Hejma Instruado
de ustra, 2014-novembro-22
Mesaĝoj: 55
Lingvo: Esperanto
mihxil (Montri la profilon) 2014-novembro-24 18:34:56
pedroluis:Ŝajnas al mi ke iamj hejma instruado funkcias bone. Marie Curie lernis sciencon al sian filinon. Tiu knabino nomiĝis Irene Curie kaj sukcesis Nobel premio.Bone, se oni mem gajnis Nobelpremion (aŭ du...), tiam mi ne havus ion kontraŭ hejminstruado. Sed multaj homoj ne gajnis Nobelpremion.
Simon_Gauvain (Montri la profilon) 2014-novembro-24 19:44:32
antoniomoya:Mi ĉiam diras ke por kapti la Realon, oni devas uzi samtempe sciencon (faktojn), filozofion (signifojn) kaj spiritecon (valorojn). Ili estas la tri piedoj kiuj subtenas tabureton. Se mankas iu, tabureto falas.Mi ne konsentas.
Mi ne rilatas kun ia ajn formo el spiriteco, kaj tamen mi havas moralajn valorojn. Racio kaj kunsentemo sufiĉas al mi por kompreni, kiel oni devas sin teni en socio.
Pri filozofio, mi vere ne kleras, sed al mi tio signifas nur "mempensadon", kaj je la komenco filozofio kaj scienco estis praktikataj fare de la samaj uloj... do mi ne certas, ke oni devas meti tiujn pensosistemojn unu kontraŭ la alia. Kaj scienco ne estas nur faktojn! Scienco estas observado, hipotezoj, eksperimentoj, deduktoj, kaj fine ĉio ĉi donas respondojn, ekzemple al la demando "Kial oni malsaniĝas?"
Vere, mi ne vidas problemojn kiujn oni ne povas solvi per sciencoj (naturaj aŭ homaj) aŭ simple per mempensado, kondiĉe ke oni akceptu ke oni ne povas ĉion scii.
korona (Montri la profilon) 2014-novembro-24 23:15:26
Respektante la pensaĵojn de ĉiuj vi, mi presentas ĉi tie sole mian sperton. Ni hejminstruas niajn filojn, kaj mi lernigas al ili Esperanton. Ne eblus en plejaj lernejoj! Al la fina venko!
Miaparte, mi estis instruita "hejme" ĝis universitato, sed vere "sendepende" estus pli vere. Iufoje mi lernis en nia hejmo, sed aliafoje en librejo, aŭ en klasĉambro kun aliaj "hejm-instruataj" lernantoj, aŭ en vojaĝo al iu instruiga loko, ktp. Samtempe (kiam 17-jara) mi faris klasojn al la loka kolegio. Do miasperte eblas harmonio inter multaj metodoj de instruado.
Hodiaŭ mi havas na Ph.D. kaj laboradon idealan. Mi parolas aŭ legas multajn naciajn lingvojn (du flue). Plej grave, mi estas tre feliĉa je mia vivo!
Mi ne kredas ke tiu ĉi metodo de instruado plibonigas ĉiujn. Sed iujn plibonigas tree!
Bonkore,
korona
Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-25 05:09:36
korona:Miaparte, mi estis instruita "hejme" ĝis universitato, sed vere "sendepende" estus pli vere. Iufoje mi lernis en nia hejmo, sed aliafoje en librejo, aŭ en klasĉambro kun aliaj "hejm-instruataj" lernantoj, aŭ en vojaĝo al iu instruiga loko, ktp. Samtempe (kiam 17-jara) mi faris klasojn al la loka kolegio. Do miasperte eblas harmonio inter multaj metodoj de instruado.Jes, ne estas nur unu sola ĝusta maniero eduki infanon. Estas avantaĝoj kaj malavantaĝoj al ĉiu metodo; kaj mi pensas, ke ia kombinaĵo de metodoj verŝajne estus tre bona, por profiti la diversajn avantaĝojn.
Hodiaŭ mi havas na Ph.D. kaj laboradon idealan. Mi parolas aŭ legas multajn naciajn lingvojn (du flue). Plej grave, mi estas tre feliĉa je mia vivo!
Hejmlernado ne signifas, ke oni lernas nur hejme, kaj aliloke ne lernas ion. Mia patrino ĉiam diras al mi, "Vivo estas lernado," aŭ simile, "La tuta vivo estas lernejo," (kvankam ŝi diras tion en la angla). Oni lernas, tendumante ĉe la marbordo. Oni lernas, aĉetante aferojn en vendejo. Oni lernas ĉe la zoologia ĝardeno. Oni lernas, veturante aŭton. Oni lernas, ludante ĉe la parko. En ĉiu situacio, estas io por lerni, se oni estas en la mensa stato por vidi ĝin. Ne ĉio en tiu lernado estas nepre finance profita. Sed, estas io bona, io, kio senpage, senmone, riĉigas la vivon, en ĉiu sperto, kaj en la eblo ŝati la naturon kaj ĝui la vivon.
Sxak (Montri la profilon) 2014-novembro-28 09:21:21
ustra:En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata. Ĉiu provo instruadi la proprajn infanojn estas akre punata.Terura afero. Mi aŭdis ion similan pri Francio, nome tion, ke tie oni konsilas ne instrui la infanojn legi, sed tio ne estas punata malpermeso
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-28 11:35:36
Dume, la estimo de hejma instruado estas multe pli alta en Rusio. Almenaŭ laŭ Vikipedio...
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-novembro-28 15:21:36
Foje ŝtataj lernejoj funkcias tre bone, foje oni povas plibonigi ilin. La problemon pri propagando oni ne solvas per abolo de la ŝtataj lernejoj.
Redaktita.
Rugxdoma (Montri la profilon) 2014-novembro-28 15:32:45
Sxak:Mi kredas, ke ulstra celis diri ke "anstataŭigi lernejon per nura instruado hejme" estas punata. Mi ne povas kredi ke la germana leĝo malpermesus iun helpi siajn infanojn fari iliajn hejmtaskojn, aŭ lerni plu post la lernejhoroj.ustra:En Germanio hejma instruado estas strikte malpermesata. Ĉiu provo instruadi la proprajn infanojn estas akre punata.Terura afero. Mi aŭdis ion similan pri Francio, nome tion, ke tie oni konsilas ne instrui la infanojn legi, sed tio ne estas punata malpermeso
ustra (Montri la profilon) 2014-novembro-28 16:45:02
Rugxdoma:Mi kredas, ke ulstra celis diri ke "anstataŭigi lernejon per nura instruado hejme" estas punata. Mi ne povas kredi ke la germana leĝo malpermesus iun helpi siajn infanojn fari iliajn hejmtaskojn, aŭ lerni plu post la lernejhoroj.Jes, anstataŭigi lernejon per nura instruado hejme estas punata. Ne la aldonaj horoj por lerni post la lernejo.
Rugxdoma:Ĉiutage 24 horoj sub la reĝo de la gepatroj - tio povas kelkfoje esti bona, sed ankaŭ povas esti terure. Ŝtataj lernejoj almenaŭ permesas ĉiujn trovi spertojn dum iuj horoj ekster la influo-sfero de la gepatroj.Tiaj izoligantaj gepatroj estas kruelaj kaj malzorgemaj. Sub tiaj kondiĉoj infanoj tre certe ne bone disvolviĝos. Mi tute ne celas advokati tian konduton de gepatroj.
Foje ŝtataj lernejoj funkcias tre bone, foje oni povas plibonigi ilin. La problemon pri propagando oni ne solvas per abolo de la ŝtataj lernejoj.
Mi opinias, ke la ŝtato devus subteni hejminstruantajn (tiamaniere kiel Simon priskribis tion) gepatrojn kaj ne punas ilin.
Christa627 (Montri la profilon) 2014-novembro-28 19:30:38
ustra:En Germanio infanoj apartenas al la ŝtato. Bedaŭrinde la Germanoj estas tiom cerblavitaj, ke ili eĉ ne ekzamenas la nunan situacion.Mi havas amikojn, kiuj iufoje iras al Rusio por helpi fari hejminstruadajn kongresojn. Ili diras, ke multaj personoj ĉeestas, kaj estas granda intereso.
Dume, la estimo de hejma instruado estas multe pli alta en Rusio. Almenaŭ laŭ Vikipedio...
Iam eble mi iros kun ili; mi lernas la rusan.
(Но я говорю по-русски очень плохо!)