Al la enhavo

Totemo de Esperanto

de rosto, 2008-januaro-04

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 07:53:52

Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...

Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 11:22:34

rosto:Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...
Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif
Simple la verda stelo. Totemo ne devas esti besto.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 11:40:00

Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.

Filu (Montri la profilon) 2008-januaro-04 15:26:50

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 18:57:37

Do, Esperanto? Estas interese. Ranoj ŝatas iam salti, ankaŭ iam ili ŝatas sidi trankvile esperante. rido.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 18:58:28

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Estas interese, mi ne scias ke temas pri karaktero. Ĉu tio signifas ke la ĉinoj havas la karakteron de pando?
Filu:Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Rano estas bona ideo! Krom ke ĝi estas verda ankaŭ plaĉas al mi ke ĝi estas tiel malgranda.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 19:58:56

Nu, ranoj ja vere malŝatas krokodilojn, same esperantanoj malŝatas ilin.

billpatt1942 (Montri la profilon) 2008-januaro-04 20:04:24

Filu:
rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Sed rano grakas, kaj grakas. Ĉu ni esperantistoj grakas esperanton? Kelkaj de ni, certe. Tamen mi ŝatas ranon.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 20:21:01

Kornikoj kaj korvoj grakas, ranoj kvakas aŭ ranblekas. Iuj esperantanoj kvakas kaj aliuj ranblekas.

Frankouche (Montri la profilon) 2008-januaro-05 00:17:40

Ranoj, ili faras infernan bruon, la verda specio se manĝeblas, estas manĝataj per serpentoj, agloj...

Aŭ, bezonas tre koloran ranon maltuŝeblan (same la azurea rano) ĉar ĝi venenas!

Drako, ĝi tre bonas sed ekzistas jam Konqi kaj Katie la drakoj de KDE, iĝus malklara pro ĉiuj drakoj

Dinosaŭro, ĝi estas tre ŝatata, tre ega, tre verda, sed morta ekde longtempo, do esperantazaŭro ne ŝajnus tre pozitiva

Verda verda verda, kial ne verda marstelo? senkulpa.gif

Finfine, mi preferus markrokodilo , ĉar ĝi altrudas respekton... ĉefe al lingvanoj de ajnaj lingvoj rido.gif

Reen al la supro