Kwa maudhui

Totemo de Esperanto

ya rosto, 4 Januari 2008

Ujumbe: 21

Lugha: Esperanto

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 12:17:40 asubuhi

Ranoj, ili faras infernan bruon, la verda specio se manĝeblas, estas manĝataj per serpentoj, agloj...

Aŭ, bezonas tre koloran ranon maltuŝeblan (same la azurea rano) ĉar ĝi venenas!

Drako, ĝi tre bonas sed ekzistas jam Konqi kaj Katie la drakoj de KDE, iĝus malklara pro ĉiuj drakoj

Dinosaŭro, ĝi estas tre ŝatata, tre ega, tre verda, sed morta ekde longtempo, do esperantazaŭro ne ŝajnus tre pozitiva

Verda verda verda, kial ne verda marstelo? senkulpa.gif

Finfine, mi preferus markrokodilo , ĉar ĝi altrudas respekton... ĉefe al lingvanoj de ajnaj lingvoj rido.gif

rabhiuz (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 1:38:31 asubuhi

Ĉu papago estus bona totemo? Multaj papagoj estas verdaj, kaj multaj papagoj povas paroli, aŭ almenaŭ ili povas imiti parolon. Mi ne scias ĉu estas verdaj papagoj kiuj povas paroli. La plej parolemaj papagoj estas grizaj.

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 1:50:51 asubuhi

Terurĉjo:
rosto:Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo?
Filu: Rano
Filu, mi vin admiras.
Reciproke.

Filu (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 2:23:53 alasiri

Frankouche:Ranoj, ili faras infernan bruon, la verda specio se manĝeblas, estas manĝataj per serpentoj, agloj...
Eble individuaj ranoj tre facile mortigeblas, sed homoj povus dum jarmiloj provi malaperigi ranojn, eĉ tiam ankaŭ estus amasegojn da ranoj kvakantaj tra la mondo.

Ĉu ne estus bona totemo por Esperantistoj? Ne gravas, ke unu tago ĉiuj el ni mortos, ĉar pliaj venos kaj daŭrigos Esperanton.

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 3:39:12 alasiri

Vidu jam tiujn dua specimenojn.

Ĉu per la fratoj de tiuj aĵaĉoj ke vi volas reprezentigi nin?!

Vidu bone tiun bildon , mi pravas krokodile, la pritotema respondo tieas rido.gif

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Januari 2008 4:02:06 alasiri

Tiuj ranoj de Frankouche estas simpatiaj kvanakam iom koleraj. Sed mi havas unun ideon plu.
Mi trovis okaze en mia hejmo malnovan ĵurnalon "Teĥniko al junularo", 1970 j., n.8. Tie mi trovis jenan artiklon.

Salamandro kun ses kruroj.

Dum kelkaj dekjaroj sciencistoj ne povas kompreni pri mirinda enigmo de animalaro: kial ĉe salamandroj ne nur vosto rekreskas denove, sed ankaŭ aliuj partoj de la korpo.
Doktoro Brendl de zoologa instituto en urbo Karlsrue faris eksperimento. Li kunmetigis avano de unu ĝermo de salamandro kun ariero de aliu ĝermo. Baldaŭ kunmetita salamandro lernis bone iradi.

Mi serĉis informon pri tio rete sed ankoraŭ ne sukcesis. Kiam mi vidas ĉi tiun bildon, en mia capo vortoj sonas: "provu fari tion kun via nacia lingvo". rido.gif

billpatt1942 (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2008 3:39:19 alasiri

rosto:Kornikoj kaj korvoj grakas, ranoj kvakas aŭ ranblekas. Iuj esperantanoj kvakas kaj aliuj ranblekas.
Se vi klakus sur la vorto grakas, la Lernu vortaro montras angle "croak". "Croak" estas tio, kion ĉio rano en usono faras. Ĉe vere ankaŭ ruse? Ĉi tie anasoj kvakas. Iam anasoj sonas kiel ranoj, vere. Ambaŭ vortoj taŭgas.

rosto (Wasifu wa mtumiaji) 8 Januari 2008 5:59:51 alasiri

Mi pardonpetas, eble mi devis vidi ankaŭ anglan tradukon. En reta vortaro:
http://reta-vortaro.de/revo/art/grak.html
graki
(ntr)

1.
Bleki kiel korvo.
2.
Estigi raŭkan bruon en la gorĝo, eligante mukon.

--------------------------------------------------------------------------------

tradukoj
anglaj
~i 1.: caw; ~i 2.: croak, rasp.
francaj
~i 1.: croasser; ~i 2.: se racler la gorge.
germanaj
~i 1.: krächzen; ~i 2.: sich räuspern, heiser sprechen.
hispanaj
~i 1.: graznar; ~i 2.: tener carraspera.
hungaraj
~i 1.: károg; ~i 2.: krákog.
nederlandaj
~i 1.: krassen; ~i 2.: rochelen.
portugalaj
~i 1.: grasnar (o corvo), crocitar.
rusaj
~i 1.: каркать; ~i 2.: прочистить горло, откашливаться.
....................

Jes, angla traduko estas tia, ĉar angla "croak" signifas jen pri korvoj, jen pri ranoj. Sed mi nur nun, kiam mi tio ekvidis, ekhavis ideon, ke sonoj de korvo kaj de rano oni povas nomi per unu vorto.

Mielo en la fadeno "Ĉu vi scias sensencajn infankantojn?":Sur malseka bordo de seka lago krevita rano kvakas.
Aŭdas surda homo, kiu baniĝas en la akvo.
Sej, haj vesperto, en ni estas hundsango,
Sej, haj vesperto, biciklas la muso.

Frankouche (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2008 10:11:33 alasiri

rabhiuz:Ĉu papago estus bona totemo? Multaj papagoj estas verdaj, kaj multaj papagoj povas paroli, aŭ almenaŭ ili povas imiti parolon.
Papagoj estas simpatiaj bestoj, kun tre belaj koloroj, ĉiuj verdaj nuancoj...
Mi memoras, mi vidis papagon kiu manĝantis ranon... rideto.gif

Fakte, "La papago superas la ranon, ĉar ĝi vivas supre ĝin" (adaptita el konano la barbarulo)

Terurĉjo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Januari 2008 11:04:27 alasiri

Ankaŭ super homoj papago vivas, mi ne koncernas kosmistojn, ĉar tio estas io superordinara.
Ĉu iu scias leĝojn de kokejo?

Kurudi juu