unua. Ankaŭ tial memstara vivo estas fi-famita.
Kaj ignoru ĉi nederlandan trolon. Al mi vi ne faras la impreson de senklera ulino, en kontrasto kun li.
Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-novembro-24 13:58:29
spreecamper:Jes, sed tion rilaton lernanto ne povos atendi dum sekva altmatura edukado. Tiam, dependa de mentaleco de infano, tiu infano igas aŭ multa agresema, aŭ kapitulacema. Ĉu tion intencis sia gepatroj? Mi pensas, ke gepatroj devus prepari siajn infanojn por malhejma, plu postulata, konkurencema vivo. En germana lingvo ekzistas vorto 'verhätscheln' por tio ago de gepatroj. En angla ekzistas helikopterecaj gepatroj.Stereotipoj ne sufiĉas por kompreni la realon. Ĉu vi spertis ion tiurilate? Ĉu vi konsideras ĉiujn hejminstuemajn gepatrojn kiel stultaj malfortuloj, nekapablaj instrui sendependecon kaj laborŝaton al siaj infanoj?
Plie, hejminstruita junulo kiu deziras fakiĝi povas aliĝi universitaton (ekzemple), se li aŭ ŝi sin preparas por tio.
Christa627:Ĉu laboro estas la sola afero en la vivo? Ĉu homo vivas nur por labori?Ne mi

mihxil:Mi ne taksus tion kiel malsukceso. Ŝi ne estas sciencisto, kaj ŝi sendube ne bezonas scii tiajn sciaĵojn por tio, kion ŝi faras. Se iam ŝi vere interesiĝos pri fosilioj kaj sedimentaj rokaĵoj, ŝi komprenos sian eraron; kaj se ne... ĉu vere gravas? Ĉu tio malhelpos ŝin por sukcesi en la vivo?Christa627:Mi kaj ĉiuj miaj gefratoj estas denaskaj hejmlernantoj (kaj jes, mi komprenas, ke tio eĉ pligrandigos la antaŭjuĝojn de iuj kontraŭ mi).Ne kontraŭ vi, sed ja kontraŭ hejminstruado. Vi ekzemple kredas la teron 6000 jarojn aĝa. Evidente do via eduko ie malsukcesis.
pedroluis (Montri la profilon) 2014-novembro-24 14:20:01
pedroluis (Montri la profilon) 2014-novembro-24 14:29:58
Simon_Gauvain:Ĉu vi pripensis pri tio? Ĉu vi pensas ke ne gravas kredi tion? Ĉu ni gravas sciencion? Ĉu vi pensas ke io estas pli grava ol scienco?spreecamper:Jes, sed tion rilaton lernanto ne povos atendi dum sekva altmatura edukado. Tiam, dependa de mentaleco de infano, tiu infano igas aŭ multa agresema, aŭ kapitulacema. Ĉu tion intencis sia gepatroj? Mi pensas, ke gepatroj devus prepari siajn infanojn por malhejma, plu postulata, konkurencema vivo. En germana lingvo ekzistas vorto 'verhätscheln' por tio ago de gepatroj. En angla ekzistas helikopterecaj gepatroj.Stereotipoj ne sufiĉas por kompreni la realon. Ĉu vi spertis ion tiurilate? Ĉu vi konsideras ĉiujn hejminstuemajn gepatrojn kiel stultaj malfortuloj, nekapablaj instrui sendependecon kaj laborŝaton al siaj infanoj?
Plie, hejminstruita junulo kiu deziras fakiĝi povas aliĝi universitaton (ekzemple), se li aŭ ŝi sin preparas por tio.
Christa627:Ĉu laboro estas la sola afero en la vivo? Ĉu homo vivas nur por labori?Ne mi
mihxil:Mi ne taksus tion kiel malsukceso. Ŝi ne estas sciencisto, kaj ŝi sendube ne bezonas scii tiajn sciaĵojn por tio, kion ŝi faras. Se iam ŝi vere interesiĝos pri fosilioj kaj sedimentaj rokaĵoj, ŝi komprenos sian eraron; kaj se ne... ĉu vere gravas? Ĉu tio malhelpos ŝin por sukcesi en la vivo?Christa627:Mi kaj ĉiuj miaj gefratoj estas denaskaj hejmlernantoj (kaj jes, mi komprenas, ke tio eĉ pligrandigos la antaŭjuĝojn de iuj kontraŭ mi).Ne kontraŭ vi, sed ja kontraŭ hejminstruado. Vi ekzemple kredas la teron 6000 jarojn aĝa. Evidente do via eduko ie malsukcesis.
Mi pensas ke ne. La scienco estas la plej grava afero por la homaro.
Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-novembro-24 15:04:17
pedroluis:Laŭ mi, mi preferas lerni kun homoj. Mi pensas ke lerni hejme estas tre teda.Tio estas teda nur se oni devigas vin fari ion, kion vi ne ŝatas.
Vi sendube imagas situacion kiel lernej-tipa hejminstruado. Tio ne devige okazas tiel; oni ne devige faras kursojn. Du infanoj kun patro povas amuziĝi dum horoj dank'al edukaj ludoj! Kaj ekzistas infanoj, kiuj plezure legas hejme (mi estis tia).
pedroluis:Ĉu vi pripensis pri tio? Ĉu vi pensas ke ne gravas kredi tion? Ĉu ni gravas sciencion? Ĉu vi pensas ke io estas pli grava ol scienco?Vi kaj mi pensas ke scienco plej gravas. Plejparto de la homaro prifajfas sciencon, aŭ pensas ke Dio kaj ĝiaj profetoj estas pli gravaj.
Mi pensas ke ne. La scienco estas la plej grava afero por la homaro.
Mi pensas ke devigi homojn aŭskulti ion, kion ili ne volas aŭdi, estas formo de persekuto. Oni prefere okupiĝas pri tiuj, kiuj estas scivolemaj.
antoniomoya (Montri la profilon) 2014-novembro-24 18:08:11
Simon_Gauvain:Mi pensas ke devigi homojn aŭskulti ion, kion ili ne volas aŭdi, estas formo de persekuto. Oni prefere okupiĝas pri tiuj, kiuj estas scivolemaj.Jen la sekreto de antaŭeniro: scivolemo. Sed scivolemo en ĉiuj kampoj, NE NUR en scienco, forgesante aliajn homajn sciojn kaj spertojn.
Mi ĉiam diras ke por kapti la Realon, oni devas uzi samtempe sciencon (faktojn), filozofion (signifojn) kaj spiritecon (valorojn). Ili estas la tri piedoj kiuj subtenas tabureton. Se mankas iu, tabureto falas.
Amike.
pedroluis (Montri la profilon) 2014-novembro-24 18:26:39