Hejma Instruado
de ustra, 2014-novembro-22
Mesaĝoj: 55
Lingvo: Esperanto
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-novembro-28 19:31:27
ustra:En Germanio infanoj apartenas al la ŝtato.Kiu BGB-leĝo* difinas vian pretendon?
*BGB = civila kodekso de Germanio
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-28 20:17:30
spreecamper:La gepatra rajto de edukado kolizias kun la deviga lerneja instruado. Sed por la germana ŝtato la deviga lerneja instruado estas pli grava ol la rajto de la gepatroj. Do la ŝtata pretendo je infanoj estas pli grava ol la rajto de la gepatroj.ustra:En Germanio infanoj apartenas al la ŝtato.Kiu BGB-leĝo* difinas vian pretendon?
*BGB = civila kodekso de Germanio
Legu pri freŝa verdikto (germane) de la konstitucia kortumo de Germanio.
(La nomo "konstitucia kortumo" malĝustas ĉar Germanio ne havas konstitucion, tamen ĝi estas uzata.)
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-novembro-28 20:19:34
Laŭ Juris.de 3a), germana 'Schulpflicht'* celas evitadon de 'paralelaj socioj'. Do, jes, pri tion, Germanio posedas civilan kodekson korespondata kun bazleĝo plu kolektivema ol individuisma.
*devo por partoprenu ĉe aŭ ŝtataj lernejoj, aŭ alternativaj, atestitaj lernejoj
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-29 11:10:44
spreecamper:Laŭ Juris.de 3a), germana 'Schulpflicht'* celas evitadon de 'paralelaj socioj'.Ĉu estas via kredo je la prevento de ekesto de paralelaj socioj tiom intensa, ke la ŝtato pravas forpreni infanojn kaj puni gepatrojn?
Ĉu nuna Germanio estas liberigita de paralelaj socioj?
Kiuj paralelaj socioj ekzistas ekz. en Rusio kaj Usono surbaze de hejma instruado?
lagtendisto (Montri la profilon) 2014-novembro-29 11:43:57
ustra:Ĉu estas via kredo je la prevento de ekesto de paralelaj socioj tiom intensa, ke la ŝtato pravas forpreni infanojn?Pardonu min, mi ne povas forigi miajn personajn spertojn, sed komparate al situacio en DDR, al mi daŭre sonas 'multamuza' viajn riproĉojn al nuntempa germanio.
ustra:Ĉu nuna Germanio estas liberigita de paralelaj socioj?Verŝajna ne. Mi ne scias. Ankaŭ ofte ekzistas leĝbreĉoj.
ustra:Kiuj paralelaj socioj ekzistas ekz. en Rusio kaj Usono surbaze de hejma instruado?Loĝantaro de Germanio ne povas multdividi sin kia loĝantaro de Usono kaj Rusio kaj Mongolio, k.t.p. Usono kaj Rusio posedas multajn de koloniaspaco ol Germanio.
Krom tion, ĉu loĝantaro de kaj 'Amish' kaj 'kosaky/kasaki', kaj 'badawī' rajtas apliki hejman instruadon?
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-29 13:30:09
spreecamper:Pardonu min, mi ne povas forigi miajn personajn spertojn, sed komparate al situacio en DDR, al mi daŭre sonas 'multamuza' viajn riproĉojn al nuntempa germanio.Necesas ĉiam ekzamenadi la ŝtaton. Thomas Jefferson ĝuste diris, ke ĉiu generacio bezonas sian propran revolucion.
Sed la temo estas la ŝtato kiu pli alte taksas ĝian pretendon je infanoj ol la pretendo de la gepatroj. Germanio estas nur unu ekzemplo.
spreecamper:Ĉu tiukaze ne malĝustas la aserto, ke lerneja devigo preventas la ekeston de paralelaj socioj?ustra:Ĉu nuna Germanio estas liberigita de paralelaj socioj?Verŝajna ne. Mi ne scias. Ankaŭ ofte ekzistas leĝbreĉoj.
spreecamper:La loĝantaro de Britio ankaŭ ne povas geografie etendi sin kiel usonanoj aŭ rusoj, tamen hejma instruado estas laŭlega tie...ustra:Kiuj paralelaj socioj ekzistas ekz. en Rusio kaj Usono surbaze de hejma instruado?Loĝantaro de Germanio ne povas multdividi sin kia loĝantaro de Usono kaj Rusio kaj Mongolio, k.t.p. Usono kaj Rusio posedas multajn de koloniaspaco ol Germanio.
spreecamper:Krom tion, ĉu loĝantaro de kaj 'Amish' kaj 'kosaky/kasaki', kaj 'badawī' rajtas apliki hejman instruadon?Jes, mi forte opinias, ke ĉiu rajtas apliki hejman instruadon.
Koracio (Montri la profilon) 2014-decembro-07 20:09:00
Mi lernis tri jarojn hejme. En Hungario la hejme instruitaj infanoj ekzamenas dufoje aŭ kvarfoje en unu jaro.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-08 00:18:47
ustra:La gepatra rajto de edukado kolizias kun la deviga lerneja instruado.Min ŝajnas ke vidpunkto de gepatroj tro forte emfaziĝas en ĉi tiu diskuto, kiu prias la socion ĝenerale. Individua gepatro povas influi nur la situacion de sia propra infano. Meti la unuopa intereso antaŭ la kolektiva en tia afero estas abdiki for de kredo, ke homoj povos renkontiĝi trans klasaj kaj aliaj barieroj por diskuti komune kaj politike pri sia komuna vivsituacio.
ustra (Montri la profilon) 2014-decembro-08 12:30:44
Rugxdoma:Krom se io estas severe neĝusta, neniu rajtas forpreni infanojn. La vizitado de publika lernejo devus esti laŭvola, ne deviga. Tio estas gravega rajto, ĉar ŝtato havas ĉiam proprajn interesojn.ustra:La gepatra rajto de edukado kolizias kun la deviga lerneja instruado.Min ŝajnas ke vidpunkto de gepatroj tro forte emfaziĝas en ĉi tiu diskuto, kiu prias la socion ĝenerale. Individua gepatro povas influi nur la situacion de sia propra infano. Meti la unuopa intereso antaŭ la kolektiva en tia afero estas abdiki for de kredo, ke homoj povos renkontiĝi trans klasaj kaj aliaj barieroj por diskuti komune kaj politike pri sia komuna vivsituacio.
Mi ne komprenas vian argumenton pri klasaj barieroj. Ĉu vi volas esprimi, ke dank' al lerneja devigo hodiaŭ ne ekzistas tiaj klasaj barieroj?
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-decembro-09 23:25:59
ustra:Mi ne komprenas vian argumenton pri klasaj barieroj. Ĉu vi volas esprimi, ke dank' al lerneja devigo hodiaŭ ne ekzistas tiaj klasaj barieroj?Mi ja male diris pri (ekzistantaj) barieroj. En komuna lernejo infanoj spertas pri tiu socia trajto, ke ne al ĉiuj homoj komunaj interesoj eblas. Kontraŭe, infanoj instruitaj hejme verŝajne renkontas nur malmultajn personojn, kaj ofte de malpli diversaj kondicioj. Tio limigas iliajn diskuteblojn.
Mi ne diras, ke antaŭjuĝoj neeblus en komunaj lernejoj, sed kio estas komuna, tion oni povas plibonigi per politikaj iloj.
Redaktita