前往目錄

Mi bezonas terminaron de plantnomoj, ĉu iu scias kie tio troviĝas?

貼文者: Christa627, 2015年1月2日

訊息: 4

語言: Esperanto

Christa627 (顯示個人資料) 2015年1月2日下午10:37:16

Mi faras Esperantlingvan blogon pri esencaj oleoj, kaj do bezonas multe da plantnomoj. Kaj por trovi ilin, mi ofte devas iri al multaj diversaj fontoj; ReVo, Vikipedio, la vortaro de lernu!, ktp. Kaj iufoje mi ne trovas tion, kion mi serĉas. Do, estus tre oportune havi terminaron de plantnomoj, kiun oni povas serĉi laŭ angla nomo aŭ, prefere, scienca nomo. Ĉu iu scias, kie troviĝas tio en la interreto?

noelekim (顯示個人資料) 2015年1月2日下午11:10:57

Christa627: ... estus tre oportune havi terminaron de plantnomoj, kiun oni povas serĉi laŭ angla nomo aŭ, prefere, scienca nomo. Ĉu iu scias, kie troviĝas tio en la interreto?
Mi citas el www.eventoj.hu/steb/vortaroj/index-vortaro.htm ...

"Biologia enciklopedio "Bio-Lib.cz" - www.biolib.cz/en/ - Ilustrita, monda enciklopedio pri plantoj, fungoj, kaj bestoj kun iliaj nomoj en la latina, en naciaj lingvoj kaj en Esperanto.

La Esperanta terminaro de "BioLib.cz" troveblas ĉe www.biolib.cz/en/taxondictionary/ ... Second language of dictionary: Esperanto ... Set.

Helpilo en Esperanto por uzi la enciklopedion Bio-Lib:[url= http://members.chello.cz/malovec/BioLib.htm] members.chello.cz/malovec/BioLib.htm[/url] "

Christa627 (顯示個人資料) 2015年1月3日下午9:24:02

Tio aspektas tre utila. Dankon!

HaleBopp (顯示個人資料) 2015年1月24日下午12:12:42

Saluton,

Jen kelkaj ligiloj pri plantnomoj, kun la sciencaj kaj esperantaj nomoj :

- BioLib.cz
- Listo de komunlingva nomoj de plantoj ĉe STEB
- Liber Herbarum Minor
- Sveda Floraro
- Ĉina vortaro
- Farmakopeo (gilfort.fr)
- Mia retpaĝaro

Ankaŭ tre utilos al vi :
- PIV,
- [url=https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Ĉefpaĝo]Vikipedio[/url]

Mi ankaŭ tre plezure helpos vin traduki ĉi tie la nomojn de plantoj, kiujn vi serĉas.
Ne hezitu peti min !
Alain

回到上端