Přejít k obsahu

kial la kristanoj eniros la ĉielon sed la ateistoj ne?

od uživatele codesito ze dne 30. prosince 2014

Příspěvky: 34

Jazyk: Esperanto

codesito (Ukázat profil) 30. prosince 2014 22:28:00

kial la kristanoj eniros la ĉielon kaj la ateistoj ne?

vnick777 (Ukázat profil) 31. prosince 2014 0:13:04

codesito:kial la kristanoj eniros la ĉielon kaj la ateistoj ne?
Kial vi opinias ke la ateistoj ne eniros la ĉielon?
Mi pensas ke ĉiu persono eniros la ĉielon (aŭ alian lokon?) sendepende de ilia religio (aŭ foresto de ĝi).
La loko kvankam estus malsama por ateisto aŭ religia persono (kaj eĉ estu apartaj por reprezentantoj de malsamaj religioj).

vejktoro (Ukázat profil) 31. prosince 2014 5:14:36

codesito:kial la kristanoj eniros la ĉielon kaj la ateistoj ne?
Ĉar la ateistoj devas aŭskulti tro da predikadon dum la vivo kaj ili poste bezonas iom da paco.
ridulo.gif

mihxil (Ukázat profil) 31. prosince 2014 7:38:21

vnick777:Mi pensas ke ĉiu persono eniros la ĉielon (aŭ alian lokon?) sendepende de ilia religio (aŭ foresto de ĝi).
La loko kvankam estus malsama por ateisto aŭ religia persono (kaj eĉ estu apartaj por reprezentantoj de malsamaj religioj).
Kaj kial vi pensas tion?

codesito (Ukázat profil) 31. prosince 2014 8:58:36

Jesuo diris: kiu kredas min kaj mian patron siatempe atingos la regnon de la ĉielo. Sed ve al la ne kredantoj, ilin atendas la fajro de la infero!

Vinisus (Ukázat profil) 31. prosince 2014 10:42:22

Ne forgesu, ke la antaŭlastaj vortoj de Jesuo laŭ la nova testamento estis: "Mia Dio, mia Dio kial Vi forlasis min?" (Mateo 27: 46)

Paulinho (Ukázat profil) 31. prosince 2014 11:32:46

La fadeno demandis: kial la kristanoj eniros la ĉielon sed la ateistoj ne?

Mi estas kristana, katolika, ne per mia merito, sed laŭ la graco de Dio. Por tiu sama graco,mi estis premiita trifoje en mia vivo kaj trifoje danke al servoj al la malriĉuloj. Dum tridek kvin jaroj mi laboris en la formado de la popolo de Dio, dudek en la formado de la futuraj pastroj. Mi pardonpetas pro dirante tion. Mi volas nur marki ke mi ne estas tiom sensperta. Bone: diri tion faras neniun senson. Nur iras al ĉielo tiuj, kiuj jam vivas en la ĉielo. Kaj vivas en ĉielo kiu amas sian proksimulon, kore, laŭ la spirito de libera servo, ĉu ateisto, kristano, budhismaj, islamano, ktp ktp ktp. De la vidpunkto de kristana fido, ĉiuj sinceraj amo naskiĝas el Dio kaj al Dio kondukas.

Vinisus (Ukázat profil) 31. prosince 2014 14:39:31

Omaĝe al Paulinho! Preĝo de Francisko el Asizo.

Sinjoro, faru el mi ilon de via paco:
kie estas malamo,
zorgu ke mi alportu la amon.
Kie estas ofendo,
ke mi alportu la Pardonon.
Kie estas malkonsento,
ke mi alportu la Unuecon.
Kie estas dubo, ke mi alportu la fidon
kie estas malĝojo, ke mi alportu la ĝojon.

Ho Mastro, zorgu ke mi ne klopodu tiom:
por esti konsolata kiom por konsoli,
por esti komprenata, kiom por kompreni,
por esti amata, kiom por ami.

Ĉar donante, oni ricevas,
kaj pordonante, oni estas pardonata
kaj mortante, oni reviviĝas al la Eterna vivo.

JaapJoosten (Ukázat profil) 31. prosince 2014 15:09:00

Konforma mia, la Paradizo estas enirejo por Ĉiu homo.
Ioma via estas religio. Mia religio estas Kristano, Sed mi sent pli da por la natura religio. Ĝi iri iom kiam homo sperto, konforma mia.

codesito (Ukázat profil) 31. prosince 2014 15:13:25

Vinisus:Ne forgesu, ke la antaŭlastaj vortoj de Jesuo laŭ la nova testamento estis: "Mia Dio, mia Dio kial Vi forlasis min?" (Mateo 27: 46)
Se dio forlasis sian propran filon, ni ateistoj ne povas esti tre trankvilaj!

Zpět na začátek