Al la enhavo

Kio vorto signifas "voĉe aŭ skribe komuniki"?

de psychoslave, 2014-decembro-23

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

psychoslave (Montri la profilon) 2014-decembro-23 16:16:32

Mi serĉas vorton por esprimi samsencan al angle "utterance" aŭ franca "énoncé".

noelekim (Montri la profilon) 2014-decembro-24 03:40:21

psychoslave:Mi serĉas vorton por esprimi samsencan al angle "utterance" aŭ franca "énoncé".
Alternativoj por 'utterance' estas: eldiraĵo; deklaro; vorto; tio, kion iu diris

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-decembro-24 05:59:35

simple diro aŭ eldiro
kiel procedo - eldirado

sudanglo (Montri la profilon) 2014-decembro-24 10:52:51

Utter signifas ĉefe per la voĉo esprimi ion en vortoj. Sed ankaŭ oni povas uzi tiun verbon pri simplaj sonoj. The dog uttered a low growl - la hundo eligis malaltan graŭlon.

Utterance (something uttered) rilatas nur al homoj. Do ĝi estas voĉa vortigo de io.

Depende de la konteksto oni povus diri deklaro, eldiraĵo, formulo, envortigo. Se vi volas neologismon eble 'enunci/o/aĵo'.

psychoslave (Montri la profilon) 2014-decembro-24 18:50:45

Mi trovis « vortigi » en mia franca-E vortaro.

Reen al la supro