前往目錄

Totemo de Esperanto

貼文者: rosto, 2008年1月4日

訊息: 21

語言: Esperanto

rosto (顯示個人資料) 2008年1月4日上午7:53:52

Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...

Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif

horsto (顯示個人資料) 2008年1月4日上午11:22:34

rosto:Ĉu vi scias kio totemo estas?
Miopinie, ekzemple:
totemo de rusoj - urso,
de usonanoj - aglo,
de ĉinoj - pando,
de aŭstralianoj - kanguruo...
Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo? rido.gif
Simple la verda stelo. Totemo ne devas esti besto.

rosto (顯示個人資料) 2008年1月4日上午11:40:00

Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.

Filu (顯示個人資料) 2008年1月4日下午3:26:50

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.

rosto (顯示個人資料) 2008年1月4日下午6:57:37

Do, Esperanto? Estas interese. Ranoj ŝatas iam salti, ankaŭ iam ili ŝatas sidi trankvile esperante. rido.gif

horsto (顯示個人資料) 2008年1月4日下午6:58:28

rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Estas interese, mi ne scias ke temas pri karaktero. Ĉu tio signifas ke la ĉinoj havas la karakteron de pando?
Filu:Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Rano estas bona ideo! Krom ke ĝi estas verda ankaŭ plaĉas al mi ke ĝi estas tiel malgranda.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2008年1月4日下午7:21:34

rosto:Kio do estas totemo de Esperanto? Ĉu eble krokodilo?
Filu: Rano
Filu, mi vin admiras.

rosto (顯示個人資料) 2008年1月4日下午7:58:56

Nu, ranoj ja vere malŝatas krokodilojn, same esperantanoj malŝatas ilin.

billpatt1942 (顯示個人資料) 2008年1月4日下午8:04:24

Filu:
rosto:Verda stelo estas simbolo, ne totemo. Totemo devas esti besto, ĉar totemo montras karakteron. Kian karakteron esprimas verda stelo? Nenian.
Rano. Ĝi estas verda, kaj kiel ranoj saltas, tiel ankaŭ Esperantistoj per la lingvo internacia saltas super la dikaj muregoj inter la lingvoj, kaj gaje kunigas.
Sed rano grakas, kaj grakas. Ĉu ni esperantistoj grakas esperanton? Kelkaj de ni, certe. Tamen mi ŝatas ranon.

rosto (顯示個人資料) 2008年1月4日下午8:21:01

Kornikoj kaj korvoj grakas, ranoj kvakas aŭ ranblekas. Iuj esperantanoj kvakas kaj aliuj ranblekas.

回到上端