본문으로

Totemo de Esperanto

글쓴이: rosto, 2008년 1월 4일

글: 19

언어: Esperanto

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오전 7:53:52

Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...

Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif

horsto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오전 11:22:34

rosto:Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...
Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif
Simple la verda stelo. Totemo ne devas esti besto.

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오전 11:40:00

Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.

Filu (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 3:26:50

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 6:57:37

Do, Esperanto? Estas interese. Ranoj ŝatas iam salti, ankaŭ iam ili ŝatas sidi trankvile esperante. rido.gif

horsto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 6:58:28

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Estas interese, mi ne scias ke temas pri karaktero. Ĉu tio signifas ke la ĉinoj havas la karakteron de pando?
Filu:Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Rano estas bona ideo! Krom ke ĝi estas verda ankaŭ plaĉas al mi ke ĝi estas tiel malgranda.

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 7:58:56

Nu, ranoj ja vere malŝatas krokodilojn, same esperantanoj malŝatas ilin.

billpatt1942 (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 8:04:24

Filu:
rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Sed rano grakas, kaj grakas. Ĉu ni esperantistoj grakas esperanton? Kelkaj de ni, certe. Tamen mi ŝatas ranon.

rosto (프로필 보기) 2008년 1월 4일 오후 8:21:01

Kornikoj kaj korvoj grakas, ranoj kvakas aŭ ranblekas. Iuj esperantanoj kvakas kaj aliuj ranblekas.

Frankouche (프로필 보기) 2008년 1월 5일 오전 12:17:40

Ranoj, ili faras infernan bruon, la verda specio se manĝeblas, estas manĝataj per serpentoj, agloj...

Aŭ, bezonas tre koloran ranon maltuŝeblan (same la azurea rano) ĉar ĝi venenas!

Drako, ĝi tre bonas sed ekzistas jam Konqi kaj Katie la drakoj de KDE, iĝus malklara pro ĉiuj drakoj

Dinosaŭro, ĝi estas tre ŝatata, tre ega, tre verda, sed morta ekde longtempo, do esperantazaŭro ne ŝajnus tre pozitiva

Verda verda verda, kial ne verda marstelo? senkulpa.gif

Finfine, mi preferus markrokodilo , ĉar ĝi altrudas respekton... ĉefe al lingvanoj de ajnaj lingvoj rido.gif

다시 위로