إلى المحتويات

Kio vorto signifas "voĉe aŭ skribe komuniki"?

من psychoslave, 23 ديسمبر، 2014

المشاركات: 4

لغة: Esperanto

psychoslave (عرض الملف الشخصي) 23 ديسمبر، 2014 4:16:32 م

Mi serĉas vorton por esprimi samsencan al angle "utterance" aŭ franca "énoncé".

noelekim (عرض الملف الشخصي) 24 ديسمبر، 2014 3:40:21 ص

psychoslave:Mi serĉas vorton por esprimi samsencan al angle "utterance" aŭ franca "énoncé".
Alternativoj por 'utterance' estas: eldiraĵo; deklaro; vorto; tio, kion iu diris

sudanglo (عرض الملف الشخصي) 24 ديسمبر، 2014 10:52:51 ص

Utter signifas ĉefe per la voĉo esprimi ion en vortoj. Sed ankaŭ oni povas uzi tiun verbon pri simplaj sonoj. The dog uttered a low growl - la hundo eligis malaltan graŭlon.

Utterance (something uttered) rilatas nur al homoj. Do ĝi estas voĉa vortigo de io.

Depende de la konteksto oni povus diri deklaro, eldiraĵo, formulo, envortigo. Se vi volas neologismon eble 'enunci/o/aĵo'.

psychoslave (عرض الملف الشخصي) 24 ديسمبر، 2014 6:50:45 م

Mi trovis « vortigi » en mia franca-E vortaro.

عودة للاعلى