Đi đến phần nội dung

malgrandaj lingvoj: okinava, gronlanda, lapona, ktp

viết bởi marbuljon, Ngày 03 tháng 12 năm 2014

Tin nhắn: 19

Nội dung: Esperanto

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 19:23:47 Ngày 04 tháng 1 năm 2015

marbuljon:nu... vidu ĉi tie kaj ankaŭ ĉi tie.

ni fleksigeblas kaj kolorigeblas la vortojn (simile »malĝis, ĝise«). kaj poste nur aldonu notojn.
Lernu! jam havas multajn tradukitajn tekstojn. Ĉiuj kursoj, gramatikoj, forumo-instruoj estas tradukitaj al multaj lingvoj. Per klako supre dekstre oni povas ŝanĝi la tutan paĝaron inter Esperanto kaj sia propra lingvo. Se oni uzus tiujn datenbazojn, oni povus konstrui multlingva lernu!-kurson baze de paralela studado de la paĝartekstoj, laŭ la kolormodelo, kiun vi montris.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:27:39 Ngày 04 tháng 1 năm 2015

Mi ne sciis, ke oni povas uzi s por la pluralo en la germana. Mi kredis, ke estis por la poseda (genitivo) kazo.

Vi pravas, ĉar la latinaj deklinaciaj klasoj ne estas semantikaj, tial ke ili ne influas la adjektivojn.
Mi demandiĝas, kial la nomoj havas pli da deklinaciaj klasoj ol la adjektivoj, kvankam la unuaj ŝajnas similaj (us, a, um, is...)

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 00:50:46 Ngày 05 tháng 1 năm 2015

Altebrilas:Mi ne sciis, ke oni povas uzi s por la pluralo en la germana. Mi kredis, ke estis por la poseda (genitivo) kazo.

Vi pravas, ĉar la latinaj deklinaciaj klasoj ne estas semantikaj, tial ke ili ne influas la adjektivojn.
Mi demandiĝas, kial la nomoj havas pli da deklinaciaj klasoj ol la adjektivoj, kvankam la unuaj ŝajnas similaj (us, a, um, is...)
Tiu -s ne estas unu el la tradiciaj pluralaj finaĵoj. Ĝi estas uzita nur ĉe pruntvortoj, ĉefe angledevenaj.

Mi kredas, ke la substantivaro estas la semantika naskiĝloko de la klasoj. Poste la substantivoj influis la adjektivojn kaj eble aliajn vortojn. En tiu influproceso oni emas eviti troan ripeton de finaĵo, kaj tiam iom da precizeco perdiĝas.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 16:47:47 Ngày 06 tháng 1 năm 2015

Eble nomoj kaj adjektivoj apartenis komence al la sama klaso: oni povas diri "la viro estas bela" kiel "la viro estas profesoro" aŭ "la viro estas belulo". Nur en dua fazo la du klasoj specialiĝis.

nornen (Xem thông tin cá nhân) 19:25:22 Ngày 06 tháng 1 năm 2015

Altebrilas:Eble nomoj kaj adjektivoj apartenis komence al la sama klaso: oni povas diri "la viro estas bela" kiel "la viro estas profesoro" aŭ "la viro estas belulo". Nur en dua fazo la du klasoj specialiĝis.
Substantivoj kaj adjektivoj fakte estas el la sama klaso: ili estas nomoj (nominalaĵoj).

La du bazaj ecoj de vortoj estas nomeco [+-N] kaj verbeco [+-V]. La kvar kombinaĵoj el ili al ni donas kvar tre bazajn vortklasojn:
+N +V: adjektivo
+N -V: substantivo
-N +V: verbo
-N -V: partikulo (prepozicioj, komplementiloj, ktp)

Aldonante pli da ecoj (ekz funkcieco [+-F]) oni povas plidetaligi tiun ĉi bazan sistemon.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 23:21:55 Ngày 06 tháng 1 năm 2015

Kaj la adverboj?

Kie oni povas legi pri tiu sistemo? Tio interesas min.

robbkvasnak (Xem thông tin cá nhân) 23:32:39 Ngày 06 tháng 1 năm 2015

Ĉu ekzistas io en Esperanto pri la havaja lingvo? Mi studis ĝin hejme kaj poste partoprenis kurseton de nur 2 semajnoj en Hilo (la ĉefurbo de la insulo Havajo) ĉe la universitato tie. Ĝi estas mojosega lingvo. Mi ankaŭ iomete studis la tahitian kio plaĉegas al mi.

Rugxdoma (Xem thông tin cá nhân) 13:36:24 Ngày 18 tháng 10 năm 2015

Rugxdoma:
Altebrilas:Mi trarigardis la paĝo pri la zulua. La vortklasoj interesas min: ĉu estas (aŭ estis origine) ligo inter vortklaso (de 1 ĝis 8) kaj la signifo de tiu vorto? Ĉu iu faris hipotezoj pri la utileco de tiaj klasoj?
La sistemo estas simila en ĉiuj bantuaj lingvoj. En la zulua la vortformo de la substantivo sole difinas la klason, kaj la signifo rilatas al ĝi nur iom kaj malklare.
En la Svahila foje la vortformo estas neregula sed la signifo pli grava difinilo. Unu svahila vortklaso estas por homoj kaj mamuloj (kaj iuj aliaj bestoj).
Mi nun verkis novan Vikilibron pri la svahila. Tie mi diskutas la bonaĵon de sistemo de multaj substantivklasoj. Multe tie estas pri la funkcioj, kiuj havas substantivoj kaj verboj en Swahila frazo. Jenlernolibro pri la svahila lingvo.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 22:44:57 Ngày 18 tháng 10 năm 2015

Interese. Mi tralegis, sed estas nun preskaŭ la unua nokte... Mi pli detale rigardos poste.

Quay lại