malgrandaj lingvoj: okinava, gronlanda, lapona, ktp
貼文者: marbuljon, 2014年12月3日
訊息: 19
語言: Esperanto
Rugxdoma (顯示個人資料) 2015年1月4日下午7:23:47
marbuljon:nu... vidu ĉi tie kaj ankaŭ ĉi tie.Lernu! jam havas multajn tradukitajn tekstojn. Ĉiuj kursoj, gramatikoj, forumo-instruoj estas tradukitaj al multaj lingvoj. Per klako supre dekstre oni povas ŝanĝi la tutan paĝaron inter Esperanto kaj sia propra lingvo. Se oni uzus tiujn datenbazojn, oni povus konstrui multlingva lernu!-kurson baze de paralela studado de la paĝartekstoj, laŭ la kolormodelo, kiun vi montris.
ni fleksigeblas kaj kolorigeblas la vortojn (simile »malĝis, ĝise«). kaj poste nur aldonu notojn.
Altebrilas (顯示個人資料) 2015年1月4日下午11:27:39
Vi pravas, ĉar la latinaj deklinaciaj klasoj ne estas semantikaj, tial ke ili ne influas la adjektivojn.
Mi demandiĝas, kial la nomoj havas pli da deklinaciaj klasoj ol la adjektivoj, kvankam la unuaj ŝajnas similaj (us, a, um, is...)
Rugxdoma (顯示個人資料) 2015年1月5日上午12:50:46
Altebrilas:Mi ne sciis, ke oni povas uzi s por la pluralo en la germana. Mi kredis, ke estis por la poseda (genitivo) kazo.Tiu -s ne estas unu el la tradiciaj pluralaj finaĵoj. Ĝi estas uzita nur ĉe pruntvortoj, ĉefe angledevenaj.
Vi pravas, ĉar la latinaj deklinaciaj klasoj ne estas semantikaj, tial ke ili ne influas la adjektivojn.
Mi demandiĝas, kial la nomoj havas pli da deklinaciaj klasoj ol la adjektivoj, kvankam la unuaj ŝajnas similaj (us, a, um, is...)
Mi kredas, ke la substantivaro estas la semantika naskiĝloko de la klasoj. Poste la substantivoj influis la adjektivojn kaj eble aliajn vortojn. En tiu influproceso oni emas eviti troan ripeton de finaĵo, kaj tiam iom da precizeco perdiĝas.
Altebrilas (顯示個人資料) 2015年1月6日下午4:47:47
nornen (顯示個人資料) 2015年1月6日下午7:25:22
Altebrilas:Eble nomoj kaj adjektivoj apartenis komence al la sama klaso: oni povas diri "la viro estas bela" kiel "la viro estas profesoro" aŭ "la viro estas belulo". Nur en dua fazo la du klasoj specialiĝis.Substantivoj kaj adjektivoj fakte estas el la sama klaso: ili estas nomoj (nominalaĵoj).
La du bazaj ecoj de vortoj estas nomeco [+-N] kaj verbeco [+-V]. La kvar kombinaĵoj el ili al ni donas kvar tre bazajn vortklasojn:
+N +V: adjektivo
+N -V: substantivo
-N +V: verbo
-N -V: partikulo (prepozicioj, komplementiloj, ktp)
Aldonante pli da ecoj (ekz funkcieco [+-F]) oni povas plidetaligi tiun ĉi bazan sistemon.
Altebrilas (顯示個人資料) 2015年1月6日下午11:21:55
Kie oni povas legi pri tiu sistemo? Tio interesas min.
robbkvasnak (顯示個人資料) 2015年1月6日下午11:32:39
Rugxdoma (顯示個人資料) 2015年10月18日下午1:36:24
Rugxdoma:Mi nun verkis novan Vikilibron pri la svahila. Tie mi diskutas la bonaĵon de sistemo de multaj substantivklasoj. Multe tie estas pri la funkcioj, kiuj havas substantivoj kaj verboj en Swahila frazo. Jenlernolibro pri la svahila lingvo.Altebrilas:Mi trarigardis la paĝo pri la zulua. La vortklasoj interesas min: ĉu estas (aŭ estis origine) ligo inter vortklaso (de 1 ĝis 8) kaj la signifo de tiu vorto? Ĉu iu faris hipotezoj pri la utileco de tiaj klasoj?La sistemo estas simila en ĉiuj bantuaj lingvoj. En la zulua la vortformo de la substantivo sole difinas la klason, kaj la signifo rilatas al ĝi nur iom kaj malklare.
En la Svahila foje la vortformo estas neregula sed la signifo pli grava difinilo. Unu svahila vortklaso estas por homoj kaj mamuloj (kaj iuj aliaj bestoj).
Altebrilas (顯示個人資料) 2015年10月18日下午10:44:57